Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Esperanta Metala Kompilo

Expand Messages
  • Vinilkosmo / EUROKKA
    Metala Kompilo Relancxo de la Metala Kompil-projekto Karaj metalulaj artistoj/Bandoj. Kiel vi ja scias Vinilkosmo ekde la jaro 90a lancxis sian unuan
    Message 1 of 1 , Feb 2, 2010
    View Source
    • 0 Attachment
      Metala Kompilo
       
      Relancxo de la Metala Kompil-projekto
       
      Karaj metalulaj artistoj/Bandoj.
       
      Kiel vi ja scias Vinilkosmo ekde la jaro 90a lancxis sian unuan kompil-projekton kaj de tiam plenumis tutan serion de diverstilaj kompiloj (Vinikosmo-Kompil' Vol.1 & 2, Kolekto 2000, Esperanto subgrunde, Elektronika kompilo) dank' al la kontribua partopreno de multaj artistoj kaj kunlaborantoj.
       
      En 2006 Vinilkosmo lancxis la projekton de la metala kompilo. Sed la projekto restis forgesita dum 4 jaroj i.a. alie pro manko da kontribuoj. Nun la la pezroka kaj metala muzika sceno disvolvigxis, pli da artistoj aperas kaj ni decidis relancxi kaj finfine realigi gxin.
       
      Do nova defio! Ni relancxas novan kompilprojekton kiu celos prezenti metalan muzikon en esperanto.
      Ekzistas pluraj metalaj artistoj, sed gxis nun neniu kuragxis lancxi sin por konkretigi efektivan albumon sur KD.
       
      Tial venis al ni la ideo starigi kompilon per tia aktuala muziko.
       
      En tiu cxi kompilo ni sxatus prezenti plej diversajn stilojn de metalo... (pezmetalo, mortmetalo,drasxmetalo, hardkora metalo, melodia metalo, simfonia metalo, ktp...) kaj ni invitas vin partopreni tiun frenezan projekton kiun ni esperas sukcesi per altkvalitaj kontribuoj viaj.
       
      Ni vere kalkulas je via preteco partopreni nian projekton.
       
      Se vi jam kontaktis nin antauxe okaze de la unua lancxo de la projekto, bonvulu fari rekontakton por ke ni aktualigxu. Se vi havas “myspace”-pagxon aldonu nin kiel via amiko:
      http://www.myspace.com/metalakompilo
       
       
      Se vi hazarde aux bonsxance konas aliajn eblajn artistojn kiuj povus aux interesigxus pri tiu projekto bonvolu transdoni al ili cxi tiun retmesagxon.

      Kontaktu nin per :  metalakompilo@...
      Ni atendas viajn kontribuojn !

      Flo, Rogener kaj Leandro.
      Vinilkosmo
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.