Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Nia planedo plivarmigxas

Expand Messages
  • Behrouz Soroushian
    Geamikoj saluton, Eble vi jam scias ke nia planedo pro elirigado de gasoj kiel CO2 pli varmigxas. Lastatempe esploristoj estas montrintaj ke tiu efekto ne
    Message 1 of 1 , Oct 1, 2003
    • 0 Attachment
      Geamikoj saluton,

      Eble vi jam scias ke nia planedo pro elirigado de gasoj kiel CO2 pli varmigxas. Lastatempe esploristoj estas montrintaj ke tiu efekto ne estas fikcio sed vera okazajxo. Dum kunsido por studi la aferon estas okazinta en Rusio, mi trovis informojn pri landoj kiuj pli ol aliaj sendas varmig-gason al la atmosfero.

      Jen adreso de la novajxo:
      http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/3143798.stm

      1 - Usono: 4999 milionoj da tono cxiujare,
      2 - EU: 3341 milionoj da tono cxiujare,
      3 - Cxinio: 2827 milionoj da tono cxiujare,
      4 - Rusio: 2372 milionoj da tono cxiujare,
      5 - Japanio: 1119 milionoj da tono cxiujare,
      6 - Barato: 1078 milionoj da tono cxiujare,

      Samtempe merkato estas malfermita en Cxikago en kiu oni vendas kaj acxetas permeson de elsendado de tiaj gasoj. Tio signifas ke tiuj firmaoj kiuj produktas pli da varmig-gasojn acxetos rajton el firmaoj kiuj produktas malpli da tiaj gasoj. Rigardu al:

      http://news.bbc.co.uk/2/hi/americas/3153770.stm

      Motorola kaj Ford estas partoprenintaj en tiu cxi merkato.

      Amike salutas al vi, Behrouz








      ---------------------------------
      Do You Yahoo!? -- Une adresse @... gratuite et en fran├žais !
      Testez le nouveau Yahoo! Mail

      [Non-text portions of this message have been removed]
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.