Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Fwd: La Lastaj Tridek Tagoj che ILEI

Expand Messages
  • Stefan MacGill
    Iris al niaj ILEI-sekcioj, komitatanoj, , , kaj unuopuloj. Nun por plia disiro. Plusendado bonvena. Al UEA-anoj: ankau vi interesighu pri
    Message 1 of 1 , Jun 27 5:21 AM
    • 0 Attachment
      Iris al niaj ILEI-sekcioj, komitatanoj, <e-ins>, <uea-membroj>, kaj unuopuloj. Nun por plia disiro. Plusendado bonvena.
       
      Al UEA-anoj: ankau vi interesighu pri la Strategia Vizio, kaj komentu ghin en la diskutejo. La diskuto ghis nun restis iom limigita. Ghi venos al la Komitato de UEA en Hanojo.

      La Lastaj Tridek Tagoj

      Jen la lasta kurego antaŭ nia 45a Konferenco – kiu fariĝos la plej granda ekstereŭropa konferenco en la 63-jara historio de la Ligo. En lastaj tagoj persone salutita la Deka Kongreso de Kroatiaj Esperantistoj en Koprivnica, kaj pli ol kvindek malnovaj numeroj de IPR, Juna amiko kaj aliaj eldonaĵoj liveritaj al ilia Dokumenta Centro (DEC). Du novaj partneroj aldonitaj al nia retejo (IFEF kaj EEU). Proponoj pri membro-honorigoj pludonitaj al nia komitato, laboro por Juna amiko 3 komencita…

       

      Jen la plej gravaj el la taskoj plenumendaj tra la restantaj (malpli ol) tridek tagoj:

       

        1.  Kompilu kaj verku la jarraporton 2011; pretigi tagordon por Kunmingo, aldonu dokumentojn.

        2.  Zorgu, ke la membrostatistiko 2012 kaj financoj 2011 estu pretaj.

        3.  Postsekvu kaj solvu la lastajn modifojn de membraro 2011.

        4.  Pretigu pli da gvidiloj – precipe por la sekretario kaj la laŭmonata gvidilo.

        5.  Realigu la planon transigi la presadon kaj ekspedon de Juna amiko al Pollando.

        6.  Ricevu rubrikaĵojn por JA 2012-2 ĝis la unua de julio – pretigu alemanŭ 20 paĝojn.

        7.  Pretigu skizan buĝeton por la eduka disponigo de la movado por 2013 – antaŭ Hanojo.

        8.  Liveru al UEA tagordon por la subkomitato pri Edukado en Hanojo

        9.  Kompilu programon por la Tago de la Lernejo en Hanojo.

      10.  Provu arigi sekciajn petojn el Nepalo kaj Vjetnamio.

      11.  Provu ricevi deklarilojn por reprezentantoj en Pakistano, Britio kaj Rusio.

      12.  Komentu la 16-paĝan Strategian Vizion de UEA en la vizia babilejo.
             
      http://www.uea.org/dokumentoj/strategia_vizio_2012.html, kun komentoj strategia.vizio@....

      13.  Pretigu proponojn por bonigi la Internan Regularon de ILEI en Kunmingo

      14.  Certiĝu, ke ŝlosilaj postenoj por la sekva estraro havas kandidatojn: kasisto, eksteraj rilatoj k.a.

      15  Ĝisdatigu la liston de pasintaj Konferencoj, malkovrigu pli.

      16.  Finprizorgu la nun okazantan komitatan voĉdonon pri voĉdonprincipoj en Kunming.

       
      Facile eblus longigi la liston, nur kredu, ke ni faras chion eblan por realigi kiom el tiuj eroj, kiom ni povas!

      --
      Stefan MacGill
      Prezidanto, ILEI
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.