Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Novaj fakaj materialoj en STEB

Expand Messages
  • László Szilvási
    Saluton! Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB klopodas subteni fakan aplikadon de la lingvo, kaj helpi la elformadon de faka lingvajxo. STEB kolektas fakajn
    Message 1 of 2 , Dec 5, 2005
      Saluton!

      Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB klopodas subteni fakan
      aplikadon de la lingvo, kaj helpi la elformadon de faka lingvajxo.

      STEB kolektas fakajn tekstojn en elektronika formo. Gxia adreso:
      http://www.eventoj.hu

      Novaj materialoj en STEB ekde somero:
      -------------------------------------

      - Enkonduko en la biologion - ampleksa fakscienca, universitata studo
      de internacia laborteamo. (biologio)

      - Behrouz Soroushian: Solitono - ekvacioj, havantaj solvon en formo
      de solitono. (fiziko)

      - Fabien Tschudy: Farmakologio [pdf] - fakscienca studo (biologio)

      - Interplanedaj vojagxoj - ampleksa verko (libro) el 1915 de fama
      rusia popularigisto de scienco Jakov Perelman. Gxi estas konsiderata
      kiel unua sciencpopulara libro en la mondo, dedicxita al la problemo
      de kosmaj flugoj - formato ZIP, 363 kB - (astronomio)

      - Diagnoza aparato por trakforkoj - priskribo de elektronika
      instrumento cxe Hungaraj Sxtataj Fervojoj - (diversaj brancxoj de
      industrio)

      - dr. Dudich Endre: Geokemia priskribo kaj komparo de tri hungaraj
      bauksitkusxejoj - studo en la revuo "Kemio Internacia" 1967 (geologio)

      - d-ro Rainer Kurz: Interreta telefonado - principoj, funkciado kaj
      utiligebloj. Prelego en KAEST 1998. Formato: ppt (telekomuniko)

      - Sakeo - pri la japana trinkajxo sakeo kaj gxia prodektado en sake-
      farejo Izumibashi (nutrado)

      - Fabrikado de aerfiltriloj por eksplodmotoroj kaj klimat-aparato por
      maturigi viandajxon - artikolo el la revuo Fokuso (Ingxenierado,
      masxinoj)

      - Kompleksa diagnozada aparato "medbiotech" (inventajxoj)

      - Matematikaj kaj statistikaj terminoj en PIV-2 - Revizio-propono de
      C. O. Kiselman, kaj H.S. Holdgrün. (matematiko)

      -------------

      - Adreso de la biblioteko STEB: http://www.eventoj.hu/

      - Teamo de STEB/Eventoj bonvenigas ankaux vin en la labor-teamo.

      Kun salutoj

      Szilvasi Laszlo
      szilvasi@...


      --------------------------------------------------------------------
      Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
      -- Senpaga en 2005! --
      Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
      --------------------------------------------------------------------




      .
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.