Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Labor.plano: utiligado

Expand Messages
  • Renato Corsetti
    de: Behrouz Soroushian Sekve de mia raporto pri Printempo pri Sceinca Verkado - 2004 kelkaj amikoj demandis, kiel oni povas helpi
    Message 1 of 2 , May 5, 2004
    • 0 Attachment
      de: Behrouz Soroushian <behrouz_fr@...>

      Sekve de mia raporto pri Printempo pri Sceinca Verkado - 2004 kelkaj amikoj
      demandis, kiel oni povas helpi plivigligxon de scienca intersxangxado en
      Esperanto.

      Mi vidas du manierojn. Unue sciencistaj amikoj kiel D-ro Fred Meyer faras
      ege interesan laboron en la
      enciklopedio Vikipedio. Vi povas rigardi al gxiaj sciencaj partoj skribi
      novajn au kompletigi jam skribitajn partojn kiujn vi sxatas. Ekzemple
      fiziko estas en:

      http://eo.wikipedia.org/wiki/Fiziko

      kemio en:

      http://eo.wikipedia.org/wiki/Kemio

      kaj tiel plu.

      Due oni povas provi cxiumonate traduki, verki aux skribi almenau unu
      mallongan novajxon sciencan
      por la dissendolisto <per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com>.

      Por gxi vi trovos fontojn en scienca pagxaro de B.B.C:

      http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/default.stm
      http://physicsweb.org/
      http://www.chemweb.com/
      http://www.aip.org/pt/
      http://newton.ex.ac.uk/aip/
      http://www.chemie.de/news/

      Tiuj retpagxoj estas pri la fiziko kaj kemio. Vi mem trovos aliajn
      novajxfontojn pri la biologio
      kaj matematiko.

      Bonan sukceson, Behrouz Soroushian, <behrouz_fr@...>.




      ----------------------------------
      Renato Corsetti
      <renato.corsetti@...>
    • Renato Corsetti
      Dankon, Alexander, pro via subteno! Fakte la astronomiistoj estas inter la plej energiaj laborantoj en Esperanto. Mi detenas min de s ercoj pri steloj kaj
      Message 2 of 2 , May 6, 2004
      • 0 Attachment
        Dankon, Alexander, pro via subteno! Fakte la astronomiistoj estas inter la
        plej energiaj laborantoj en Esperanto. Mi detenas min de s'ercoj pri steloj
        kaj verdaj steloj, sed mi vere gratulas vin.

        Amike

        Renato

        >Kara Renato,
        >
        >Dankon pro la mesagxo, kiu priskribas proponon de
        >Behrouz. AEKo reagas al tiu propono per nuna preparata
        >jam tria volum(et)o de Astronomia Almanako-2004
        >(AA-04). Skipo de AA-04 inkludas dekon de la plej
        >aktivaj membroj de AEK el pluraj landoj (ekz.,
        >Francio, Hispanio, Usono, Japanio, Israelo, Irlando,
        >Italio ). La enhavo estas dedicxata al Historio de
        >Astronomio. Kiel kutime AA-04 valoras ankaux pro sia
        >kalendaro de astronomiaj eventoj gxis la 31a de Majo
        >de 2005 jaro. Mi, kiel gxia redaktoro, esperas ke
        >AA-04 aperos gxis la UKo en Pekino kaj jam vendeblas
        >tie.
        >Pluaj detaloj legeblos en kluba diskutgrupo. Krome,
        >nia diskutgrupo estas loko kie AEKanoj pridiskutas
        >diversaj astronomiaj eventoj kaj fenomenoj.Cxi-tie, mi
        >precipe volus mencii aktivecon de nia klubano Don
        >Harlow. Ankaux menciindas laboro en astronomia
        >terminologio, kiun videblas cxe
        >www.esperanto.org/AEK/AT .
        >
        >Mi persone , ankaux mi pensas ke cxiuj AEKanoj, tre
        >subtenas ideon de Behrouz kaj deziras al gxi pluan
        >evoluon.
        >
        >Gxise,
        >Alex Mikishev
        >kunordiganto de AEK



        ----------------------------------
        Renato Corsetti
        <renato.corsetti@...>
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.