Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

[landa-agado] Cirkulero RC/99/04

Expand Messages
  • Renato Corsetti
    UEA - Landa Agado 1999 05 28 Al chiuj alighintaj kaj nealighintaj Landaj Asocioj ... Karaj geamikoj, alproksimighas la somero (almenau en la norda duon-globo),
    Message 1 of 2 , May 30 10:46 AM
    • 0 Attachment
      UEA - Landa Agado

      1999 05 28

      Al chiuj alighintaj
      kaj nealighintaj
      Landaj Asocioj
      ---------------------

      Karaj geamikoj,

      alproksimighas la somero (almenau en la norda duon-globo), sed multa laboro kushas, kiel kutime, antau ni.

      La celo de chi tiu cirkulero estas atentigi vin pri kunvenoj aparte por funkciuloj de Landaj Asocioj dum la Universala Kongreso en Berlino.

      Kunveno pri Landa Agado
      -------------------------------

      La tradicia kunveno pri Landa Agado (bonvolu kontroli en la Kongresa Libro pri dato kaj horo) turnighos chi-jare chirkau la temo "Informado al neesperantistoj: ni semu konstante kaj moderne".

      Dum la unua parto de la kunveno Ionel Onet kaj Miko Sloper de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) prezentos la laboron de ELNA en tiu kampo. Kiel vi eble havis okazon ekscii, ELNA ekspluatas plurajn modernajn ilojn kaj plurajn modernajn metodojn por informi neesperantistojn pri Esperanto.

      Sekvos debato, dum kiu la cheestantaj Landaj Asocioj povos prezenti siajn spertojn.

      Mi petas vin sendi al tiu kunveno reprezentanton de via asocio. Prefere li apartenu al la estraro de la asocio kaj prefere li sciu, kion via asocio faras en la kampo de informado. Kompreneble ne por chiuj tio eblos, sed klopodu, kaj almenau sendu unu reprezentanton.

      Kunveno por Landaj Asocioj en hispanlingvaj landoj
      --------------------------------------------------------------

      Mi kaptas la okazon por memorigi la Landajn Asociojn en hispanlingvaj landoj ke por ili estas antauvidata aparta kunveno cele al diskutado pri komuna utiligado de hispanlingvaj instruaj kaj informaj materialoj. Chi tiu kunveno okazos sub la respondeco de Attilio Orellana (Amerika Komisiono), kiu sendos apartan cirkuleron tiucele.

      Bonan semadon kaj tre amikajn salutojn

      Renato Corsetti
      Estrarano pri Landa Agado



      ------------------------------------------------------------------------

      eGroups.com home: http://www.egroups.com/group/landa-agado
      http://www.egroups.com - Simplifying group communications
    • Roberto Molina G?lvez
      Havano,4.6.99 Estimata, dankon pro la informo rilate al tiuj cxi kunsidoj, certe nia asocio estos tie reprezentata de mi mem au alikaze de nia estrarano pri
      Message 2 of 2 , Jun 4, 1999
      • 0 Attachment
        Havano,4.6.99

        Estimata,

        dankon pro la informo rilate al tiuj cxi kunsidoj, certe nia asocio estos tie
        reprezentata de
        mi mem au alikaze de nia estrarano pri kulturo. Ankau ni povas iel kontribui
        kaj certe gxoje
        ni prezentos niajn spertojn tiurilate.

        Amikan saluton,


        Maritza GutiƩrrez
        Prezidantino



        ----------
        > De: Renato Corsetti <corsetti@...>
        > A: landa-agado@egroups.com
        > Asunto: [landa-agado] Cirkulero RC/99/04
        > Fecha: domingo 30 de mayo de 1999 13:46
        >
        > UEA - Landa Agado
        >
        > 1999 05 28
        >
        > Al chiuj alighintaj
        > kaj nealighintaj
        > Landaj Asocioj
        > ---------------------
        >
        > Karaj geamikoj,
        >
        > alproksimighas la somero (almenau en la norda duon-globo), sed multa laboro
        kushas, kiel kutime, antau ni.
        >
        > La celo de chi tiu cirkulero estas atentigi vin pri kunvenoj aparte por
        funkciuloj de Landaj Asocioj dum la Universala Kongreso en Berlino.
        >
        > Kunveno pri Landa Agado
        > -------------------------------
        >
        > La tradicia kunveno pri Landa Agado (bonvolu kontroli en la Kongresa Libro
        pri dato kaj horo) turnighos chi-jare chirkau la temo "Informado al
        neesperantistoj: ni semu konstante kaj moderne".
        >
        > Dum la unua parto de la kunveno Ionel Onet kaj Miko Sloper de ELNA
        (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) prezentos la laboron de ELNA en tiu kampo.
        Kiel vi eble havis okazon ekscii, ELNA ekspluatas plurajn modernajn ilojn kaj
        plurajn modernajn metodojn por informi neesperantistojn pri Esperanto.
        >
        > Sekvos debato, dum kiu la cheestantaj Landaj Asocioj povos prezenti siajn
        spertojn.
        >
        > Mi petas vin sendi al tiu kunveno reprezentanton de via asocio. Prefere li
        apartenu al la estraro de la asocio kaj prefere li sciu, kion via asocio faras
        en la kampo de informado. Kompreneble ne por chiuj tio eblos, sed klopodu, kaj
        almenau sendu unu reprezentanton.
        >
        > Kunveno por Landaj Asocioj en hispanlingvaj landoj
        > --------------------------------------------------------------
        >
        > Mi kaptas la okazon por memorigi la Landajn Asociojn en hispanlingvaj landoj
        ke por ili estas antauvidata aparta kunveno cele al diskutado pri komuna
        utiligado de hispanlingvaj instruaj kaj informaj materialoj. Chi tiu kunveno
        okazos sub la respondeco de Attilio Orellana (Amerika Komisiono), kiu sendos
        apartan cirkuleron tiucele.
        >
        > Bonan semadon kaj tre amikajn salutojn
        >
        > Renato Corsetti
        > Estrarano pri Landa Agado
        >
        >
        >
        > ------------------------------------------------------------------------
        > eGroups Spotlight:
        > "Veterans Resources" - Find out more about the US Department
        > of Veteran Affairs and relevant court cases.
        > http://clickhere.egroups.com/click/183
        >
        >
        > eGroups.com home: http://www.egroups.com/group/landa-agado
        > http://www.egroups.com - Simplifying group communications
        >
        >
        >
        >

        ------------------------------------------------------------------------

        eGroups.com home: http://www.egroups.com/group/landa-agado
        http://www.egroups.com - Simplifying group communications
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.