Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Novaj materialoj en la scienca E-biblioteko, STEB

Expand Messages
  • Szilvasi Laszlo
    Novaj materialoj en la scienc-teknika biblioteko, STEB ====================================================== Post la lasta sciigo la 20-an de decembro 2007,
    Message 1 of 4 , Apr 9 10:42 AM
    • 0 Attachment
      Novaj materialoj en la scienc-teknika biblioteko, STEB
      ======================================================

      Post la lasta sciigo la 20-an de decembro 2007, estis aldonitaj la sekvaj
      novaj eroj al la virtuala Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB:

      -- La akvomelona velkozo kaj ties kuraca tekniko -- atikolo de
      Huang YINBAO (CN) en Scienca Revuo -- (agrikulturo) -- [en STEB]

      -- Pri la relativeca principo -- artikolo de José Lourenço CINDRA (BR)
      en Scienca Revuo -- (fiziko) -- [en STEB]

      -- Datumbazo de kapvortoj en PIV-1 kaj en PIV-2 - kun listigo laux
      fakoj, kategorioj, tipoj, ktp. -- (vortaroj) -- [en STEB]

      -- Ampleksa industria portalo de la pakad-firmao: "ABC-Pack" en
      Brazilio -- (industrio) --

      -- Bakado kaj kukobakado - terminareto pri bakado de Wolfram Diestel
      -- (vortaroj) -- [en STEB]

      -- Medicina vortaro - granda termino-listo de Jozef Hradil, aperinta en
      Medicina Int. Revuo - formato pdf (vortaroj) -- [en STEB]

      -- Kemiaj afiksoj - brosxuro en 4 cxapitroj, verkita de Jan Pióró en
      Warszawa en 1966 -- (kemio) -- [en STEB]

      -- Kompendio de la plej gravaj parazitoj cxe malgrandaj kaj laboratoriaj
      bestoj -- kompleksa studo tradukita de prof. R. Sachs,
      Faka Kromkajero de Scienca Revuo en 2000! -- zoologio -- [en STEB]

      -- Rusia kosmonauxtiko - ampleksa retejo kun libroj, artikoloj,
      prezentoj de kosmonauxtoj, novajxoj, ktp. -- astronomio --

      -- Kapvortoj de Suplemento al Plena Vortaro -- vortaroj -- [en STEB]

      -- Sxaka vortaro de ESxLI kun cx. 150 nocioj. Kompilita de Oskar Stollberg
      en 1993, elektronike arangita de Bernhard Pabst. -­ [en STEB]

      -- Pekoteko - granda kolekto de teknikaj provterminoj de Rüdiger Eichholz
      -- vortaroj -- [en STEB]

      -- Efiko de kovrado per plasta membrano en agrikultura produktado ­
      artikolo de Huang YINBAO (CN) -- agrikulturo -- [en STEB]

      La scienc-teknikan bibliotekon STEB prizorgas aktivuloj de Esperanto-Asocio cxe Eventoj en Hungario.

      Adreso de STEB: http://www.eventoj.hu/steb/ -- gxi estas atingebla
      ankaux pere de la Esperant-lingva pordo cxe http://www.esperanto.hu

      Dankojn al cxiuj kontribuintoj, kunlaborintoj.


      Szilvási László


      ========================================================================
      Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
      Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
      ========================================================================
    • Hans Welling
      kara László, La sciencan revuon mi ricevas en papera formo. Tamen via sciigo helpas min kiel memorigilo (re)legi kelkajn artikolojn. Por tio helpus, se vi
      Message 2 of 4 , Apr 11 7:25 AM
      • 0 Attachment
        kara László,
        La sciencan revuon mi ricevas en papera formo. Tamen via sciigo helpas
        min kiel memorigilo (re)legi kelkajn artikolojn. Por tio helpus, se vi
        estonte indikus la numeron de la revuo, en kiu la artikolo aperis.
        dankon!
        Hans


        --- In per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com, Szilvasi Laszlo
        <szilvasi@...> wrote:
        >
        > Novaj materialoj en la scienc-teknika biblioteko, STEB
        > ======================================================
        > Post la lasta sciigo la 20-an de decembro 2007, estis aldonitaj la
        sekvaj
        > novaj eroj al la virtuala Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB:
        >
        > -- La akvomelona velkozo kaj ties kuraca tekniko -- atikolo de
        > Huang YINBAO (CN) en Scienca Revuo -- (agrikulturo) -- [en STEB]
        >
      • Szilvasi Laszlo
        Saluton! ... Jes, dankon pro la ideo kaj propono. En la gxenerala informa artikolo pri novaj bibliotekaj artikoloj ne cxiam estas scpaco por indiki la
        Message 3 of 4 , Apr 14 3:11 AM
        • 0 Attachment
          Saluton!


          Hans Welling skribis:
          >kara László,
          >La sciencan revuon mi ricevas en papera formo. Tamen via sciigo helpas
          >min kiel memorigilo (re)legi kelkajn artikolojn. Por tio helpus, se vi
          >estonte indikus la numeron de la revuo, en kiu la artikolo aperis.
          >dankon! Hans

          Jes, dankon pro la ideo kaj propono.

          En la gxenerala informa artikolo pri novaj bibliotekaj artikoloj ne cxiam estas scpaco por indiki la konkretan numeron, sed laux la titolo versxajne simple vi povas retrovi gxin en la enhav-listo cxe la retejo de Scienca Revuo: http://www.eventoj.hu/isae/scienca-revuo/

          La listo ankoraux estas ne granda, sed ... ni vidu post 1-2 jaroj :-)

          Kun salutoj

          László
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.