Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Gamoradioj el fulmotondroj

Expand Messages
  • Donald J. HARLOW
    Mi cxerpis la jenan artikolon el la hodiauxa Physics News Update (N-ro 841). Kutime mi tradukas nur artikolojn pri astronomio (kaj afisxas ilin nur al
    Message 1 of 1 , Oct 2, 2007
      Mi cxerpis la jenan artikolon el la hodiauxa "Physics News Update"
      (N-ro 841). Kutime mi tradukas nur artikolojn pri astronomio (kaj
      afisxas ilin nur al per-esperanto-astronomio), sed cxi tiu aparte
      interesis min kiel iam profesian meteologon.

      Mi sendas la artikolon ankaux al la listo de interesitoj pri
      planlingvoj, tial, ke ili povu gxui la lingvajxon, kvankam eble ne la
      enhavon ...

      ---

      GAMORADIOJ EL FULMOTONDROJ (*) estas observitaj de surteraj
      detektiloj, kio provizas novajn komprenojn pri mehxanismoj akceli
      elektronojn gxis altaj energioj, ecx 10 MeVoj, en la atmosfero.
      Surteraj observoj de fulmotondraj gamoj estas antauxe faritaj por
      helpi kontroli cxiutagajn atomcentralajn funkciojn. La novaj mezuroj
      tamen reprezentas la unuan fojon, kiam oni faris tiajn gamoesplorojn
      por difinitaj sciencaj celoj.

      Je la nokto de la 6a de januaro 2007, du potencaj malaltpremaj
      aeramasoj karambolis super la Japana Maro. Proksima aro da
      gamodetektiloj provizis informojn pri la energioj kaj okazotempoj de
      la gamoj, kiuj estas la plej alta (**) kategorio de elektromagneta
      radiado. La aron prizorgas la Universitato de Tokio kaj la
      Kosmoradiada Laboratorio de RIKEN en Japanio.

      La esploristoj opinias, ke la gamoproduktado funkcias jene:
      energiohava semelektrono, eble liberigita el atomo de sintrudanta
      kosma radio, jonigas multajn aermolekulojn, kiujn siavice akcelas la
      potencaj elektraj kampoj cxeestantaj en la fulmotondroj. Tiu aro da
      rapidaj elektronoj povas tiam eligi gamoradiadon (bremsoradiadon)
      kiam ilin malrapidigas la cxirkauxa aero.

      La gamoproduktado efektive okazas antaux la fina fulmo, diras Teruaki
      Enoto de la Universitato de Tokio, kaj oni ne tute komprenas la kialon de tio.

      Antauxajn fulmotondrecajn gamojn oni esploris per satelitoj kaj
      mezuris nur mallonge, je milonsekundoj. Kontraste, la Tokio-RIKEN
      esplorado indikas gamoeksplodan konduton kiu povus dauxri dum
      minutoj, kio atestas la kvazauxstatikan econ de la akcelmehxanismo
      funkcianta en la nuboj. La elektraj kampoj en la nuboj povus atingi
      gxis 10 milionoj da voltoj. (Tsuchiya k.a., "Physical Review
      Letters", artikolo aperonta; teksto (anglalingva) haveblas cxe
      www.aip.org/physnews/select )

      ---

      (*) En la angla oni uzis la terminon "thunderclouds", kiun oni devus
      traduki "kumulonimboj"; sed mi opinias, ke pli gravas, kaj pli rapide
      komprenas, la kuna fenomeno ol la tehxnikajxoj de la nubospeco.

      (**) Altfrekvenca? Mi senpere tradukis la anglalingvan
      "highest-category", kiu ne estas aparte klara.



      -- Don HARLOW
      http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
      Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
      Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
      Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.