Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Kondolenco

Expand Messages
  • Behrouz Soroushian
    Geamikoj saluton, Per cxi tiu mesagxo mi volis prezenti mian sinceran bedauron kaj kondolenci niajn usonajn, israelajn kaj baratajn amikojn pro tragedia
    Message 1 of 1 , Feb 3, 2003
    • 0 Attachment
      Geamikoj saluton,

      Per cxi tiu mesagxo mi volis prezenti mian sinceran
      bedauron kaj kondolenci niajn usonajn, israelajn kaj
      baratajn amikojn pro tragedia forpaso de 7 astronautoj
      en eksplodo de spac-sxipo Kolombio. Dum rutinaj spacaj
      ekspedicioj sxajnas al ni tute naturaj, simplaj kaj
      facilaj sed tiaj tragediaj bedaurinde rememorigas nin
      ke ekzistas homoj kiuj por progreso de la scienco
      riskas siajn altvalorajn vivojn. Omagxo al tiuj
      bravuloj.
      Mi scias ke post cxi tiu katastrofo NASA-o haltigos
      siajn kunpasagxerajn ekspediciojn por longa tempo. Kaj
      tio estos granda domagxo cxar krom usonaj
      spac-sxoteloj [Space Shuttle] ne ekzistas aliaj
      kunpasagxeraj spacekspedicioj krom tiuj de la rusoj.
      Bedaurinde europanoj gxis nun ne planis konkretan
      programon de tia tipo. Cxinoj, hindanoj kaj japanoj
      estas aliaj nacioj kiuj lau mia scio havas
      spac-lancxilojn sed ne por kunpasagxeraj misioj. Mi
      opinias ke tiaj programoj por progreso de la scienco
      estas tre valoraj kaj ankau mi esperas ke NASA-o
      rekomencu siajn spacekspediciojn. Kompreneble oni
      devas pli sekurigi tiajn programojn antau rekomenci
      ilin sed ili estas necesaj.

      Ree omagxo al bravuloj forpasitaj en la tragedio de
      Kolombio.

      Amike via, Behrouz


      =====
      Behrouz SOROUSHIAN
      Laboratoire de Chimie-Physique(LCP)
      l'Université Paris-Sud XI
      Bât. 349, 91405 ORSAY CEDEX
      Tél: ++33 (0)1 69 15 30 25
      Fax: ++33 (0)1 69 15 30 55
      e-mail: behrouz.soroushian@lcp.u-psud.fr

      ___________________________________________________________
      Do You Yahoo!? -- Une adresse @... gratuite et en français !
      Yahoo! Mail : http://fr.mail.yahoo.com
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.