Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Klubo de Romo denove avertas la homaron pri venonta katastrofo

Expand Messages
  • John Therrien Dale
    Karaj Samideanoj, Sube mi verkis elsendaĵon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la Titanic en 1912, estas
    Message 1 of 1 , Apr 16, 2012
    • 0 Attachment
      Karaj Samideanoj,



      Sube mi verkis elsendaĵon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto
      pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la Titanic en 1912, estas
      ankoraÅ­ stiranta sin al senprecedenta katastrofo.

      Ni devas "ŝanĝi la direkton" de nia monda ŝipo.
      Ni devas konstrui daŭriĝeblan Ter-Komunumon.

      La elsendaĵo estas mia persona verko, kaj sole mi respondecas por la
      enhavoj.



      Sincere via en Ter-Komunumo,



      John Dale

      PS: Se vi ne vidas la pravajn Esperantajn literojn, iru, tipe, al
      "Vjuo" en via Interreta vju-programo kaj serĉu nacilingve por
      "Karaktra Enkodado". La literaj karaktroj de via Interreta programo
      devas esti koditaj laÅ­ Unikodo UTF-8. Se vi ankoraÅ­ havas
      problemojn kun vjuo de la teksto, kontaktu min, kaj mi sendos al vi
      version kun la "x"-metodo de trans-skribado.)



      NOVAÄ´-ELSENDO



      Klubo de Romo Denove Avertas la Homaron,

      Lanĉas Kampanjon, ke Aprilo 13 Estu

      "La Tago de `Ŝangu la Direkton!'"



      La Katastrofo de la RMS Titanic.

      Aprilo 13, 2012 estis la tago antaÅ­ la 100-a datreveno de la sinko
      de la marŝipo RMS Titanic.

      Je 11:40 ptm je Aprilo 14, 1912, dum sia unua vojaĝo el Britio al
      Usono, la Titanic koliziis kun glacimonto. Varbita tiutempe kiel
      "nesinkigebla," ĝi sinkis en la fruaj horoj de la mateno de
      Aprilo 15 en la Nord-Atlantika Oceano 600 kilometrojn sude de
      Newfoundland, Kanado.

      La plej granda kaj luksa ŝipo en la mondo tiutempe, la Titanic
      portis kelkajn el la plej riĉaj personoj en la Okcidento kaj,
      entute, 2223 personojn. Perdis siajn vivojn 1517 personoj, multe da ili
      estantaj malriĉaj enmigrantoj kaj pasaĝeroj el la Tria Klaso.

      La sinko de la Titanic estis unu el la plej grandaj pactempaj
      katastrofoj en la historio. Kaj ĝi estis tute evitebla kaj
      nenecesa.

      La Titanic, la plej fama ŝipo en la historio, sinkis ĉar
      ĝi enhavis nesufiĉajn sendanĝerilojn kaj eskap-boatojn,
      kaj precipe ĉar la ŝipestro, urĝita fare de komercistoj
      kaj riĉaj pasaĝeroj, ignoris radio-avertojn el alia proksima
      ŝipo pri la ĉeesto de glacimontoj. Malgraŭ tiuj klaraj
      avertoj, la ŝipestro antaŭeniris plenrapide.

      La katastrofo de la Titanic, pro tio, estiĝis ikono de tio, kio
      okazos, kiam estroj neglektas siajn superajn etikajn devojn kaj malobeas
      la AntaÅ­zorgan Principon (Angleze, "Precautionary
      Principle"), ignoras spertulajn avertojn, kaj metas nur duarange la
      sekurecon kaj vivojn de la hom-estaĵoj sub sia gvidado.



      Nova Kampanjo de la Klubo de Romo.

      Por helpi al la homaro lerni la nuntempan lecionon de la Titanic, la
      Klubo de Romo, grupo de sciencistoj el tra la mondo kiuj studas la
      dinamikojn de la tutmonda sistemo, lanĉis novan kampanjon de
      edukado.

      En tiu ĉi klopodo, la Klubo urĝas al popoloj kaj grupoj tra la
      mondo komenci resoleni la daton de Aprilo 13 kiel la Tagon de
      "Ŝanĝu la Direkton!" (Angleze, "Change Course
      Day").

      Por vidi filmeton (en naciaj lingvoj) pri la afero, iru al
      http://www.change-the-course.org/?content=change-course
      <http://www.change-the-course.org/?content=change-course> .

      La Titanic de hodiaÅ­ estas nia nuna tutmonda civilizacio, kiu,
      estrita fare de sistemo de konkurencantaj korporacioj kaj
      naci-ŝtatoj, kaj kontraŭ multege da sciencistaj avertoj,
      ankoraŭ plenrapidegas al la tutmonda elĉerpigo de renovigeblaj
      kaj nerenovigeblaj rimedoj, al tutmondaj troecoj de poluado de ekologiaj
      sistemoj, kaj al ekonomia, agrikultura, kaj ekologia disfalo.

      En 2011, kiel unu ekzemplo, la homaro kreskis preter la popolnombro de 7
      bilionoj. Multaj biologistoj kaj ekologistoj, tamen, taksas, ke la
      Tero, je nunaj pohomaj niveloj de negativa ekologia efiko, povas
      daÅ­re subteni eble nur 2 aÅ­ 3 bilionojn.

      LaÅ­ tiu sciencista opinio, la homa popolnombro de la Tero jam estas
      inter 200 al 300 procente tro granda.

      Malgraŭ tio, la popolnombro ankoraŭ kreskas ĉiujare je
      pli-malpli 70 milionoj.

      Aldone, la penoj de la Unuĝintaj Nacioj por provizi
      famili-planadajn servojn estas daŭre subfinancitaj, kaj, ĝis
      nun, krom Ĉinio, ekzistas neniu elstare videbla kaj sukcesa
      kampanjo de edukado pri popolnombroj kaj ekologia daŭriĝebleco
      fare de iu registaro, fare de la tutmonda komerca komunumo (kiu
      kompreneble profitas mallongtempe pere de ekonomia kreskado), aÅ­
      fare de iu ĉefa tutmonda religio.

      La manko de suffiĉe da sento de respondeco rilate al la tutmonda
      estonteco inter estroj kaj la grandaj institucioj de nia mondo devas
      esti renversita se la homaro havos civilizitan futuron.

      Aprilo 13 estas tial bonega tago, je kiuj levi oniajn voĉojn kaj
      diri al ĉiuj estroj je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj grupoj
      kaj organizaĵoj, "Ŝanĝu la direkton! For je
      aferoj-kiel-kutime! Stiru nian ŝipon al daŭriĝebla
      Ter-Komunumo!"



      Nova Raporto pri la Limoj de Kreskado.

      Por helpi al la edukado de la publiko ĉi-rilate, la Klubo de Romo
      eldonis novan raporton, kiu provizas 40-jaran ĝisdatigon de sia
      originala raporto eldonita en 1972 kaj nomita La Limoj de Kreskado
      (Angleze, The Limits to Growth).

      La nova raporto, uzante la komputilan modelon Mondon3 (World3) ĉe
      la Instituto Jay Forrester ĉe MIT (Massachusetts Instituto de
      Teĥnologio), kun nuntempaj datumbazoj, revalidigis la esencajn
      eltrovaĵojn de la originala raporto de 1972 kaj ankaŭ de la
      30-jara ĝisdatigo de la raporto eldonita kiel libro en 2002 kaj
      titolita Limoj de Kreskado: La 30-Jara Ĝisdatigo.

      La nova raporto denove prognozas tutmondan ekologian kaj ekonomian
      disfalon antaÅ­ la dato 2030 kun grandaj perdoj de homaj vivoj kaj
      industria elmeto -- se estroj kaj popoloj ne ŝanĝos direktojn
      al "verda" energio kaj ekonomio.

      La originala raporto de 1972 estis mokata fare de kresk-favoraj
      interesoj en la komercaj, registaraj, religiaj, kaj akademiaj kampoj.
      Institucioj de politika ekonomio kaj de alia decid-farado donis
      preskaŭ neniom da serioza atento al ĝiaj avertoj.

      Post 1972, tempon post tempo, grupoj de sciencistoj tra la mondo estas
      denove avertintaj la tiel-nomitajn estrojn de la homaro pri la aktuala
      kaj ada estonta kolizio inter la homara ekonomio kaj la
      daŭriĝebla biosfero de la Tero. Malgraŭ ĉiom, kiom
      ili faris por averti nin, kaj malgraÅ­ multe da aktivismo inter
      Ne-Registaraj Organizaĵoj, konferenco post oficiala konferenco pri
      disrompo de la tutmonda klimato, ekzemple, rezultis en preskaÅ­ nenia
      ŝanĝiĝo de direkto. La Titanic de nia civilizacio
      ankoraÅ­ rapidegas al katastrofo.

      Samkiel la Titanic je Aprilo 13, 1912, la tago antaÅ­ la kolizio, ni
      havas nur ege malgrandan fenestron da tempo, en kiu ni povas ankoraÅ­
      peni ŝanĝi la direkton.

      La nova raporto kaj kampanjo fokusas je kiumaniere ni povas
      ŝanĝi niajn direktojn kaj transiri al daŭriĝebla
      Ter-Komunumo.



      Novaj Retlokoj kaj Videoj.

      La Klubo de Romo, fondita en 1968, estas grava fonto de alt-kvalitaj
      pristudoj kaj informo pri daŭriĝebleco kaj la
      "malkreskigo" de la negativa homara "piedsigno."

      La retloko de la Klubo mem estas http://www.clubofrome.org/
      <http://www.clubofrome.org/> .

      Nova Angleza surlinia vidprogramo, "Kio Estis la Mesaĝo de La
      Limoj de Kreskado?" (Angleze, "What Was the Message of The
      Limits to Growth?"), aperas ĉe
      http://www.clubofrome.org/flash/limits_to_growth.html
      <http://www.clubofrome.org/flash/limits_to_growth.html> .

      Pli detala pres-versio sub la sama titolo aperas ĉe
      http://connect.clubofrome.org/ecms/files/resources/What_was_the_message_\
      of_Limits_to_Growth.pdf
      <http://connect.clubofrome.org/ecms/files/resources/What_was_the_message\
      _of_Limits_to_Growth.pdf> .

      Por pli da informo pri la Tago de `Ŝanĝu la Direkton!"
      (Angleze, "Change Course Day"), vidu
      http://www.clubofrome.at/news/index.html#changecourse
      <http://www.clubofrome.at/news/index.html#changecourse> .

      Vidu ankaÅ­ la novan retlokon
      http://www.change-the-course.org/?content=change-course.



      Ke Ni Ĉiujare Solenu la Daton Aprilon 13.

      La simbola taŭgeco de Aprilo 13 faras ĝin bona kandidato por
      ĉiujara observado, kaj ne nur dum 2012.

      Post la katastrofo de la Titanic, multaj bonkoraj personoj donacis monon
      kaj energion por helpi al la familioj de la viktimoj. Multe de la
      viktimaj familioj estis perdintaj siajn solajn mon-subtenantaojn,
      aŭ, inter la multaj travivantoj en la Tria Klaso, ĉion, kion
      ili posedis. Sed tiuj laÅ­deblaj penoj ne povis, kompreneble,
      restarigi la mortintojn.

      Same hodiaŭ, se ni neglektos la neceson "ŝanĝi la
      direkton" de nia civilizacio kaj ekonomio, ĉiom de la
      post-katastrofa bonkoreco en la mondo ne povos restarigi la ekologion de
      la Tero aÅ­ la sanon aÅ­ estontecon de niaj disfalintaj socioj.



      La Katastrofo de la Titanic kaj Ĝia "Forgesita Travivanto."

      Kiel rakontita Angleze en la Huffington Post de Aprilo 12, 2012,
      (http://www.huffingtonpost.com/rainn-wilson/abdul-baha_b_1419099.html
      <http://www.huffingtonpost.com/rainn-wilson/abdul-baha_b_1419099.html>
      ), por membroj de la Bahaa mondkomunumo, la katastrofo de la Titanic
      havas specialan signifon.

      La historio estas, ke `Abdu'l-Baha, kiun Baha'u'llah, la
      fondinto de la Bahaa komunumo, estis nominta en sia testamento esti la
      sekvanta ĉefo de la nova komunumo, evitis kaj tial
      "travivis" la katastrofon de la Titanic. MalgraÅ­ la fakto,
      ke la tiamaj Bahaanoj entuziasme donacis al li multe da mono por
      vojaĝi sur la Titanic dum lia unua vojaĝo al Usono, li
      intuicie sentis ion neprava. Pro tio, li almoze fordonis la monon al la
      malriĉaj kaj prenis malpli faman ŝipon, tiele evitanta la
      katastrofon.

      Pro tio, kaj nur pro tio, ekzistas hodiaÅ­ la Bahaa mondkomunumo kiel
      nuntempe organizita.

      LaÅ­ la originale Angleza artikolo pri `Abdu'l-Baha en
      Wikipedia: `Li alvenis en Nov-Jorkon je 11 Aprilo 1912 post rifuzo
      de monoferto al li por vojaĝi sur la RMS Titanic, dirante al la
      Bahaanoj, anstataŭe, "Donacu tion ĉi al
      almozfondaĵo." Li tiam vojaĝis sur pli malrapida
      ŝipo, la S.S. Cedric, kaj citis preferon de pli longa
      marvojaĝo kiel la kialo. Dum li estis en Nov-Jorko, li
      aranĝis privatan kunvenon kun la travivantoj de la sortaĉita
      Titanic, kiuj demandis al li, ĉu li sciis, ke la Titanic estus
      detruita, al kio `Abdu'l-Baha respondis, "Dio donas al la homo
      sentojn de intuicio."'



      Bahaaj Metodoj de Socia Mem-Regado kaj la Konstruado de Ter-Komunumo.

      La profeta fondinto de la Bahaa mondkomunumo, Baha'u'llah, vivis inter
      1817 kaj 1892, kaj `Abdu'l-Baha (1844-1921) estis lia plej
      aĝa filo. Pro tio, ke `Abdu'l-Baha, obeante al siaj
      spiritaj valoroj kaj al sia intuicio pri la Titanic, "travivis"
      la katastrofon de la Titanic, li savis la futuron de la nuna Bahaa
      mondkomunumo kaj povis porti la instruojn de sia profeta patro al Usono,
      kiu estiĝis unu el la gravaj administraj bazoj de la Bahaa
      mondkomunumo. La komunumo estas nun centrita en la Bahaa Monda Centro
      en Haifa, Israelo sur Monto Karmelo.

      La vorto `baha' en la Araba lingvo signifas baze
      "radiecon," "gloron." La titolo `Baha'u'llah'
      signifas "Gloron de la Sinjoro." La titolo
      ``Abdu'l-Baha' signifas "Servanton al Baha."

      Pro la instruoj de Baha'u'llah kaj `Abdu'l-Baha, la 5 milionoj
      da Bahaanoj tra la nuntempa mondo estas dediĉitaj al servado al la
      unuanimeco de la tuta homaro kaj al la konstruado de tio, kion oni inter
      nuntempuloj povus priskribi kiel "daŭriĝebla
      Ter-Komunumo."

      Kvankam ili persone estas certe neperfektaj, ili mem ofertas la Bahaan
      modelon de mem-regado al la mondo por studado kiel ekzemplon de tia
      komunumo kaj de ĝiaj spiritaj principoj.

      Por helpi en la starigado de la unuanimeco de la homaro, la Bahaaj
      instruoj donas al la Bahaa komunumo specialajn metodojn de
      interkomunikado, konsultado, kaj ne-adversula demokratia mem-regado.

      Bahaanoj vidas tiujn ĉi metodojn esti ligitaj kun la plenumo de la
      Reveno kaj Renovigo promesitaj en ĉiu religio, inkluzive
      Kristanismon, kaj kiel esencajn por la sukceso de la projekto de
      Ter-Komunumo kaj de la regno kaj rego de virtoj kaj justeco kaj
      ekvilibro sur la Tero.

      Tiuj ĉi metodoj resanktigas la voĉon kaj partoprenadon de
      ĉiu individuo en la socia mem-regada procezo.

      Ili forigas entute de la tiel-konstituciita komunumo en la elektado de
      ĝiaj estroj la influaĉon de individua aŭ partiana
      kampanjado kaj de korporacia aÅ­ alia privata mono. Alivorte, ili
      forprenas de la demokratia procezo la elementon de adversula kampanjado.
      La elekto de estroj okazas surbaze de nenio krom la konscieco kaj
      konscienco de ĉiu individua voĉdonanto.

      La instruoj ankaÅ­ starigas, ke grupoj, ne individuoj, estos la
      decid-farantoj por la komunumo. Ie, kie estas naÅ­ Bahaanoj, povas
      estiĝi Bahaa komunumo. Tiu grupo, aŭ la plimulto de la grupo,
      faras la decidojn.

      Aldone, ekzistas nun neniu individua supera estro de la Bahaa Komunumo.
      La supera estraro de la komunumo estas la naÅ­ membroj de la tutmonde
      demokratie elektita korpo nomita la Universala Domo de Justeco, kies
      sidloko estas en Haifo.

      La Bahaa mondkomunumo, nun nombranta je 5 milionoj, estas
      disvastiĝinta preskaŭ tutmonde. Por pli da informo pri la
      Bahaa mondkomunumo kaj sia modelo de ne-adversulaj demokratiaj metodoj
      por mem-regado, iru al www.bahai.org <http://www.bahai.org/> kaj al la
      retloko de la Bahaa Esperanto-Ligo, http://www.bahaaeligo.bahai.de/
      <http://www.bahaaeligo.bahai.de/> .

      Por naci-lingve legi pri kaj vidi per fotoj la vivon de Baha'u'llah, iru
      al www.bahaullah.org <http://www.bahaullah.org/> .



      Bahaanoj kaj Esperanto.

      Kvankam ne estas leĝe devige, ke Bahaanoj lernu Esperanton,
      Baha'u'llah forte subtenis la principon de internacia help-lingvo, kaj
      `Abdu'l-Baha, lia filo, eĉ lernis iom da Esperanto,
      laŭdis D-ron Zamenhof, kaj urĝis, ke Bahaanoj subtenu kaj helpu
      ĝian disvastigon. Multaj famaj fruaj Bahaanoj sekvas lian
      konsilon. Post `Abdu'l-Baha, lia sekvinto kiel estro de la
      Bahaa komunumo, Shoghi Effendi, iom lernis la lingvon kaj ade subtenis,
      ke Bahaanoj lernu kaj uzu Esperanton. Post li, la Universala Domo de
      Justeco estas ade subteninta la saman principon. Honeste, tamen, tro da
      Bahaanoj ankoraÅ­ pensas pri Esperanto nur en la kadro de iu ebla
      estonta oficiala help-lingvo kaj pro tio ne emas agi ĝis kiam la
      komunumo de naci-ŝtatoj pretas agi oficiale. Pro tio, kaj
      ankaÅ­ pro la fakto, ke la Angleza estas nun tiel forta kiel
      internacie konata lingvo, ili ofte restas nekonsciaj pri la tutmonda
      disvastiĝo de Esperanto, pri la agadoj de la Esperanta Movado, kaj
      pri la nunaj bonaj efikoj kaj avantaĝoj de Esperanto kiel,
      ekzemple, helpo al la edukado de siaj infanoj rilate al la konceptoj de
      Ter-Komunumo kaj de la Kulturo de la Paco. Je tiu ĉi 125-a
      datreveno de Esperanto, la komunumo de Bahaanaj Esperantistoj tra la
      mondo reduobligas siajn klopodojn por disvastigi inter aliaj Bahaanoj la
      scion kaj entuziasmon pri Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj.



      Retlokoj por la Ter-Komunuma Kalendaro kaj por Ter-Komunumaj Diskutoj

      Por retloko kaj diskutgrupo temanta pri mia kompleta listo de tutmondaj
      specialaj okazaĵoj starigitaj kaj solenitaj fare de la
      Unuiĝintaj Nacioj aŭ de Ne-Registaraj Organizaĵoj, bonvole
      iru al kaj aniĝu kun
      http://groups.yahoo.com/group/United-Nations-Earth-Community-Calendar
      <../United-Nations-Earth-Community-Calendar> . La Kalendaro estas nun
      en la Angleza sed finfine ankaÅ­ estos en Esperanto.

      Por paralela diskutgrupo temanta pri la ada kaj progresema plibonigado
      de la procezo de homa mem-regado je ĉiuj niveloj kaj pri la
      konstruo de daŭriĝebla Ter-Komunumo, bonvole iru al kaj
      aniĝu kun http://groups.yahoo.com/group/Build-Earth-Community
      <../Build-Earth-Community> , aÅ­ Esperantlingve,
      http://groups.yahoo.com/group/MondaFamilio <../MondaFamilio> .

      Por respondi al tiu ĉi elsendo, bonvole uzu la e-poŝtadreson
      jtd368@... <mailto:jtd368@...> .

      # # #



      [Verkita fare de John Dale, kiu persone respondecas por ĝiaj
      enhavoj.]



      [Non-text portions of this message have been removed]
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.