Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Renovigo de Monda Familio, la UN-a Kalendaro por Globa Aktivismo, kaj invito partopreni

Expand Messages
  • Johano Dale
    Karaj Gesamideanoj, Antaux kelkaj tagoj vi eble ricevis leteron kiun mi sendis kun aparta dokumento, nome la Januara Kalendaro de la Unuigxintaj Nacioj por
    Message 1 of 1 , Jan 5, 2004
    • 0 Attachment
      Karaj Gesamideanoj,

      Antaux kelkaj tagoj vi eble ricevis leteron kiun mi sendis kun aparta dokumento, nome la Januara Kalendaro de la Unuigxintaj Nacioj por Globa Aktivismo. Multaj el vi ne ricevis la kalendaron pro la fakto, ke la grupoj al kiuj vi apartenas forigas tiajn apartajn dokumentojn.

      Vi nun povos akiri la Januaran Kalendaron se vi membrigxos en la renovigita diskut-listo Monda Familio. Iru al http://groups.yahoo.com/group/MondaFamilio kaj estigxi membro. Vi trovos la entutan, detalan kalendaron de Januaro en la "dosieroj" (Files) sekcio de la grupa hejm-pagxo. Mi tien ankaux enmetos aliajn venontajn monatojn tiel rapide kiel eble.

      Aparte vi povos vidi la tut-jaran kalendaron de UN-aj Specialaj Observoj en la "Kalendara" ("Calendar") sekcio, sen la detaloj kiuj trovigxas/os en la plena dosiera versio.

      La Kalendaro de la Unuigxintaj Nacioj povas helpi unuigi kaj kunordigi nian strebadon por pli bona mondo, inkluzive pli bonan UN-on mem.

      Mi invitas al vi partopreni en Monda Familio por diskuti la Kalendaron kaj tiajn temojn, kiajn mi listis en la "enkonduko" al la grupo.

      Iru al http://groups.yahoo.com/group/MondaFamilio kaj estigxi membro.

      Dankon pro via strebado por Ni la Popoloj de la Unuigxintaj Nacioj kaj por subtenebla estonteco!

      Mondcivitane via,

      John Dale


      "Estu la sxangxigxo, kiun vi deziras vidi en la mondo." -- Gandhi


      ---------------------------------
      Do you Yahoo!?
      Free Pop-Up Blocker - Get it now

      [Non-text portions of this message have been removed]
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.