Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

FW: [E-anekdotoj] kvizo

Expand Messages
  • Мельников Валентин Ви
    Saluton! En la dissendolisto de anekdotoj aperis la mesagxo, kiu povas esti interesa ankau por intelektludemuloj. - Amike - Valentin Melnikov ... tel. (+7 095)
    Message 1 of 1 , Sep 15, 2004
    • 0 Attachment
      Saluton!
      En la dissendolisto de anekdotoj aperis la mesagxo, kiu povas esti interesa
      ankau por intelektludemuloj.


      -
      Amike - Valentin Melnikov
      ---------------------------
      tel. (+7 095) 433 69 04 (h.), 152 11 61 (of.)

      Voprosy ob Esperanto? - www.esperanto.net !

      "Kreado" - virtuala literatura klubo: <kreado-subscribe@yahoogroups.com>,
      http://groups.yahoo.com/group/kreado

      Se vi volas diskuti: <diskutejo-subscribe@yahoogroups.com>,
      http://groups.yahoo.com/group/diskutejo

      -----Original Message-----
      From: Grigorij L. AROSEV [mailto:grigorij@...]
      Sent: Wednesday, September 15, 2004 9:35 PM
      To: esperanto-anekdotoj@yahoogroups.com
      Subject: [E-anekdotoj] kvizo


      Blondulino partoprenas kvizon. Sxi ricevas sekvajn demandojn:

      1) Kiom longe dauxris la centjara milito?
      a) 116 j., b) 99 j., c) 100 j., d) 150 j.
      La blondulino preterlasas la demandon.

      2) En kiu lando oni inventis Panamajn cxapelojn?
      a) Brazilo, b) Cxilio, c) Panamo, d) Ekvadoro
      La blondulino petas helpon de lokaj studentoj.

      3) En kiu monato oni celebras la Oktobran revolucion?
      a) Januaro, b) Septembro, c) Oktobro, d) Novembro
      La blondulino petas helpon de la halo.

      4) Kiel nomigxas la regxo Georg la 6-a?
      a) Albert, b) Georg, c) Manuel, d) Richard
      La blondulino telefonas hejmen.

      5) Kiu animalo donis nomon al la Kanariaj insuloj?
      a) Kanario, b) Kanguruo, c) Foko, d) Rato
      La blondulino forlasas la ludon.

      Se vi opinias vin sagxa kaj mokis pri la blondulino, kontrolu viajn sciojn
      kaj legu la gxustajn respondojn:

      1) La centjara milito dauxris 116 jarojn ekde 1337 gxis 1453 jj.
      2) Panamaj cxapeloj estis inventitaj en Ekvadoro.
      3) La oktobra revolucio estas celebrata en novembro.
      4) La regxo Georg efektive nomigxas Albert. Li sxangxis sian denaskan nomon
      en 1936.
      5) "Kanariaj" insuloj devenas de foko. La latina titolo de la insuloj estas
      "Insukaria Canaria", kio signifas "insulo de fokoj".

      La konkludo: eble, vi mem estas blondulino? :-)
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.