Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: teksto

Expand Messages
  • Roy McCoy
    Fons, ... Ne dankinde. ... Tion mi ja divenis. ... Mi ne povas diri. Ghi estas ja tutega anglismo, tio estas evidenta - ankau ke ghi unuavide ne shajnas esti
    Message 1 of 1 , Mar 10, 2006
    View Source
    • 0 Attachment
      Fons,

      > Koran dankon por viaj korektoj, kiujn mi tuj aplikis.

      Ne dankinde.

      > La vorto ┬┤kibordo┬┤ mi uzis por indiki la instrumenton kiu en la angla
      > nomighas keyboard -

      Tion mi ja divenis.

      > mi ne scias chu jam ekzistas bonan tradukon por ghi en nia lingvo,
      > sed kibordo lau mia ideo estus tauga kaj komprenebla, chu ne?

      Mi ne povas diri. Ghi estas ja tutega anglismo, tio estas evidenta -
      ankau ke ghi unuavide ne shajnas esti bezonata, char "klavaro" jam
      signifas "keyboard". En via teksto - lasu min ghin revidi... - nu,
      vi ja volas alian terminon ol la gheneralan "klavaro". Ech "elektronika
      klavaro" au "portebla klavaro" ne kontentigus, char ankau aliaj estas
      elektronikaj kaj porteblaj. Nek "sintezilo", char ekzistas tiaj aferoj,
      mi kredas, kiuj ne estas precize sinteziloj sed nur klavaroj - kaj ankau
      ekzistas sinteziloj kiuj ne havas klavarojn, do eble estu (lau Ionel Onet)
      "klav-sintezilo" au "klavar-sintezilo".

      Ne sciante kion diri, mi plusendas la demandon al <per-esperanto-muziko>.
      Se ekzistas termino por tio kion s-ro Doomen nomas "kibordo" en la jena
      teksto, kiu ghi estas? Dankon.

      > Cetere, Klavarskribo ne ekzistas nur por komencantoj! La fakto ke ech
      > la plej malfacila muziko de komponistoj kiel Chopin kaj Liszt simple
      > disponeblas en la klavarnotacio indikas ke ankau (multe) progresintoj
      > uzas tiun notacion. Preskau chia ghenerale uzata muziko por instrumentoj
      > kiel orgeno, piano, akordiono ktp estas havebla en la klavarnotacio.
      > La Fondajho Klavarskribo liveras katalogojn por la instrumentoj piano,
      > preghejorgeno, akordiono/akordiona orkestro, kibordo kaj gitaro. Cetere
      > estas multe uzata la programo KlavarScript, per kiu la muziko en la
      > tradicia notacio povas esti invertita, pere de mididatumaroj au post
      > bitigado, al la klavarnotacio.


      Roy
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.