Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Pionira enigmo II

Expand Messages
  • Manuel Pancorbo Castro
    Mi daŭrigas serion pri pionira enigmo . Tre verŝajne, venonta artikolo estos la lasta. ... En la artikolo de Anderson k.a. (1998) estas forkonsiderataj
    Message 1 of 5 , Dec 3, 2003
    • 0 Attachment
      Mi daŭrigas serion pri "pionira enigmo". Tre verŝajne, venonta artikolo estos
      la lasta.

      -------

      En la artikolo de Anderson k.a. (1998) estas forkonsiderataj ĉiuj eblaj
      erarfontoj: nekontrolita gasa ellaso, softvara cimo, relativecaj kromefikoj,
      gravita influo de la galaksio, ktp, ktp. La unuaj konkludoj estis ke eble ni
      devus konsideri novan gravitoteorion por alŝovi tiun strangan *konstantan*
      akcelon: ĉu ĝi venas el neobservata sunsistema materio? Sed, ĉu tiel precize
      distribuata por rezulti *konstantan* akcelon sendepende de la distanco? Kaj,
      kial ĝi ŝajne efikas nur en la sondilo sed ne en la planedoj, kies perihelioj
      devus malrapide sed mezureble retroiri? Ĉu do perforto de la "principo de
      ekvivalenteco"? Krome, aliaj kosmoŝipoj ("Pioneer 11", "Ulises", "Galileo")
      konfirmis tiun bluenŝovon.

      En la komenco de la jarcento, novaj ideoj alvenis sed tiel ŝokaj ke ili
      ankoraŭ estas pridiskutataj; tamen, kvankam la fundamento restas nebula, pli
      kaj pli da fizikistoj konvinkiĝas pri surpriza klarigo: lumrapido akceletas
      sed *ne* la ŝipeto. Estas facile pruveble ke, se ondorapido de transmisia
      medio adiabate plialtiĝas, ŝanĝiĝas la frekvenco (sed ne *longoperiodo*) de
      vojaĝanta ondo, tiel ke tio donas, en doplerŝovaj mezuroj, identan signaturon
      al proksimiĝanta lumemisia objekto kun sama rapidaltiĝo. Do, tia estus la
      situacio rilate al "Pioneer 10".

      La origino de tiu akceleto de lumrapido estas en la koro de nunaj sciencaj
      diskutoj; tre verŝajne, la supraĵa klarigo troviĝas en la koncepto "kvantuma
      vakuo". La nunaj avangardaj teorioj pri kosmologio kaj Granda Unuiĝo
      prediktas ke vakuo estas afero vere malvakua kie śvarmas virtualaj partikloj
      kiuj tamen "reale" efikas en la elektromagnetaj ecoj de la vakuo, kiu
      kondutas kvazaŭ diafana medio kun karakteriza refraktindico. Do, ju pli
      granda denseco de virtualaj partikloj, des pli granda refraktindico. Pro iu
      ankoraŭ neklara efiko, la ekspansio de la Universo malpligrandigas la
      partiklodenson kaj, sekve, ankaŭ la refraktindicon. Tial, elektromagnetaj
      ondoj plirapidiĝas pro plietiĝanta refraktindico (vakuo "plidiafaniĝas").

      ----


      --
      Manuel Pancorbo Castro
      http://bitakoro.blogspot.com
    • Behrouz SOROUSHIAN
      Kara Manuel, En viaj antauaj mesagxoj vi havis mallongan aludon al virtualaj korpuksloj kiuj naskigxas kaj pereigxas en la vakuo. Se mi korekte memoras, Eteven
      Message 2 of 5 , Dec 6, 2003
      • 0 Attachment
        Kara Manuel,

        En viaj antauaj mesagxoj vi havis mallongan aludon al virtualaj
        korpuksloj kiuj naskigxas kaj pereigxas en la vakuo. Se mi korekte
        memoras, Eteven Hawking ankau havas aludon al pereigxo de la nigraj
        truoj pro ekzisto de tiaj korpuskloj. (Enfakte ili estas cxiam en
        formo de paroj da korpusklo-antikorpusklo). Mia demando estas se ili
        povas havi fizkajn efektojn kial ankorau ni rekonas ilin kiel
        virtualaj kaj ne fizike realaj korpuskloj?

        Amike via, Behrouz


        --- En per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com, Manuel Pancorbo
        Castro <mpancorbo@w...> skribis:
        > Mi daŭrigas serion pri "pionira enigmo". Tre verŝajne, venonta
        > artikolo estos
        > la lasta.
        >
        > -------
        >
        > En la artikolo de Anderson k.a. (1998) estas forkonsiderataj ĉiuj
        > eblaj ...
        > ...
        > ...
        > ...
        ondoj plirapidiĝas pro plietiĝanta refraktindico
        (vakuo "plidiafaniĝas").
        > --
        > Manuel Pancorbo Castro
      • Manuel Pancorbo Castro
        ... Mi pardonpetas pro mallongeco de la aludo, sed la celo de la artikolo ne estis la kvantuma vakuo. ... Ili estas virtualaj char ne rajtas ekzisti lau la
        Message 3 of 5 , Dec 6, 2003
        • 0 Attachment
          > En viaj antauaj mesagxoj vi havis mallongan aludon al virtualaj
          > korpuksloj kiuj naskigxas kaj pereigxas en la vakuo.

          Mi pardonpetas pro mallongeco de la aludo, sed la celo de la artikolo ne estis
          la kvantuma vakuo.

          > Se mi korekte
          > memoras, Eteven Hawking ankau havas aludon al pereigxo de la nigraj
          > truoj pro ekzisto de tiaj korpuskloj. (Enfakte ili estas cxiam en
          > formo de paroj da korpusklo-antikorpusklo). Mia demando estas se ili
          > povas havi fizkajn efektojn kial ankorau ni rekonas ilin kiel
          > virtualaj kaj ne fizike realaj korpuskloj?

          Ili estas "virtualaj" char ne rajtas ekzisti lau la principo de
          energi-konservado. Ili estas "virtualaj" char ili estas ekstreme efemeraj.

          La fundamento estas en la principo de necerteco de Heisenberg pri
          energio-tempo: la mezuro de energio de sistemo povas realighi je fiksita
          certeco, kondiche ke la mezur-tempo estu sufiche granda. Do, en la vakuo
          povas estighi paro de partikloj, kiuj respektas chiujn konservo-leghojn krom
          tiu de la energio; la ekzisto-tempo de tiu paro estas inverse proporcia al
          ghia energio -entuta: kineta, potenciala kaj masa- lau la principo de
          Heisenberg.

          Kaj, aliflanke, ili reale efikas char, dum sia efemera vivo, la partikloj
          reagas al cheestanta medio kaj reciproke. Kompreneble la efiko estas
          infimega, sed la kreado-malkreado plu dauras kaj, tial, la entuta efiko estas
          konstatebla -sed, aliflanke, la efiko de *reala* vakuo neniam ni povos
          mezuri!- Nuna defio de teoria fiziko estas kalkuli la partiklodenson kaj
          energidenson de kvantuma vakuo kaj ties efikon; unuaj kalkuloj donas
          infinitan energidenson kaj obstine fizikisto "renormigas" la kalkulojn
          subtrahante tiun infiniton! Nu, malgrau tiuj malkuraghigaj esploroj,
          fizikistoj konvinkighas ekz. ke la elektrona shargo kiun ni mezuras nun,
          estas rezulto de vera "nuda" shargo de elektrono "vestita" de la dielektra
          robo de la kvantuma vakuo.

          --
          Manuel Pancorbo Castro
          mpancorbo@...
        • Behrouz SOROUSHIAN
          ... artikolo ne estis ... Ne pardonpetu cxar mi ne volis plendi mallongecon de via mesagxo kaj mi komprenis ke via celo ne estis skribi pri la kvantuma vakuo.
          Message 4 of 5 , Dec 8, 2003
          • 0 Attachment
            --- En per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com, Manuel Pancorbo
            Castro <mpancorbo@w...> skribis:
            > Mi pardonpetas pro mallongeco de la aludo, sed la celo de la
            artikolo ne estis
            > la kvantuma vakuo.
            >

            Ne pardonpetu cxar mi ne volis plendi mallongecon de via mesagxo kaj
            mi komprenis ke via celo ne estis skribi pri la kvantuma vakuo.
            Tamen restas alia demando cxe mi. Post miaj porlicenciaj studoj (tio
            kion anglalingvanoj nomas B.Sc.) miaj studoj direktigxis al
            aplikebla kaj eksperimenta fizikoj. Pro tio mi estis for de la
            teoria fiziko. Cxu unuigantaj teorioj kiel ekzemple supersxnureta
            teorio (angle Superstring) ne antaudiras proprajxojn de la kvantuma
            vakuo?

            > --
            > Manuel Pancorbo Castro
            > mpancorbo@w...

            Amike salutas, Behrouz
          • Manuel Pancorbo Castro
            ... Ankaŭ mi ne estas teoriulo, tamen mi klopodas esti informita pri la evoluo de kosmologiaj kaj Grandunuiĝaj teorioj; do, mi parolas ne kiel fakulo sed
            Message 5 of 5 , Dec 8, 2003
            • 0 Attachment
              Behrouz SOROUSHIAN skribis:

              >Cxu unuigantaj teorioj kiel ekzemple supersxnureta
              > teorio (angle Superstring) ne antaudiras proprajxojn de la kvantuma
              > vakuo?

              Ankaŭ mi ne estas teoriulo, tamen mi klopodas esti informita pri la evoluo de
              kosmologiaj kaj Grandunuiĝaj teorioj; do, mi parolas ne kiel fakulo sed kiel
              "dilettanto"!

              Rilate la via demando la respondo estas: jes, kvantuma vakuo estis jam
              konsiderata kadre de tiuj grandaj teorioj kiuj ekis en la 70aj jaroj. Fakte,
              tiu renormigo estas inventaĵo de supersimetriaj teorioj (kiaj superŝnuretoj).
              Mi kredas ke la kontribuo de Hawkings pri "grizaj truoj" valorigis definitive
              la koncepton.

              Problemo estas ke ĝis nun ne estas satiga kaj kontentiga plena teorio pri
              kvantuma vakuo.

              --
              Manuel Pancorbo Castro
              http://bitakoro.blogspot.com
            Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.