Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

E-Sciencistoj

Expand Messages
  • Manuel Pancorbo
    Cele al reago al scienca hispanlingva revuo, mi ŝatus scii pri esperantistoj samtempe famaj scienc-esploristoj, ĉefe fizikistoj, nunaj kaj iamaj. Ekz., mi
    Message 1 of 1 , Oct 17, 2002
      Cele al reago al scienca hispanlingva revuo, mi ŝatus scii pri esperantistoj samtempe famaj scienc-esploristoj, ĉefe fizikistoj, nunaj kaj iamaj.

      Ekz., mi iam legis (aŭ kredis legi) ke la malkovrinto elektronon, J.J Thompson, estis esperantisto, eĉ havis ian postenon en la movado. Mi ne scias ĉu temas pri "urba leĝendo" (movada leĝendo) aŭ pri vero. Bv. (mal)konfirmi aŭ nuancigi tion.

      Ĉu pliaj? Ĉu iu el ili estis Nobel-premiito? (pri Reinhard Selten mi scias). Mi kontrolas jam paron da hispanaj e-sciencistoj...

      Plie, la artikolo kiun mi reagos asertas ke "esperanto estas apriora lingvo", sed mi ĉiam pensis male, ke esperanto estas aposteriora lingvo. Ĉu iu dokumentita fundamento pri tio?

      ---
      P.S. Post la publikigo de tiu ĉi mesaĝo, mi jam kontrolis plurajn sciencistajn e-istojn. Efektive J.J Thompson estis esperantisto. Tamen, pliaj sciigoj bonvenas.


      Manuel Pancorbo
      mpancorbo@...
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.