Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Nova listo "Skeptikoj", kontraux la pseuxdosciencoj.

Expand Messages
  • pracrito
    Skeptikoj, la listo de la raciistaj esperantoparolantoj. Ekzistas pseuxdosciencoj aux kvazauxsciencoj kiel nifologio, alkemio, astrologio, taroko (Tarot),
    Message 1 of 2 , Apr 5, 2004
    • 0 Attachment
      Skeptikoj, la listo de la raciistaj esperantoparolantoj.

      Ekzistas pseuxdosciencoj aux kvazauxsciencoj kiel nifologio,
      alkemio, astrologio, taroko
      (Tarot), spiritismo, akupunkturo, teozofio, uxikao (Wicca),
      kabalismo kaj tiel plu.
      Tiujn pseuxdosciencojn senmaskigi kaj kritiki estas la celo de nia
      raciista listo.
      Retadreso: http://es.groups.yahoo.com/group/Skeptikoj
      Amike al cxiuj.

      Aleksandro.
    • Donald J. HARLOW
      Je 04.36 atm 2004.04.05, Aleksandro skribis ... Pardonon, Aleksandro, sed (malsame ol la plimultaj cetere menciitaj) Vicxo ne estas pseuxdoscienco, aux iu ajn
      Message 2 of 2 , Apr 5, 2004
      • 0 Attachment
        Je 04.36 atm 2004.04.05, Aleksandro skribis
        >Skeptikoj, la listo de la raciistaj esperantoparolantoj.
        >
        >Ekzistas pseuxdosciencoj aux kvazauxsciencoj kiel nifologio,
        >alkemio, astrologio, taroko
        >(Tarot), spiritismo, akupunkturo, teozofio, uxikao (Wicca),
        >kabalismo kaj tiel plu.

        Pardonon, Aleksandro, sed (malsame ol la plimultaj cetere menciitaj) Vicxo
        ne estas pseuxdoscienco, aux iu ajn alia speco de scienco; gxi estas
        religio. Simile oni povas paroli pri la spiritismo. Cetere, akupunkturo ne
        estas "scienco" sed "tehxniko", kiu -- laux raportoj, kiujn mi havas de
        kelkaj geamikoj kiuj uzas gxin -- suficxe bone funkcias. (Oni devas lerni
        distingi inter "scienco" kaj "tehxniko" kaj "religio" antaux ol oni
        pretendos kritiki ilin.)

        >Tiujn pseuxdosciencojn senmaskigi kaj kritiki estas la celo de nia
        >raciista listo.

        Se oni volas senmaskigi kaj kritiki ekz-e vicxon, por agi konsekvence oni
        devas senmaskigi kaj kritiki ankaux kristismon, islamon, judismon,
        budhismon, bahaismon, hinduismon, sxintoismon, zaratusxtrismon ktp. Je tiu
        kazo la listo konsistos ne el skeptikuloj sed el simplaj ateistoj (kiuj,
        laux mia sperto, estas almenaux tiom religiaj -- pri sia kredo je neDio --
        kiom la tradiciaj religiaj fanatikuloj, almenaux kiam ili insistas publike
        prozeliti por sia religio).

        >Retadreso: http://es.groups.yahoo.com/group/Skeptikoj

        Certe Antonio Sanchez Perez, kiu antaux kelkaj tagoj kreis kaj anoncis la
        Esperantlingvan pagxaron "Skeptikismo" (
        http://es.geocities.com/skeptikismo/ ), komprenos, ke "imitado estas la
        plej sincera flatado".


        -- Don HARLOW
        http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
        Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
        Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
        Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.