Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Statistiko en Vikipedio

Expand Messages
  • Jose Antonio del Barrio
    Saluton: Kiel oni jam komentis en aliaj okazoj, bona loko por evoluigi la sciencan lingvajhon estas Vikipedio. Tiu chi ech povas esti maniero havi en alirebla
    Message 1 of 1 , Dec 2, 2010
      Saluton:

      Kiel oni jam komentis en aliaj okazoj, bona loko por evoluigi la sciencan
      lingvajhon estas Vikipedio. Tiu chi ech povas esti maniero havi en alirebla
      loko la fakvortojn necesajn, kiuj foje trovighas dise en paperaj terminaroj
      kaj malfacile alireblaj publikigigajhoj.

      Nur unu ekzemplo: Statistiko. Dum tiu chi semajno, oni selektis tiun chi
      artikolon kiel "kunlaborajhon de la semajno", kiu estas projekto celanta
      kunigi fortojn por ampleksigi artikolon au kategorion nuntempe
      subreprezentitan en Vikipedio.
      Mi invitas fakulojn tiukampajn kontribui al la disvolvo de la teksto:
      http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko

      Se iu havas la fakajn konojn pri la temo, sed ne konas la teknikajn bazojn
      de Vikipedio, ne hezitu demandi min. Tio estas multe pli facila ol multaj
      supozas.

      Tre bonas ke http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo estu
      tiel bona artikolo, sed Esperanto ne devus taugi nur por verki pri
      Esperantujo, chu ne?

      Amike,
      To´┐Żo del Barrio
      http://www.delbarrio.eu
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.