Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [Es.Bz.Sc] Doppler-efektoj de akcelataj korpoj

Expand Messages
  • Squally Orbit
    Kara Filipe, Dankegon pro preni iom da tempo por analizi tiun problemon. Via metodo disigi tempdilaton kaj newtonan doppleron sxajnas ege efika por tiuj kazoj.
    Message 1 of 8 , Mar 1, 2007
    • 0 Attachment
      Kara Filipe,

      Dankegon pro preni iom da tempo por analizi tiun problemon. Via metodo disigi tempdilaton kaj newtonan doppleron sxajnas ege efika por tiuj kazoj. Mi detale legos vian artikolon dum la semajnfino, kaj poste relegos vian klarigon de la eksperimento por asimili gxin.

      Mi tendencas mense bildigi relativecon per "heretika medio" plus tempdilato, tio rezultas en la samaj valoroj kiel per minkowskia spacotempo kaj foje helpas min pli bone posedi la problemojn.

      > ^Ci tiu estas la una fojo ke mi diskutas pri fiziko en
      > Esperanto.

      Ankau mi! Kutime mi legas nur en la angla (kvankam mia denaska lingvo estas la franca, kaj mia cxiutaga lingvo estas la hispana).

      >> http://www.mathpages.com/rr/s2-04/2-04.htm ).
      > (Mi ne bone sekvis tiun.)

      Tiu artikolo detaligas la fakton ke relativeca rapido-komponado estas inkludita ene de dopler-faktora multipliko, fakto kiun vi mem subkomprenite uzas en via tri-faktora metodo, kaj kiun mi uzis multiplikante la doppler-faktoron de la du korpoj en la eksperimento.

      > Mi ne scias ^cu mi vere komprenas tiun. Bonvolu, pli ekspliku tiun. Vere, mi
      > kalkulis la instantan doppleron!

      Mi celis sugesti ke oni povus, aldone al instanta dopplero, provi la metodon de Rothenstein kiu kalkulas la propratempan intervalon inter du signaloj anstatau ol la frekvencon de unu signalo. Mi ne scias cxu la diferenco estas granda, mi ne studis tion.

      Via,
      Leo



      ____________________________________________________________________________________
      No need to miss a message. Get email on-the-go
      with Yahoo! Mail for Mobile. Get started.
      http://mobile.yahoo.com/mail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.