Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Radio Aktiva - Informero # 16 - Multe da aktiveco dum auxgusto-septembro

Expand Messages
  • rdba-nuevos
    RADIO AKTIVA Ponto de Esperantujo PRESKAUx CxIUTAGE ESTAS IO NOVA EN RADIO AKTIVA !!! Malgraux la fakto ke nia oficiala duonhora podkasto aperas po unu fojo
    Message 1 of 1 , Sep 13, 2008
    View Source
    • 0 Attachment
      RADIO AKTIVA
      Ponto de Esperantujo

      PRESKAUx CxIUTAGE ESTAS IO NOVA EN RADIO AKTIVA !!!

      Malgraux la fakto ke nia oficiala duonhora podkasto aperas po unu fojo
      cxiumonate, ekde auxgusto grande kreskis la aktivecon en Radio Aktiva.

      De antaux la komenco de la Pekinaj Olimpikoj, la cxeesto de Li Jianhua
      (Bluacxielo) en la retejo de Radio Aktiva farigxis aktivigilo por la
      disauxdigado de la radio: hodiaux vi povas auxdi krom la informojn pri
      la olimpikoj, ankaux internaciajn aziajn novajxojn, jen gxeneralaj, jen
      primovadaj.

      Al tio aldonigxis la amerikaj novajxoj, kiujn raportas de antaux kelkaj
      tagoj nia kunrespondeculino, Sonia Risso, el Urugvajo.

      Nur por doni panoramon pri kio elsxuteblas kaj/aux rekte auxskulteblas
      en nia retejo, jen listo de la enhavo aldonita dum la dek du unuaj tagoj
      de septembro:


      - Novajxejo # 1 gxis # 6 – El Ameriko, kun sociaj kaj politikaj novajxoj
      pri Venezuelo, Honduraso, Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Urugvajo, Hajtio,
      Argentino, Brazilo, Paragvajo, Kubo, Cxilio.

      - Informoj el Pekino kaj raportoj pri Handikapulaj Olimpikoj – 17ª gxis
      25ª raporto: sociopolitikaj novajxoj el diversaj partoj el Azio kaj
      plenaj raportoj –ecx per bildfilmajxoj- pri la Pekinaj Handikapulaj
      Olimpikoj.

      - Monda Muziko # 8 kaj # 9 – Muziko el Galegujo kaj Euxskio.

      - Konante Esperanton # 1 - Unua numero de nia programo por informado pri
      Esperanto. Cxi tiu estas en la hispana kun resumo en Esperanto (oni
      povas elekti kiun parton elsxuti, aux elsxuti ambaux).


      En la arhxivo de auxgusto vi povas trovi nian 9an kaj 10an podkaston
      (pri Karnavalo la unua kaj pri La Nokto de la Nostalgio la lasta),
      pliajn informojn pri la olimpikoj kaj pliajn numerojn de Monda Muziko.

      Estus bonege ricevi sonraportojn ankaux pri la aliaj mondopartoj: el
      Afriko, Euxropo, Oceanio. Cxu vi ne kuragxos raporti pri via kontinento
      por Radio Aktiva? Kontaktu nin.


      Bonan auxskultadon!

      http://radiaktiva.esperanto.org.uy
      info (cxe) radioaktiva.uyserv.com
      radioaktiva (cxe) esperanto.org.uy
      radioaktiva (cxe) googlegroups.com
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.