Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Sonolumineskeco helpos duonkondukta industrio

Expand Messages
  • Behrouz Soroushian
    Geamikoj saluton, ****** Fiziko, Sonolumineskeco estas elsendo de lumradio fare de bobeloj en likvido kiam la likvido estas ekscitita per sonovibrado. Tiu
    Message 1 of 1 , Dec 1, 2004
      Geamikoj saluton,

      ****** Fiziko,

      Sonolumineskeco estas elsendo de lumradio fare de
      bobeloj en likvido kiam la likvido estas
      ekscitita per sonovibrado. Tiu fenomeno unuafoje
      malkovrigxis en la universitato de Cologne en
      1934, sed li ne konsiderigxis interesa. Dum tiuj
      cxi lastaj jaroj kelkaj sciencistoj denove estas
      interesantaj esplori la sonolumineskecon. Granda
      progreso cxi-direkten okazis kiam Gaitan kaj liaj
      kunlaborantoj sukcesis generi lumradion
      elsendante de nur unu bobelo kaptite en staranta
      (standing) sono-ondo. Ankorau oni ne scias ke
      kiel malalte densa energio de la sono-ondo povas
      koncentri tiom granda energio en spaco suficxe
      malgrando por estigi elsendadon de la lumradio.
      La ondolongo de la elsendata lumradio estas tre
      malalta, gxi bone situas alproksime al la
      ultraviola parto de spektro, kaj atestas pri
      estigxo de temperaturoj cxirkau 10000 gradoj
      celsiaj. Oni scias jenajn faktojn pri la
      sonolumineskeco:
      - La lumoimpulsoj kiuj kreigxas per okazo de tiu
      fenomeno estas ekstreme kurtaj - malpli ol 12
      pikosekundoj.
      - La bobeloj kiu elsendas la lumradion estas tre
      malgrandaj - kun diametro cxirkau unu mikrometro.
      - La lumoimpulsoj kreitaj per la sonolumineskeco
      povas havi tre stabilajn priodojn ecx pli ol
      sono-ondoj kiuj ilin kreas.
      - Pro nekonata kialo aldonado de iomete da nobela
      gaso (kiel heliumo, argono au ksenono) al gasa
      enhavo de bobeloj draste pliigas densecon de la
      elsendata lumradio.

      Por la informoj en la angla lingvo kaj pliaj
      fontoj rigardu al:
      http://www-phys.llnl.gov/N_Div/sonolum/

      En la produkto de duonkonduktaj cirkvitoj oni
      multfoje senpolvigas la duonkonduktaj trancxajxoj
      enigante ilin en likvido kaj skuante la likvidojn
      per tre altfrekvencaj (megaherca) sono-ondoj.
      Tiuj sonovibradoj efike senpolvigas la surfacon
      de la duonkondukta trancxajxon, tamen ili ankau
      povas damagxi la cirkvitojn mem. La risko de tiaj
      damagxoj kreskas kiam trajtoj de la cirkvitoj pli
      malgrandigxas. Ekzemple en la nova procezilo de
      IBM-Motorola G5 la trajtoj de cirkvitoj nur havas
      90 nanometrajn largxecojn. Nun firmao SEZ
      America, Inc., estas disvolvinta novan metodon
      per kiu oni povas kontroli kaj prizorgi
      ultrasonajn senpolvigadojn. En tiu metodo oni
      fotas sonolumineskajn elsendojn kaj komparas ilin
      kun optika spuro de eligitaj polvoj. Tiel ili
      kontrolas forigxadon de partikuloj je 100
      nanometraj largxecoj.

      Por legi la novajxon en la angla lingvo oni povas
      rigardi al:

      http://newton.ex.ac.uk/aip/physnews.710.html#2


      Amike vin salutas,
      Bonan tagon, gxojan laboron,
      behrouz






      Vous manquez d’espace pour stocker vos mails ?
      Yahoo! Mail vous offre GRATUITEMENT 100 Mo !
      Créez votre Yahoo! Mail sur http://fr.benefits.yahoo.com/

      Le nouveau Yahoo! Messenger est arrivé ! Découvrez toutes les nouveautés pour dialoguer instantanément avec vos amis. A télécharger gratuitement sur http://fr.messenger.yahoo.com
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.