Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Klubo de Romo denove avertas la homaron pri venonta katastrofo

Expand Messages
  • John Therrien Dale
    Karaj Samideanoj, Sube mi verkis elsendaĵon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la Titanic en 1912, estas
    Message 1 of 1 , Apr 16 6:02 PM
    View Source
    • 0 Attachment

      Karaj Samideanoj,

       

      Sube mi verkis elsendaĵon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la Titanic en 1912, estas ankoraŭ stiranta sin al senprecedenta katastrofo.

      Ni devas "ŝanĝi la direkton" de nia monda ŝipo.  Ni devas konstrui daÅ­riĝeblan Ter-Komunumon.

      La elsendaĵo estas mia persona verko, kaj sole mi respondecas por la enhavoj.

       

      Sincere via en Ter-Komunumo,

       

      John Dale

      PS:  Se vi ne vidas la pravajn Esperantajn literojn, iru, tipe, al "Vjuo" en via Interreta vju-programo kaj serĉu nacilingve por "Karaktra Enkodado".  La literaj karaktroj de via Interreta programo devas esti koditaj laÅ­ Unikodo UTF-8.  Se vi ankoraÅ­ havas problemojn kun vjuo de la teksto, kontaktu min, kaj mi sendos al vi version kun la "x"-metodo de trans-skribado.)

       

      NOVAÄ´-ELSENDO

       

      Klubo de Romo Denove Avertas la Homaron,

      Lanĉas Kampanjon, ke Aprilo 13 Estu

      "La Tago de `Ŝangu la Direkton!'"

       

      La Katastrofo de la RMS Titanic. 

      Aprilo 13, 2012 estis la tago antaÅ­ la 100-a datreveno de la sinko de la marŝipo RMS Titanic. 

      Je 11:40 ptm je Aprilo 14, 1912, dum sia unua vojaĝo el Britio al Usono, la Titanic koliziis kun glacimonto.  Varbita tiutempe kiel "nesinkigebla," ĝi sinkis en la fruaj horoj de la mateno de Aprilo 15 en la Nord-Atlantika Oceano 600 kilometrojn sude de Newfoundland, Kanado. 

      La plej granda kaj luksa ŝipo en la mondo tiutempe, la Titanic portis kelkajn el la plej riĉaj personoj en la Okcidento kaj, entute, 2223 personojn.  Perdis siajn vivojn 1517 personoj, multe da ili estantaj malriĉaj enmigrantoj kaj pasaĝeroj el la Tria Klaso. 

      La sinko de la Titanic estis unu el la plej grandaj pactempaj katastrofoj en la historio.  Kaj ĝi estis tute evitebla kaj nenecesa. 

      La Titanic, la plej fama ŝipo en la historio, sinkis ĉar ĝi enhavis nesufiĉajn sendanĝerilojn kaj eskap-boatojn, kaj precipe ĉar la ŝipestro, urĝita fare de komercistoj kaj riĉaj pasaĝeroj, ignoris radio-avertojn el alia proksima ŝipo pri la ĉeesto de glacimontoj.  MalgraÅ­ tiuj klaraj avertoj, la ŝipestro antaÅ­eniris plenrapide. 

      La katastrofo de la Titanic, pro tio, estiĝis ikono de tio, kio okazos, kiam estroj neglektas siajn superajn etikajn devojn kaj malobeas la Antaŭzorgan Principon (Angleze, "Precautionary Principle"), ignoras spertulajn avertojn, kaj metas nur duarange la sekurecon kaj vivojn de la hom-estaĵoj sub sia gvidado.

       

      Nova Kampanjo de la Klubo de Romo.

      Por helpi al la homaro lerni la nuntempan lecionon de la Titanic, la Klubo de Romo, grupo de sciencistoj el tra la mondo kiuj studas la dinamikojn de la tutmonda sistemo, lanĉis novan kampanjon de edukado. 

      En tiu ĉi klopodo, la Klubo urĝas al popoloj kaj grupoj tra la mondo komenci resoleni la daton de Aprilo 13 kiel la Tagon de "Ŝanĝu la Direkton!" (Angleze, "Change Course Day"). 

      Por vidi filmeton (en naciaj lingvoj) pri la afero, iru al http://www.change-the-course.org/?content=change-course.

      La Titanic de hodiaŭ estas nia nuna tutmonda civilizacio, kiu, estrita fare de sistemo de konkurencantaj korporacioj kaj naci-ŝtatoj, kaj kontraŭ multege da sciencistaj avertoj, ankoraŭ plenrapidegas al la tutmonda elĉerpigo de renovigeblaj kaj nerenovigeblaj rimedoj, al tutmondaj troecoj de poluado de ekologiaj sistemoj, kaj al ekonomia, agrikultura, kaj ekologia disfalo.

      En 2011, kiel unu ekzemplo, la homaro kreskis preter la popolnombro de 7 bilionoj.  Multaj biologistoj kaj ekologistoj, tamen, taksas, ke la Tero, je nunaj pohomaj niveloj de negativa ekologia efiko, povas daÅ­re subteni eble nur 2 aÅ­ 3 bilionojn.  

      LaÅ­ tiu sciencista opinio, la homa popolnombro de la Tero jam estas inter 200 al 300 procente tro granda.  

      MalgraÅ­ tio, la popolnombro ankoraÅ­ kreskas ĉiujare je pli-malpli 70 milionoj. 

      Aldone, la penoj de la Unuĝintaj Nacioj por provizi famili-planadajn servojn estas daÅ­re subfinancitaj, kaj, ĝis nun, krom Ĉinio, ekzistas neniu elstare videbla kaj sukcesa kampanjo de edukado pri popolnombroj kaj ekologia daÅ­riĝebleco fare de iu registaro, fare de la tutmonda komerca komunumo (kiu kompreneble profitas mallongtempe pere de ekonomia kreskado), aÅ­ fare de iu ĉefa tutmonda religio.  

      La manko de suffiĉe da sento de respondeco rilate al la tutmonda estonteco inter estroj kaj la grandaj institucioj de nia mondo devas esti renversita se la homaro havos civilizitan futuron.

      Aprilo 13 estas tial bonega tago, je kiuj levi oniajn voĉojn kaj diri al ĉiuj estroj je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj grupoj kaj organizaĵoj, "Ŝanĝu la direkton!  For je aferoj-kiel-kutime!  Stiru nian ŝipon al daÅ­riĝebla Ter-Komunumo!"

       

      Nova Raporto pri la Limoj de Kreskado.

      Por helpi al la edukado de la publiko ĉi-rilate, la Klubo de Romo eldonis novan raporton, kiu provizas 40-jaran ĝisdatigon de sia originala raporto eldonita en 1972 kaj nomita La Limoj de Kreskado (Angleze, The Limits to Growth). 

      La nova raporto, uzante la komputilan modelon Mondon3 (World3) ĉe la Instituto Jay Forrester ĉe MIT (Massachusetts Instituto de Teĥnologio), kun nuntempaj datumbazoj, revalidigis la esencajn eltrovaĵojn de la originala raporto de 1972 kaj ankaŭ de la 30-jara ĝisdatigo de la raporto eldonita kiel libro en 2002 kaj titolita Limoj de Kreskado: La 30-Jara Ĝisdatigo.

      La nova raporto denove prognozas tutmondan ekologian kaj ekonomian disfalon antaŭ la dato 2030 kun grandaj perdoj de homaj vivoj kaj industria elmeto -- se estroj kaj popoloj ne ŝanĝos direktojn al "verda" energio kaj ekonomio.

      La originala raporto de 1972 estis mokata fare de kresk-favoraj interesoj en la komercaj, registaraj, religiaj, kaj akademiaj kampoj.  Institucioj de politika ekonomio kaj de alia decid-farado donis preskaÅ­ neniom da serioza atento al ĝiaj avertoj. 

      Post 1972, tempon post tempo, grupoj de sciencistoj tra la mondo estas denove avertintaj la tiel-nomitajn estrojn de la homaro pri la aktuala kaj ada estonta kolizio inter la homara ekonomio kaj la daÅ­riĝebla biosfero de la Tero.  MalgraÅ­ ĉiom, kiom ili faris por averti nin, kaj malgraÅ­ multe da aktivismo inter Ne-Registaraj Organizaĵoj, konferenco post oficiala konferenco pri disrompo de la tutmonda klimato, ekzemple, rezultis en preskaÅ­ nenia ŝanĝiĝo de direkto.  La Titanic de nia civilizacio ankoraÅ­ rapidegas al katastrofo. 

      Samkiel la Titanic je Aprilo 13, 1912, la tago antaŭ la kolizio, ni havas nur ege malgrandan fenestron da tempo, en kiu ni povas ankoraŭ peni ŝanĝi la direkton.

      La nova raporto kaj kampanjo fokusas je kiumaniere ni povas ŝanĝi niajn direktojn kaj transiri al daŭriĝebla Ter-Komunumo.

       

      Novaj Retlokoj kaj Videoj.

      La Klubo de Romo, fondita en 1968, estas grava fonto de alt-kvalitaj pristudoj kaj informo pri daÅ­riĝebleco kaj la "malkreskigo" de la negativa homara "piedsigno."  

      La retloko de la Klubo mem estas http://www.clubofrome.org/. 

      Nova Angleza surlinia vidprogramo, "Kio Estis la Mesaĝo de La Limoj de Kreskado?" (Angleze, "What Was the Message of The Limits to Growth?"), aperas ĉe http://www.clubofrome.org/flash/limits_to_growth.html.

      Pli detala pres-versio sub la sama titolo aperas ĉe http://connect.clubofrome.org/ecms/files/resources/What_was_the_message_of_Limits_to_Growth.pdf.

      Por pli da informo pri la Tago de `Ŝanĝu la Direkton!" (Angleze, "Change Course Day"), vidu http://www.clubofrome.at/news/index.html#changecourse. 

      Vidu ankaÅ­ la novan retlokon http://www.change-the-course.org/?content=change-course.  

       

      Ke Ni Ĉiujare Solenu la Daton Aprilon 13.

      La simbola taÅ­geco de Aprilo 13 faras ĝin bona kandidato por ĉiujara observado, kaj ne nur dum 2012. 

      Post la katastrofo de la Titanic, multaj bonkoraj personoj donacis monon kaj energion por helpi al la familioj de la viktimoj.  Multe de la viktimaj familioj estis perdintaj siajn solajn mon-subtenantaojn, aÅ­, inter la multaj travivantoj en la Tria Klaso, ĉion, kion ili posedis.  Sed tiuj laÅ­deblaj penoj ne povis, kompreneble, restarigi la mortintojn. 

      Same hodiaŭ, se ni neglektos la neceson "ŝanĝi la direkton" de nia civilizacio kaj ekonomio, ĉiom de la post-katastrofa bonkoreco en la mondo ne povos restarigi la ekologion de la Tero aŭ la sanon aŭ estontecon de niaj disfalintaj socioj.

       

      La Katastrofo de la Titanic kaj Ĝia "Forgesita Travivanto."

      Kiel rakontita Angleze en la Huffington Post de Aprilo 12, 2012, (http://www.huffingtonpost.com/rainn-wilson/abdul-baha_b_1419099.html), por membroj de la Bahaa mondkomunumo, la katastrofo de la Titanic havas specialan signifon.  

      La historio estas, ke `Abdu'l-Baha, kiun Baha'u'llah, la fondinto de la Bahaa komunumo, estis nominta en sia testamento esti la sekvanta ĉefo de la nova komunumo, evitis kaj tial "travivis" la katastrofon de la Titanic. MalgraÅ­ la fakto, ke la tiamaj Bahaanoj entuziasme donacis al li multe da mono por vojaĝi sur la Titanic dum lia unua vojaĝo al Usono, li intuicie sentis ion neprava.  Pro tio, li almoze fordonis la monon al la malriĉaj kaj prenis malpli faman ŝipon, tiele evitanta la katastrofon.  

      Pro tio, kaj nur pro tio, ekzistas hodiaÅ­ la Bahaa mondkomunumo kiel nuntempe organizita.

      LaÅ­ la originale Angleza artikolo pri `Abdu'l-Baha en Wikipedia: `Li alvenis en Nov-Jorkon je 11 Aprilo 1912 post rifuzo de monoferto al li por vojaĝi sur la RMS Titanic, dirante al la Bahaanoj, anstataÅ­e, "Donacu tion ĉi al almozfondaĵo."  Li tiam vojaĝis sur pli malrapida ŝipo, la S.S. Cedric, kaj citis preferon de pli longa marvojaĝo kiel la kialo.  Dum li estis en Nov-Jorko, li aranĝis privatan kunvenon kun la travivantoj de la sortaĉita Titanic, kiuj demandis al li, ĉu li sciis, ke la Titanic estus detruita, al kio `Abdu'l-Baha respondis, "Dio donas al la homo sentojn de intuicio."'

       

      Bahaaj Metodoj de Socia Mem-Regado kaj la Konstruado de Ter-Komunumo.

      La profeta fondinto de la Bahaa mondkomunumo, Baha'u'llah, vivis inter 1817 kaj 1892, kaj `Abdu'l-Baha (1844-1921) estis lia plej aĝa filo.  Pro tio, ke `Abdu'l-Baha, obeante al siaj spiritaj valoroj kaj al sia intuicio pri la Titanic, "travivis" la katastrofon de la Titanic, li savis la futuron de la nuna Bahaa mondkomunumo kaj povis porti la instruojn de sia profeta patro al Usono, kiu estiĝis unu el la gravaj administraj bazoj de la Bahaa mondkomunumo.  La komunumo estas nun centrita en la Bahaa Monda Centro en Haifa, Israelo sur Monto Karmelo.  

      La vorto `baha' en la Araba lingvo signifas baze "radiecon," "gloron."  La titolo `Baha'u'llah' signifas "Gloron de la Sinjoro."  La titolo ``Abdu'l-Baha' signifas "Servanton al Baha."

      Pro la instruoj de Baha'u'llah kaj `Abdu'l-Baha, la 5 milionoj da Bahaanoj tra la nuntempa mondo estas dediĉitaj al servado al la unuanimeco de la tuta homaro kaj al la konstruado de tio, kion oni inter nuntempuloj povus priskribi kiel "daÅ­riĝebla Ter-Komunumo." 

      Kvankam ili persone estas certe neperfektaj, ili mem ofertas la Bahaan modelon de mem-regado al la mondo por studado kiel ekzemplon de tia komunumo kaj de ĝiaj spiritaj principoj.

      Por helpi en la starigado de la unuanimeco de la homaro, la Bahaaj instruoj donas al la Bahaa komunumo specialajn metodojn de interkomunikado, konsultado, kaj ne-adversula demokratia mem-regado. 

      Bahaanoj vidas tiujn ĉi metodojn esti ligitaj kun la plenumo de la Reveno kaj Renovigo promesitaj en ĉiu religio, inkluzive Kristanismon, kaj kiel esencajn por la sukceso de la projekto de Ter-Komunumo kaj de la regno kaj rego de virtoj kaj justeco kaj ekvilibro sur la Tero.

      Tiuj ĉi metodoj resanktigas la voĉon kaj partoprenadon de ĉiu individuo en la socia mem-regada procezo. 

      Ili forigas entute de la tiel-konstituciita komunumo en la elektado de ĝiaj estroj la influaĉon de individua aÅ­ partiana kampanjado kaj de korporacia aÅ­ alia privata mono.  Alivorte, ili forprenas de la demokratia procezo la elementon de adversula kampanjado.  La elekto de estroj okazas surbaze de nenio krom la konscieco kaj konscienco de ĉiu individua voĉdonanto.

      La instruoj ankaÅ­ starigas, ke grupoj, ne individuoj, estos la decid-farantoj por la komunumo.  Ie, kie estas naÅ­ Bahaanoj, povas estiĝi Bahaa komunumo.  Tiu grupo, aÅ­ la plimulto de la grupo, faras la decidojn. 

      Aldone, ekzistas nun neniu individua supera estro de la Bahaa Komunumo.  La supera estraro de la komunumo estas la naÅ­ membroj de la tutmonde demokratie elektita korpo nomita la Universala Domo de Justeco, kies sidloko estas en Haifo. 

      La Bahaa mondkomunumo, nun nombranta je 5 milionoj, estas disvastiĝinta preskaÅ­ tutmonde.  Por pli da informo pri la Bahaa mondkomunumo kaj sia modelo de ne-adversulaj demokratiaj metodoj por mem-regado, iru al www.bahai.org kaj al la retloko de la Bahaa Esperanto-Ligo, http://www.bahaaeligo.bahai.de/. 

      Por naci-lingve legi pri kaj vidi per fotoj la vivon de Baha'u'llah, iru al www.bahaullah.org.

       

      Bahaanoj kaj Esperanto.

      Kvankam ne estas leĝe devige, ke Bahaanoj lernu Esperanton, Baha'u'llah forte subtenis la principon de internacia help-lingvo, kaj `Abdu'l-Baha, lia filo, eĉ lernis iom da Esperanto, laÅ­dis D-ron Zamenhof, kaj urĝis, ke Bahaanoj subtenu kaj helpu ĝian disvastigon.  Multaj famaj fruaj Bahaanoj sekvas lian konsilon.  Post `Abdu'l-Baha, lia sekvinto kiel estro de la Bahaa komunumo, Shoghi Effendi, iom lernis la lingvon kaj ade subtenis, ke Bahaanoj lernu kaj uzu Esperanton.  Post li, la Universala Domo de Justeco estas ade subteninta la saman principon.  Honeste, tamen, tro da Bahaanoj ankoraÅ­ pensas pri Esperanto nur en la kadro de iu ebla estonta oficiala help-lingvo kaj pro tio ne emas agi ĝis kiam la komunumo de naci-ŝtatoj pretas agi oficiale.  Pro tio, kaj ankaÅ­ pro la fakto, ke la Angleza estas nun tiel forta kiel internacie konata lingvo, ili ofte restas nekonsciaj pri la tutmonda disvastiĝo de Esperanto, pri la agadoj de la Esperanta Movado, kaj pri la nunaj bonaj efikoj kaj avantaĝoj de Esperanto kiel, ekzemple, helpo al la edukado de siaj infanoj rilate al la konceptoj de Ter-Komunumo kaj de la Kulturo de la Paco.  Je tiu ĉi 125-a datreveno de Esperanto, la komunumo de Bahaanaj Esperantistoj tra la mondo reduobligas siajn klopodojn por disvastigi inter aliaj Bahaanoj la scion kaj entuziasmon pri Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj.

       

      Retlokoj por la Ter-Komunuma Kalendaro kaj por Ter-Komunumaj Diskutoj

      Por retloko kaj diskutgrupo temanta pri mia kompleta listo de tutmondaj specialaj okazaĵoj starigitaj kaj solenitaj fare de la Unuiĝintaj Nacioj aÅ­ de Ne-Registaraj Organizaĵoj, bonvole iru al kaj aniĝu kun http://groups.yahoo.com/group/United-Nations-Earth-Community-Calendar  La Kalendaro estas nun en la Angleza sed finfine ankaÅ­ estos en Esperanto.

      Por paralela diskutgrupo temanta pri la ada kaj progresema plibonigado de la procezo de homa mem-regado je ĉiuj niveloj kaj pri la konstruo de daŭriĝebla Ter-Komunumo, bonvole iru al kaj aniĝu kun http://groups.yahoo.com/group/Build-Earth-Community, aŭ Esperantlingve, http://groups.yahoo.com/group/MondaFamilio.

      Por respondi al tiu ĉi elsendo, bonvole uzu la e-poŝtadreson jtd368@....

      # # #

       

      [Verkita fare de John Dale, kiu persone respondecas por ĝiaj enhavoj.]

    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.