Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Sunenergio por redukti CO2-on de la aero

Expand Messages
  • Behrouz Soroushian
    **** Kemio kaj fiziko, Kial karbona dioksido helpas pligravighon de la forceja efekto ? La respondo estas ; char tiu gaso estas trapasebla por la sunlumo kiu
    Message 1 of 1 , May 6, 2002
    • 0 Attachment
      **** Kemio kaj fiziko,
      Kial karbona dioksido helpas pligravighon de la forceja efekto ? La respondo estas ; char tiu gaso estas trapasebla por la sunlumo kiu plejofte konsistas el videblaj lumradioj. Tiel ili trapasas la atmosferon kaj atingas la teron. Poste la sunradio absorbighas per la tero kaj varmigas ghin. En la fiziko oni scias ke chiu objekto kies temperaturo estas pli ol absoluta nulo radias. Tiel la tero reradias parton de la energio kiun ghi absorbis al la sapco. Tamen chi foje la radio chefe konsistas el infrarughaj lumradioj por kiuj la karbona dioksido estas netrapasebla. Karbon-dioksidaj molekuloj kiuj ekzistas en la atmosfero absorbas chi tiun infrarughan reradion kaj kauzas pliighadon de la temperaturo de la atmosfero.

      Bedaurinde dum chi tiuj lastaj jardekoj homaraj agadoj estas kreskinta kvanton de CO2 en la atmosfero kaj konsekvence kauzis pliighadon de la forceja efekto. Pro tio sciencistoj provas trovi vojon por konsumi tiun troan karbonan dioksidon.

      Lastatempe du el ili, Reed J. Jensen kaj Ann J. Traynor de la Renewable Energy Corp. en LosAlamos malkovris ke kvankam en la normalaj kondichoj de la atmosfero la karbona dioksido estas trapasebla por la sunlumo sed en altaj temperaturoj chi tiu trajto shanghighas. Enfakte en altaj temperaturoj termika ekscito shoves la absorban spektron de CO2 pli malproksime ol 300 nm kaj ale al la videbla regiono. Fenomeno kiu kauzas absorbon de la sunradioj per CO2. Tio pensigis la esploristojn al konstrui aparaton kiu disocias CO2-on al O2 kaj CO nure nur per la suna energio [Ind.Eng.Chem.Res.,41,1935(2002)].

      Prototipo de la aparato konsistas el spegulo koncentras la lumon sur vergo da zirkonio. Oni varmigas la karbonan dioksidon ghis 1900 grado de centigrado antau fluigi ghin sur la vergo. Pro tio unue parto de la gaso komencas disociighi, aliflanke ghi netrapaseblighas por la sunradio kaj plie absorbas ghian energion. La fenomeno funkcias kiel pozitiva reenmetado kaj plialtigas temperaturon de la gaso. Post paso de CO2 sur la vergo ghia temperaturo altighas ghis 2400 grado kaj daurigas disociighadon. La plej bona rendimento por procezo de CO/CO2 en la prototipo estis 6% kaj la pinto de konvertigho de la suna energio al la kemia energio 5%. Kalkuloj montros ke 20% konvertigho de la energio eblas en iu plibonigita aparato. Jensen esperas uzi chi tiun planon por redukti CO2-on de la aero au iu industria instalajho kaj konverti la produktotan CO-on al metanolo kiu siavice povas uzighi kiel brulajho

      Amike,

      /Behrouz



      ---------------------------------
      Yahoo! Mail -- Une adresse @... gratuite et en fran├žais !


      [Non-text portions of this message have been removed]
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.