Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 
Novjara mesagho de la prezidanto de LEA

Expand Messages
  • Wu Guojiang
    Estimataj, Chi-sube vi legos pri la novjara mesagho de s-ro LIU Zhengkun, prezidanto de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio), retmesaghu al mi se
    Message 1 of 2 , Jan 1, 2004
      Estimataj,
      Chi-sube vi legos pri la novjara mesagho de s-ro LIU Zhengkun, prezidanto de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio), retmesaghu al mi se vi interesighus pri tio. Mi sincere esperas, ke la listanoj diskonigu tion al lokaj listoj, lokaj E-organizajhoj kaj tieaj esperantistoj se eble. Antauxan dankon.

      Amike

      Wu Guojiang

      delegito de UEA
      vic-prezidanto de LEA
      ****************************
      Adreso: s-ro Wu Guojiang
      Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
      113008 Fushun Liaoning Chinio
      Retadreso:amikeco999@...

      **********************************************

      Kunlabore kaj Plie praktike

      Karaj ge-esperantistoj,
      La novjaron vi festis, festas kaj festos laux diferencaj tradicioj. La novjaro signifas kaj komencon de chio kaj esperon al la estonteco. Tamen la jaro 2004 estas emocie grava kaj historie signifa por ni, esperantistoj de Liaoning-provinco, Chinio, char post sep-monatoj la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en nia lando! Tiu okazajho donos al ni ne nur movforton pli-progresigi la regionan Esperanto-movadon, sed maloftegan shancon helpi nin sufiche montri la valoron de Esperanto al lokaj instancoj, kaj kunlaboreblecon efektivigi la laborplanon de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA).

      Kontemplante la jaron 2003, kion ni faris plene kongruis kun la strategia laborplano de UEA 2001-2010. Pri Informado ni eldonis la libron "Vivo de Zamenhof" en la china lingvo kaj partoprenis la 1-an Populariga Semajno de Sociscienco de la provinco. La televida stacio de la urbo Wafangdian speciale produktis la 20-minutan vidbendon pri s-ro Wang Yun kaj sia granda kontribuo al Esperanto-movado, kaj ghin elsendis. Verda Stelon, organo de LEA, povis legi chinaj esperantistoj krom tiuj en Taiwan-provinco.

      Pri instruado SARSO(netipa pneuxmonio)baris nian instruo-planon por 2003, sed ni sukcese aperigis la lernolibron"ESPERANTO POR INFANO". Indas mencii, ke la jaro 2003 estis la 20-jara jubileo enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton en Dalian Universitato. En la pasintaj dudek jaroj kelkaj miloj da studentoj tie lernis nian lingvon, kaj ghis nun 73 studentoj estas preparanta sin por la ekzamenon kun 2 studpoentoj post kelkaj tagoj.

      Pri utiligado dauxriginte la agadon de ghemelaj urboj, nia tradicia programo, ni suplemente kompletigis Esperanto-version de Tajghichuan, china antikva sporto kun kulturo havanta profundan detalan enhavon, la partoprenanto de la 89-a UK ghuos ghin prezentatan de LEA kaj ghian prelegon. Ni vizitis kelkajn departementojn kaj kun la priaj respondeculoj diskutis pri apliko de Esperanto en turismo kaj komerco.

      Ghuste pro niaj atingoj rimarkindaj, ni ricevis la tutajn premiojn de China Esperanto-Ligo(ChEL)dum la 5-a China Kongreso de Esperanto, nome, avangarda asocio (LEA), elstara E-revuo (Verda Stelo) kaj progresinta elemento de E-instruado(Prof. Sun Shiquan).

      Rilate la laboron por 2004 ni havas klaran pensadon: chio por Esperanto kaj por la 89-a UK. Ni plezure informas vin, ke ni ekfunkciigas la turisman itineron" Komencigho-finigho de Qing(Ching)-dinastio(1644-1911)" por akcepti esperantistojn antaux aux post la Pekina UK. Laux tiu itinero oni ne nur ghuos belajn natur-vidindajhojn sed ankaux bone scios la antikvan kulturon kaj historion de Chinio, kaj ke Verda Stelo, la plej bela kaj richa Esperanto-legajho en la nuna Chinio, shanghos de la chino-Esperanta versio al la Esperanta, tio estos la unua papera revuo Esperanta post la malapero de El Popola Chinio. ChEL jam konsideris, ke ghi estis enmetita en la dokumentan saketon kiel donacajho al la kongresantoj.

      Do, sub la gvido de ChEL kaj la subteno kaj kunlaboro de diversaj E-organizajhoj kaj la esperantistoj en-kaj ekster-landaj ni pene praktikos nian planon. Laste en la nomo de LEA mi kore esperas, ke plimultaj kongresontoj de la 89-a UK povu viziti nin.

      Felichan novan jaron al chiuj.

      LIU Zhengkun

      Prezidanto de LEA, Chinio

      [Non-text portions of this message have been removed]
    • Wu Guojiang
      Estimataj, Chi-sube vi legos pri la novjara mesagho de s-ro LIU Zhengkun, prezidanto de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio), retmesaghu al mi se
      Message 2 of 2 , Jan 1, 2004

      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.