Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: strategia laborplano de uea por 2011-2020: malneto por prilaboro

Expand Messages
  • pistike65
    ... Jen la okazo, por cxiu el ni, serioze kontribui al celdifinoj por la baldauxa estonteco! Dankon al la gxisnunaj laborintoj priaj. ... cxi tia dueco ne
    Message 1 of 12 , Nov 1, 2009
      --- In komitato-de-uea@yahoogroups.com, probal dasgupta <probal53@...> wrote:
      >
      > saluton,
      >
      > char iuj el vi havas malfacilon malfermi
      > krochdosierojn, mi prezentas chi-sube, post
      > mia subskribo, enmesaghe, la aktualan
      > malneton de la dokumento 'Strategia laborplano
      > de UEA por 2011-2020' por pridiskuto
      > fare de la Komitato de UEA.

      Jen la okazo, por cxiu el ni, serioze kontribui al celdifinoj por la baldauxa estonteco! Dankon al la gxisnunaj laborintoj priaj.


      > escepte, en tiu chi jardeko UEA funkcios
      > per _du_ programoj -- la strategia laborplano,
      > kies dokumento jam pretas en tiu chi malneto,
      > kaj ankorau neverkita plano por _Jardeko de
      > lingvoj_.

      cxi tia dueco ne estos konfuza por la koncernata agantaro?

      > unuflanke ni strebas atingi, ke
      > Unesko mem deklaru tian Jardekon sianivele.
      > aliflanke UEA mem volas, almenau sur la
      > nivelo de siaj kapabloj kaj rimedoj, funkciigi
      > propran Jardekon de lingvoj. pro tio, ni iom
      > tajloris la chi-suban malneton al partnera
      > dokumento (kiu ankorau ne ekzistas) pri la
      > asocia Jardeko de lingvoj. ni tamen kredas, ke
      > ankau se la Asocio decidos eventuale forlasi
      > la ideon de propra Jardeko de lingvoj, tamen
      > la chi-suba malneto estas uzebla kiel bazo por
      > plena strategia laborplano -- malgrau ghia
      > tajloriteco al tiu kunteksto.

      "Jardeko de lingvoj" sonas kiel suficxe vastekovra esprimo por etikedi diversajn agadarojn, ankaux se la realajxo kiun gxi indikas restos modesta.

      Kio ja sxajnas al mi gravi estas nia malfermigxo al lingvoJ anstataux al lingvo singulara, cxu komprenata kiel Esperanto, cxu komprenata kiel malplurala priskribilo de mondsituacio.

      > la malneton kreis kolektivo konsistanta el la
      > estraranoj de UEA kaj tri aliaj kolektivanoj --
      > Martin Sch辰ffer, Mark Fettes kaj Kalle Kniivil辰.
      > mi chi-pere dankas la tutan kolektivon. la
      > kolektivo kiel tuto respondecis pri la kovado
      > de la ideoj. mi respondecis pri la teksto de
      > la malneto. mi konscias pri la neakceptateco
      > de mia proza stilo, kaj volonte prientuziasmos
      > la ideon, ke iu alia verku version pli plachan
      > al la publika prozgusto.

      Alia eblo ol tuj traverki alistilen estus posta priglosado, kiel estis siatempe farite, per brosxuro, pri la Praga Manifesto.

      > tiu chi versio havas komentojn de Loes Demmendaal
      > (kaj respondojn de Probal en iuj lokoj) apartigitajn
      > per tio, ke shiaj komentoj kaj la respondoj aperas
      > substreke
      > kaj kursive.
      >
      > sekvos la malneton mem du suplementaj tekstoj:
      > unue demandoj de Hori Yasuo kaj respondoj de
      > Probal, kaj due la malnova laborplan-dokumento
      > de 2001-2010. mi prezentas tiujn suplementojn
      > por via konveno en aparta mesagho, por ke oni
      > ne perdighu en la tekstoj. tiun mesaghon mi sendos
      > al la listo tuj.
      >
      > la vera teksto plus suplementoj ekzistas che mi
      > kiel dosiero; se mi bone komprenas, chi tiu listo
      > estas agordita por ne akcepti krochdosierojn (chu
      > mi pravas?); se iuj el vi deziros la dokumenton
      > en la formo de krochdosiero, mi aranghos, ke vi
      > ricevu ghin.
      >
      > mi esperas, ke la Komitato lau sia bontrovo povos
      > alveni al decido, kiamaniere plej celtrafe sian
      > tempon kaj energion uzi por la reta diskutado
      > de tiu chi dokumento.

      Mi supozas ke, post komenca reagado al la tuto de la teksto, naskigxos subtemoj. Aux cxu mi tro optimismas pri la reagemo? Eble mi mem ne reagus se hazarde ne estus dimancxa mateno pro kio la familianoj ankoraux dormas (sed eble ne longe)...

      Por stimuli reagemon, necesos tamburi diversforume, en la revuo, en Libera Folio (Probal, intervjuatu, aux intervjuu Vin mem!) ktp ktp.

      > iun version ni devas havi
      > prete por adopto dum la UK en Kubo.

      kiel aspektas la koncerna limdataro? unuapasxe, cxu pripensigxis limdato por la diskuto en cxi tiu listo?

      >
      >
      > Strategia laborplano de UEA 2011-2020
      >
      > MALNETO 31 OKT 09 [UZAS X-NOTADON POR SUBSTREKI MALNETECON ONI
      > INTENCAS REKTE IRI DE TIU CXI FORMATO AL LA SUPERSIGNITA FORMO]
      >
      > Komentoj de Loes substreke kaj kursive
      >
      > Lingva vojo al vivinda mondo

      "Vojoj al lingve vivinda mondo?"

      Por emfazi pluralecon, kaj por malplilargxigi nian celterenon. Ni ja estas prilingva movado. Tamen, la vorto "vivinda" en si mem, miaopinie, suficxe indikos nian (deziratan...) ligitecon al movadoj por mondoj alikomprene vivindaj.

      Kiel dirus Brian Moon, ni tuj pensu ankaux pri tio kiel sonos niaj sloganoj en la angla (kaj en aliaj lingvoj). Tio estas pli ol suprajxe grava, cxar sloganoj ilas en alianc-konstruado.

      "Vivinda" tuj starigos problemojn en diversaj lingvoj. Ekz. hungare la koncepto kutime esprimigxas per "vivebla", malgraux ke tio sxajnas esprimi celon multe pli modestan...

      >
      > [Cito de la antauxa] Cel-deklaro de UEA [ne modifenda krom se ni
      > havas urgxan bezonon por gxin modifi; gxi aperis komence de la strategia
      > laborplan-dokumento por 2001-2010]
      > UEA celas grupigi la
      > uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado
      > por pli justa mondo.

      En la realo UEA grupigas, kaj grupigu, ajnajn uzantojn de Esperanto.
      Tamen, en la dezirpensada mondo de celdeklaroj, oni povus ecx pliaktivecigi cxi tiun frazon:

      "UEA celas grupigi kaj kunlaborigi la uzantojn de Esperanto kiuj progresigas gxin en la vasta kadro de agadoj por pli justa mondo."


      > UEA aparte celas
      > kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neuxtrala lingvo Esperanto,
      > kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj
      > interlingvaj rilatoj.

      "de la neuxtrale ponta lingvo Esperanto", mi dirus (malgraux denova problemo diverslingvigi pontecon)

      > UEA celas evoluigi idean
      > kaj organizan kadron, en kiu gxiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktigxi kaj
      > kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aux ekonomia identeco,
      > politikaj aux religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio

      kaj por tio, mi dirus

      > gxi liveras tiujn
      > servojn, kiuj helpas al gxiaj anoj orientigxi kaj engagxigxi en la kulturon kaj
      > en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

      "orientigxi en la kulturo", sen akuzativo.
      "engagxigxi" estas duba francismo, kies NPIVa difino ne kongruas kun la senco cxi tie dezirata. Sed, fakte, cxu oni celas ion pli ol "partopreni"? Se ne, prefere ni havu:

      "kiuj helpas al gxiaj anoj orientigxi kaj partopreni en la kulturo..."

      >
      > UEA bazas cxiun sian
      > agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta, paca kunvivado kaj al la
      > vivo-diverseco gxenerale.

      Cxu cxi lasta celero ne estas nur sen-aga sur-lipajxo?
      Cxu necesas kompreni malantaux gxi la ideon ke lingvodiverseco ligigxas (ne nur metafore) al vivodiverseco, kaj ke cxar UEA estas por lingvodiverseco, do estas ankaux por vivo-diverseco?

      >
      > Strategia laborplano de UEA 2011-2020
      >
      > Enkonduko
      >
      > 窶廰ingva vojo al vivinda
      > mondo窶slogane resumas la planojn de Universala Esperanto-Asocio por 2011-2020.
      > La cxi tie prezentata strategia
      > laborplano gxenerale gvidos la funkciadon de la Asocio kaj intime ligigxas
      > al la Jardeko de Lingvoj, per kiu la
      > Asocio specife plusekvos la iniciaton de la uneska Internacia Jaro de Lingvoj
      > 2008.
      >
      > La kampanjo 窶徑ingva vojo
      > al vivinda mondo窶konceptas la laborantarojn de la Asocio laux tri ebenoj:
      >
      > * la sistema UEA (baza
      > arkitekturo),

      la frama UEA, mi dirus, sed Renato malsxatas cxi tiun vorton... Tio subite memorigas min ke niaj dokumentoj devus emfazi lingvan diversecon ankaux ene de Esperantujo mem, cxar nepras kontrauxbatali la lingvan nov-obskurantismon kiun skandale vocxigis Anna Lenstein en la oktobra revuo.

      > * la regiona UEA (landaj
      > asocioj),
      > * la individuara UEA (loke,
      > fake, persone,

      trafa uzo de rubriktitoloj el la revuo! Kaj bonsxance ke oni ne aldonis "Laste malaperis"...

      > la agantoj kaj institucioj ene de kaj partneraj al la sistema
      > kaj regiona UEA).

      jen gravega nov-emfazo, sxajnas al mi!

      >
      > Sur cxiuj tri ebenoj, sen
      > rompi la institucian kontinuecon kaj tamen konsciige pri la noveco de la
      > entrepreno, la lingva vojo al vivinda mondo proponas iniciatojn klasigeblajn
      > laux tri laborstrioj:
      >
      > * en-Esperanta klerigado,
      > * pri-Esperanta
      > klerigado,
      > * organiza supligxo.
      > La vorto supligxo ne estos facile komprenata. Cxu sxangxi?

      jes, al fleksebligxo, kiel jam bonvene proponis Renato.

      > Reago de Probal: Konsentite; bonvolu pensi pri aliaj ebloj. Cxu
      > dinamikigxo?

      dinamikigxo estus plie rezulto de fleksebligxo, cxu ne

      Beh, nun mia bopatro vekigxis kaj havas problemon kun la kafmasxino.

      amike
      Istvan Ertl
    • Renato Corsetti
      saluton, probal! ... mi mem provos reverki la parton: _Dua laborstrio P: pri-Esperanta kaj prilingva klerigado_ sed miaj zorgoj estas pli enhavaj ol lingvaj,
      Message 2 of 12 , Nov 1, 2009
        saluton, probal!
        mi proponas, ke ni rapidu identigi individuon,
        kiu verku la postan malneton.  mi postkulise
        jam komencis la serchadon kaj jam faris
        proponon al specifa kandidato.  se iu alia dume
        volas sin proponi, bonvolu.
        mi mem provos reverki la parton:

        Dua laborstrio P: pri-Esperanta kaj prilingva klerigado

         

        sed miaj zorgoj estas pli enhavaj ol lingvaj, do plulaborigu viajn kandidatojn ankaŭ pri tiu parto.
        jes, ankau mi persone pensas, ke ne estas tre
        vershajne, ke ni sukcesos persvadi Uneskon
        deklari sianivelan jardekon, kvankam ni ja ne
        chesu strebi al tiu celo.
        certe ni ne ĉesu. la cindroj de Lapenna maltrankvilas pri nia malzorgo pri tio (malgraŭ la memorigo pri li en la malferma tago). se ni (ĉiuj, estraro kaj komitato) ĉesus, ni provus ke ni estas malindaj posteuloj de Lapenna, kaj kolektivaj demisioj estus la sola respondo al tio.
        facile, se ni havos
        klaran planon. klareco bezonas dokumenton.
        ni bezonas relative tujan ellaboron do de
        plana dokumento por la jardeko de lingvoj,
        char ni ja deziras lanchi asocian jardekon
        pri ĉi tio mi havas la samajn dubojn de Istvan. se la dokumento pri la Jardeko de Lingvoj estos la palna dokumento pri la agado dum la jardeko, kiun sencon havas pro la ĝenrala espernatista publiko, ĉi tiu laborplano? eble en iu momento ni povos kunfandi la du dokumentojn.
        chu iu/j inter vi havas kandidato/j/ n por la
        tasko ellabori tian dokumenton?
        por mi estas ankoraŭ malklare kion devus enhavi tiu dokumento. ĉu kiu faru kion dum la jardeko?
        lau mi tiu punkto estas
        la chefa punkto de la laborplano por la
        Jardeko de lingvoj, por kiu ni havu apartan
        dokumenton.  post la ellaborigho de tiu
        dokumento ni povos meti en ambau dokumentojn
        sufiche da signoj pri ilia interdependeco.
        denove venas konfuzo. mi ĝojas ke tiu punkto estas la ĉefa laborpunkto de la dokumento pri la Jardeko de Lingvoj, sed do al kio utilas ĉio alia en ĉi tiu laborplano?

        amike

        renato

      • Renato Corsetti
        ... Ĉi tiu listo ne estas la ĝusta loko por lingvaj disputoj kaj mi volonte respondos al vi en, ekzemple, uea-membroj. ... Tiuj el ni, kiuj pasxas al plena
        Message 3 of 12 , Nov 1, 2009
          Istvan:

          Tio subite memorigas min ke niaj dokumentoj devus emfazi lingvan diversecon ankaux ene de Esperantujo mem, cxar nepras kontrauxbatali la lingvan nov-obskurantismon

          Ĉi tiu listo ne estas la ĝusta loko por lingvaj disputoj kaj mi volonte respondos al vi en, ekzemple, uea-membroj.

          Mi volas nur atentigi, ĉar tio estas en la labor-plano, ke la frazoj:

          ---------------------
          Tiuj el ni, kiuj pasxas al plena posedo, kutime ne farigxas per tiu procezo konsciaj pri la niveligo de la lingveroj. Multaj tial ne povas lauxvole paroli jen facile, jen meze kaj jen malfacile. Ni marku en la lingvo vortojn kaj stilerojn de tiuj tri niveloj; la spertaj uzantoj de la lingvoj kultivu cxe si apartan scipovon de la tri niveloj; kaj en la merkato aperu trinivele apartigeblaj tekstoj kaj muzikajxoj.
          ---------------------

          estas aparte danĝeraj, mallumaj kaj mallumismaj. Ili reportas nin al la plej alta punkto de la eŭropa Meza Epoko ,kun ĉiuj diglosioj kaj kun malsamaj lingvoj por la elitoj kaj la amasoj. Duona jarcento da socilingvistiko kaj la daŭra alvoko al demokratio ne lasis spurojn en ĉi tiu punkto de la labro-plano.

          Amike

          Renato
        • probal dasgupta
          kara Jose Antonio, koran dankon pro viaj klarigoj por la gekolegoj, kiuj ne estis en la redakta skipo. mi bonvenigas vian sugeston de alternativa slogano --
          Message 4 of 12 , Nov 1, 2009
            kara Jose Antonio,

            koran dankon pro viaj klarigoj por la gekolegoj,
            kiuj ne estis en la redakta skipo.

            mi bonvenigas vian sugeston de alternativa
            slogano --

            >"ilo por lingve vivinda mondo"

            -- reage al la atentigo farita de aliaj, ke la
            nuna slogano estas nur unu el la eblaj
            kandidatoj.

            amike

            probal
             
            Probal Dasgupta
            Linguistic Research Unit
            Indian Statistical Institute
            203 B.T. Road
            Kolkata 700108, India
            tel. +91-9831815042



            From: José Antonio Vergara <joseantonio.vergara@...>
            To: komitato-de-uea@yahoogroups.com
            Sent: Sun, November 1, 2009 4:23:25 AM
            Subject: Re: [komitato-de-uea] strategia laborplano de uea por 2011-2020: malneto por prilaboro

             

            Oni konsciu ke la interesa teksto prezentita de Probal estas malneto, kies celo estas diskutigi la homojn por kolektivi atingi interkonsenti tan dokumenton ja gravegan, kia strategia laborplano por tuta jardeko devus esti.
             
            Ghia strukturo lau 3 ebenoj kaj 3 laborstrioj shajnas esti lerta skemo aliri nian kompleksan fenomenon kaj ghiajn eblajn vojojn. Fakte tiu aksaro 3x3 jam utilis en la ghisnuna laborplano, kiu fakte pli dislvolvigis la enhavon de la koncernaj krucighoj inter la agad-kampoj (informado, instruado, utiligado) kaj la agad-direktoj (profesiigho, plijunigho, tutmondigho) . Oni devas tion prilabori por la nuna.
             
            La slogano estas inda, tamen mi preferus variajhon : "ilo por lingve vivinda mondo", char estas aliaj dimensioj kiuj mankas por ke la mondo estu vivinda (homaj rajtoj, paco, ktp). Ni laboras nur sur unu el tiuj kampoj.
             
            Oni verku artikolojn por diskuti pri chi tiuj temoj. Mi faros.
             
            Jose' Antonio Vergara

          • probal dasgupta
            kara Istvan, ... mi interpretas tion kiel proponon, ke ni havu nur UNU dokumenton, en kiu sidu kaj la ghenerala laborstrategio (kiel en chiu jardeko) kaj la
            Message 5 of 12 , Nov 1, 2009
              kara Istvan,

              >cxi tia dueco ne estos konfuza por la koncernata agantaro?

              mi interpretas tion kiel proponon, ke ni havu
              nur UNU dokumenton, en kiu sidu kaj la
              ghenerala laborstrategio (kiel en chiu jardeko)
              kaj la aparta chi-jardeka programo por
              'Jardeko de lingvoj'.

              bonvene; sed tiam oni konsciu, ke la redakta
              skipo laboris surbaze de la penso, ke estos
              dua, partnera dokumento.  oni do draste alimuldu
              la nunan dokumenton, por ke ghi entenu en si
              mem la laboron de du dokumentoj.

              procedurajn proponojn tiel fundamentajn
              oni formulu kaj pritraktu kiel eble plej
              tuje, char poste la komitato estos investinta
              tro da laboro en iu specifa direkto, kaj
              ne volos forjheti la investon de tempo.

              amike

              probal
               
              Probal Dasgupta
              Linguistic Research Unit
              Indian Statistical Institute
              203 B.T. Road
              Kolkata 700108, India
              tel. +91-9831815042



              From: pistike65 <istvan.ertl@...>
              To: komitato-de-uea@yahoogroups.com
              Sent: Sun, November 1, 2009 1:02:09 PM
              Subject: [komitato-de-uea] Re: strategia laborplano de uea por 2011-2020: malneto por prilaboro

               



              --- In komitato-de- uea@yahoogroups. com, probal dasgupta <probal53@.. .> wrote:
              >
              > saluton,
              >
              > char iuj el vi havas malfacilon malfermi
              > krochdosierojn, mi prezentas chi-sube, post
              > mia subskribo, enmesaghe, la aktualan
              > malneton de la dokumento 'Strategia laborplano
              > de UEA por 2011-2020' por pridiskuto
              > fare de la Komitato de UEA.

              Jen la okazo, por cxiu el ni, serioze kontribui al celdifinoj por la baldauxa estonteco! Dankon al la gxisnunaj laborintoj priaj.

              > escepte, en tiu chi jardeko UEA funkcios
              > per _du_ programoj -- la strategia laborplano,
              > kies dokumento jam pretas en tiu chi malneto,
              > kaj ankorau neverkita plano por _Jardeko de
              > lingvoj_.

              cxi tia dueco ne estos konfuza por la koncernata agantaro?

              > unuflanke ni strebas atingi, ke
              > Unesko mem deklaru tian Jardekon sianivele.
              > aliflanke UEA mem volas, almenau sur la
              > nivelo de siaj kapabloj kaj rimedoj, funkciigi
              > propran Jardekon de lingvoj. pro tio, ni iom
              > tajloris la chi-suban malneton al partnera
              > dokumento (kiu ankorau ne ekzistas) pri la
              > asocia Jardeko de lingvoj. ni tamen kredas, ke
              > ankau se la Asocio decidos eventuale forlasi
              > la ideon de propra Jardeko de lingvoj, tamen
              > la chi-suba malneto estas uzebla kiel bazo por
              > plena strategia laborplano -- malgrau ghia
              > tajloriteco al tiu kunteksto.

              "Jardeko de lingvoj" sonas kiel suficxe vastekovra esprimo por etikedi diversajn agadarojn, ankaux se la realajxo kiun gxi indikas restos modesta.

              Kio ja sxajnas al mi gravi estas nia malfermigxo al lingvoJ anstataux al lingvo singulara, cxu komprenata kiel Esperanto, cxu komprenata kiel malplurala priskribilo de mondsituacio.

              > la malneton kreis kolektivo konsistanta el la
              > estraranoj de UEA kaj tri aliaj kolektivanoj --
              > Martin Sch辰ffer, Mark Fettes kaj Kalle Kniivil辰.
              > mi chi-pere dankas la tutan kolektivon. la
              > kolektivo kiel tuto respondecis pri la kovado
              > de la ideoj. mi respondecis pri la teksto de
              > la malneto. mi konscias pri la neakceptateco
              > de mia proza stilo, kaj volonte prientuziasmos
              > la ideon, ke iu alia verku version pli plachan
              > al la publika prozgusto.

              Alia eblo ol tuj traverki alistilen estus posta priglosado, kiel estis siatempe farite, per brosxuro, pri la Praga Manifesto.

              > tiu chi versio havas komentojn de Loes Demmendaal
              > (kaj respondojn de Probal en iuj lokoj) apartigitajn
              > per tio, ke shiaj komentoj kaj la respondoj aperas
              > substreke
              > kaj kursive.
              >
              > sekvos la malneton mem du suplementaj tekstoj:
              > unue demandoj de Hori Yasuo kaj respondoj de
              > Probal, kaj due la malnova laborplan-dokumento
              > de 2001-2010. mi prezentas tiujn suplementojn
              > por via konveno en aparta mesagho, por ke oni
              > ne perdighu en la tekstoj. tiun mesaghon mi sendos
              > al la listo tuj.
              >
              > la vera teksto plus suplementoj ekzistas che mi
              > kiel dosiero; se mi bone komprenas, chi tiu listo
              > estas agordita por ne akcepti krochdosierojn (chu
              > mi pravas?); se iuj el vi deziros la dokumenton
              > en la formo de krochdosiero, mi aranghos, ke vi
              > ricevu ghin.
              >
              > mi esperas, ke la Komitato lau sia bontrovo povos
              > alveni al decido, kiamaniere plej celtrafe sian
              > tempon kaj energion uzi por la reta diskutado
              > de tiu chi dokumento.

              Mi supozas ke, post komenca reagado al la tuto de la teksto, naskigxos subtemoj. Aux cxu mi tro optimismas pri la reagemo? Eble mi mem ne reagus se hazarde ne estus dimancxa mateno pro kio la familianoj ankoraux dormas (sed eble ne longe)...

              Por stimuli reagemon, necesos tamburi diversforume, en la revuo, en Libera Folio (Probal, intervjuatu, aux intervjuu Vin mem!) ktp ktp.

              > iun version ni devas havi
              > prete por adopto dum la UK en Kubo.

              kiel aspektas la koncerna limdataro? unuapasxe, cxu pripensigxis limdato por la diskuto en cxi tiu listo?

              >
              >
              > Strategia laborplano de UEA 2011-2020
              >
              > MALNETO 31 OKT 09 [UZAS X-NOTADON POR SUBSTREKI MALNETECON ONI
              > INTENCAS REKTE IRI DE TIU CXI FORMATO AL LA SUPERSIGNITA FORMO]
              >
              > Komentoj de Loes substreke kaj kursive
              >
              > Lingva vojo al vivinda mondo

              "Vojoj al lingve vivinda mondo?"

              Por emfazi pluralecon, kaj por malplilargxigi nian celterenon. Ni ja estas prilingva movado. Tamen, la vorto "vivinda" en si mem, miaopinie, suficxe indikos nian (deziratan.. .) ligitecon al movadoj por mondoj alikomprene vivindaj.

              Kiel dirus Brian Moon, ni tuj pensu ankaux pri tio kiel sonos niaj sloganoj en la angla (kaj en aliaj lingvoj). Tio estas pli ol suprajxe grava, cxar sloganoj ilas en alianc-konstruado.

              "Vivinda" tuj starigos problemojn en diversaj lingvoj. Ekz. hungare la koncepto kutime esprimigxas per "vivebla", malgraux ke tio sxajnas esprimi celon multe pli modestan...

              >
              > [Cito de la antauxa] Cel-deklaro de UEA [ne modifenda krom se ni
              > havas urgxan bezonon por gxin modifi; gxi aperis komence de la strategia
              > laborplan-dokumento por 2001-2010]
              > UEA celas grupigi la
              > uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado
              > por pli justa mondo.

              En la realo UEA grupigas, kaj grupigu, ajnajn uzantojn de Esperanto.
              Tamen, en la dezirpensada mondo de celdeklaroj, oni povus ecx pliaktivecigi cxi tiun frazon:

              "UEA celas grupigi kaj kunlaborigi la uzantojn de Esperanto kiuj progresigas gxin en la vasta kadro de agadoj por pli justa mondo."

              > UEA aparte celas
              > kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neuxtrala lingvo Esperanto,
              > kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj
              > interlingvaj rilatoj.

              "de la neuxtrale ponta lingvo Esperanto", mi dirus (malgraux denova problemo diverslingvigi pontecon)

              > UEA celas evoluigi idean
              > kaj organizan kadron, en kiu gxiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktigxi kaj
              > kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aux ekonomia identeco,
              > politikaj aux religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio

              kaj por tio, mi dirus

              > gxi liveras tiujn
              > servojn, kiuj helpas al gxiaj anoj orientigxi kaj engagxigxi en la kulturon kaj
              > en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

              "orientigxi en la kulturo", sen akuzativo.
              "engagxigxi" estas duba francismo, kies NPIVa difino ne kongruas kun la senco cxi tie dezirata. Sed, fakte, cxu oni celas ion pli ol "partopreni" ? Se ne, prefere ni havu:

              "kiuj helpas al gxiaj anoj orientigxi kaj partopreni en la kulturo..."

              >
              > UEA bazas cxiun sian
              > agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta, paca kunvivado kaj al la
              > vivo-diverseco gxenerale.

              Cxu cxi lasta celero ne estas nur sen-aga sur-lipajxo?
              Cxu necesas kompreni malantaux gxi la ideon ke lingvodiverseco ligigxas (ne nur metafore) al vivodiverseco, kaj ke cxar UEA estas por lingvodiverseco, do estas ankaux por vivo-diverseco?

              >
              > Strategia laborplano de UEA 2011-2020
              >
              > Enkonduko
              >
              > 窶廰ingva vojo al vivinda
              > mondo窶slogane resumas la planojn de Universala Esperanto-Asocio por 2011-2020.
              > La cxi tie prezentata strategia
              > laborplano gxenerale gvidos la funkciadon de la Asocio kaj intime ligigxas
              > al la Jardeko de Lingvoj, per kiu la
              > Asocio specife plusekvos la iniciaton de la uneska Internacia Jaro de Lingvoj
              > 2008.
              >
              > La kampanjo 窶徑ingva vojo
              > al vivinda mondo窶konceptas la laborantarojn de la Asocio laux tri ebenoj:
              >
              > * la sistema UEA (baza
              > arkitekturo) ,

              la frama UEA, mi dirus, sed Renato malsxatas cxi tiun vorton... Tio subite memorigas min ke niaj dokumentoj devus emfazi lingvan diversecon ankaux ene de Esperantujo mem, cxar nepras kontrauxbatali la lingvan nov-obskurantismon kiun skandale vocxigis Anna Lenstein en la oktobra revuo.

              > * la regiona UEA (landaj
              > asocioj),
              > * la individuara UEA (loke,
              > fake, persone,

              trafa uzo de rubriktitoloj el la revuo! Kaj bonsxance ke oni ne aldonis "Laste malaperis".. .

              > la agantoj kaj institucioj ene de kaj partneraj al la sistema
              > kaj regiona UEA).

              jen gravega nov-emfazo, sxajnas al mi!

              >
              > Sur cxiuj tri ebenoj, sen
              > rompi la institucian kontinuecon kaj tamen konsciige pri la noveco de la
              > entrepreno, la lingva vojo al vivinda mondo proponas iniciatojn klasigeblajn
              > laux tri laborstrioj:
              >
              > * en-Esperanta klerigado,
              > * pri-Esperanta
              > klerigado,
              > * organiza supligxo.
              > La vorto supligxo ne estos facile komprenata. Cxu sxangxi?

              jes, al fleksebligxo, kiel jam bonvene proponis Renato.

              > Reago de Probal: Konsentite; bonvolu pensi pri aliaj ebloj. Cxu
              > dinamikigxo?

              dinamikigxo estus plie rezulto de fleksebligxo, cxu ne

              Beh, nun mia bopatro vekigxis kaj havas problemon kun la kafmasxino.

              amike
              Istvan Ertl


            • probal dasgupta
              kara Renato, mi do ion ne komprenas. mi pensis, ke ni chiuj volas apogi la pluiron de la ekzamena sistemo al la Komuna Europa Referenckadro. por tion
              Message 6 of 12 , Nov 1, 2009
                kara Renato,

                mi do ion ne komprenas.  mi pensis, ke ni chiuj
                volas apogi la pluiron de la ekzamena sistemo
                al la Komuna Europa Referenckadro.  por tion
                sukcesigi, ni bezonas, ke ekzistu pedagogie utilaj
                materialoj por la diversaj laborniveloj.  se ne
                ekzistos etikedoj, kiel la lernantoj sciu, kion fari?

                kaj, se la spertaj uzantoj ne scipovos helpi, de
                kie venos la dumlerna helpo, kiun bezonas la
                lernantoj precipe en tiuj landoj, kie ankorau ne
                ekzistas klasike organizita movado?

                mi pensis, ke necesas pliakrigi nian scipovon
                helpi al la lernantoj sur diversaj niveloj.  evidente,
                se tiu penso ne estas bonvena al la spertaj
                esperantistoj ech tie chi, ni forigu ghin el la
                dokumento.

                amike

                probal
                 
                Probal Dasgupta
                Linguistic Research Unit
                Indian Statistical Institute
                203 B.T. Road
                Kolkata 700108, India
                tel. +91-9831815042



                From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
                To: komitato-de-uea@yahoogroups.com
                Sent: Sun, November 1, 2009 6:02:36 PM
                Subject: [komitato-de-uea] strategia laborplano de uea por 2011-2020: malneto por prilaboro

                 

                Istvan:

                Tio subite memorigas min ke niaj dokumentoj devus emfazi lingvan diversecon ankaux ene de Esperantujo mem, cxar nepras kontrauxbatali la lingvan nov-obskurantismon

                Ĉi tiu listo ne estas la ĝusta loko por lingvaj disputoj kaj mi volonte respondos al vi en, ekzemple, uea-membroj.

                Mi volas nur atentigi, ĉar tio estas en la labor-plano, ke la frazoj:

                ------------ ---------
                Tiuj el ni, kiuj pasxas al plena posedo, kutime ne farigxas per tiu procezo konsciaj pri la niveligo de la lingveroj. Multaj tial ne povas lauxvole paroli jen facile, jen meze kaj jen malfacile. Ni marku en la lingvo vortojn kaj stilerojn de tiuj tri niveloj; la spertaj uzantoj de la lingvoj kultivu cxe si apartan scipovon de la tri niveloj; kaj en la merkato aperu trinivele apartigeblaj tekstoj kaj muzikajxoj.
                ------------ ---------

                estas aparte danĝeraj, mallumaj kaj mallumismaj. Ili reportas nin al la plej alta punkto de la eŭropa Meza Epoko ,kun ĉiuj diglosioj kaj kun malsamaj lingvoj por la elitoj kaj la amasoj. Duona jarcento da socilingvistiko kaj la daŭra alvoko al demokratio ne lasis spurojn en ĉi tiu punkto de la labro-plano.

                Amike

                Renato

              • Renato Corsetti
                kara probal, ... eble mi ne komprensi. mi ankloraŭ ne havis mian posttagmezan trankvilan legadon de la dokumento. provizore ni atendu kaj mi relegos la aferon
                Message 7 of 12 , Nov 1, 2009
                  kara probal,
                  mi do ion ne komprenas.
                  eble mi ne komprensi. mi ankloraŭ ne havis mian posttagmezan trankvilan legadon de la dokumento.

                  provizore ni atendu kaj mi relegos la aferon la trian fojon.

                  amike

                  renato


                • Maritza Gutierrez
                  Kara Probal, cxu vi povus sendi al mi la tekston en la formo de krocxdosiero? Mi dubas cxu la ricevita estas vere kompleta. antauxdanke Maritza ... From:
                  Message 8 of 12 , Nov 2, 2009
                    
                    Kara Probal,
                    cxu vi povus sendi al mi la tekston en la formo de krocxdosiero? Mi dubas cxu la ricevita estas vere kompleta. antauxdanke
                     
                    Maritza
                     
                     
                    ----- Original Message -----
                    Sent: Saturday, October 31, 2009 6:36 PM
                    Subject: [komitato-de-uea] strategia laborplano de uea por 2011-2020: malneto por prilaboro

                     

                    saluton,

                    char iuj el vi havas malfacilon malfermi
                    krochdosierojn, mi prezentas chi-sube, post
                    mia subskribo, enmesaghe, la aktualan
                    malneton de la dokumento 'Strategia laborplano
                    de UEA por 2011-2020' por pridiskuto
                    fare de la Komitato de UEA.

                    escepte, en tiu chi jardeko UEA funkcios
                    per _du_ programoj -- la strategia laborplano,
                    kies dokumento jam pretas en tiu chi malneto,
                    kaj ankorau neverkita plano por _Jardeko de
                    lingvoj_.  unuflanke ni strebas atingi, ke
                    Unesko mem deklaru tian Jardekon sianivele.
                    aliflanke UEA mem volas, almenau sur la
                    nivelo de siaj kapabloj kaj rimedoj, funkciigi
                    propran Jardekon de lingvoj.  pro tio, ni iom
                    tajloris la chi-suban malneton al partnera
                    dokumento (kiu ankorau ne ekzistas) pri la
                    asocia Jardeko de lingvoj.  ni tamen kredas, ke
                    ankau se la Asocio decidos eventuale forlasi
                    la ideon de propra Jardeko de lingvoj, tamen
                    la chi-suba malneto estas uzebla kiel bazo por
                    plena strategia laborplano -- malgrau ghia
                    tajloriteco al tiu kunteksto.

                    la malneton kreis kolektivo konsistanta el la
                    estraranoj de UEA kaj tri aliaj kolektivanoj --
                    Martin Schäffer, Mark Fettes kaj Kalle Kniivilä.
                    mi chi-pere dankas la tutan kolektivon.  la
                    kolektivo kiel tuto respondecis pri la kovado
                    de la ideoj.  mi respondecis pri la teksto de
                    la malneto.  mi konscias pri la neakceptateco
                    de mia proza stilo, kaj volonte prientuziasmos
                    la ideon, ke iu alia verku version pli plachan
                    al la publika prozgusto.

                    tiu chi versio havas komentojn de Loes Demmendaal
                    (kaj respondojn de Probal en iuj lokoj) apartigitajn
                    per tio, ke shiaj komentoj kaj la respondoj aperas
                    substreke kaj kursive.

                    sekvos la malneton mem du suplementaj tekstoj:
                    unue demandoj de Hori Yasuo kaj respondoj de
                    Probal, kaj due la malnova laborplan-dokumento
                    de 2001-2010. mi prezentas tiujn suplementojn
                    por via konveno en aparta mesagho, por ke oni
                    ne perdighu en la tekstoj.  tiun mesaghon mi sendos
                    al la listo tuj.

                    la vera teksto plus suplementoj ekzistas che mi
                    kiel dosiero; se mi bone komprenas, chi tiu listo
                    estas agordita por ne akcepti krochdosierojn (chu
                    mi pravas?); se iuj el vi deziros la dokumenton
                    en la formo de krochdosiero, mi aranghos, ke vi
                    ricevu ghin.

                    mi esperas, ke la Komitato lau sia bontrovo povos
                    alveni al decido, kiamaniere plej celtrafe sian
                    tempon kaj energion uzi por la reta diskutado
                    de tiu chi dokumento. iun version ni devas havi
                    prete por adopto dum la UK en Kubo.

                    bonan laboron.

                    amike

                    probal
                     
                    Probal Dasgupta
                    Linguistic Research Unit
                    Indian Statistical Institute
                    203 B.T. Road
                    Kolkata 700108, India
                    tel. +91-9831815042

                    Strategia laborplano de UEA 2011-2020

                    MALNETO 31 OKT 09 [UZAS X-NOTADON POR SUBSTREKI MALNETECON – ONI INTENCAS REKTE IRI DE TIU CXI FORMATO AL LA SUPERSIGNITA FORMO]

                    Komentoj de Loes substreke kaj kursive

                    Lingva vojo al vivinda mondo

                    [Cito de la antauxa] Cel-deklaro de UEA [ne modifenda krom se ni havas urgxan bezonon por gxin modifi; gxi aperis komence de la strategia laborplan-dokumento por 2001-2010]

                    UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

                    UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neuxtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

                    UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu gxiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktigxi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aux ekonomia identeco, politikaj aux religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio gxi liveras tiujn servojn, kiuj helpas al gxiaj anoj orientigxi kaj engagxigxi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.

                    UEA bazas cxiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta, paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco gxenerale.

                    Strategia laborplano de UEA 2011-2020

                    Enkonduko

                    “Lingva vojo al vivinda mondo” slogane resumas la planojn de Universala Esperanto-Asocio por 2011-2020. La cxi tie prezentata strategia laborplano gxenerale gvidos la funkciadon de la Asocio kaj intime ligigxas al la Jardeko de Lingvoj, per kiu la Asocio specife plusekvos la iniciaton de la uneska Internacia Jaro de Lingvoj 2008.

                    La kampanjo “lingva vojo al vivinda mondo” konceptas la laborantarojn de la Asocio laux tri ebenoj:

                    * la sistema UEA (baza arkitekturo) ,

                    * la regiona UEA (landaj asocioj),

                    * la individuara UEA (loke, fake, persone, la agantoj kaj institucioj ene de kaj partneraj al la sistema kaj regiona UEA).

                    Sur cxiuj tri ebenoj, sen rompi la institucian kontinuecon kaj tamen konsciige pri la noveco de la entrepreno, la lingva vojo al vivinda mondo proponas iniciatojn klasigeblajn laux tri laborstrioj:

                    * en-Esperanta klerigado,

                    * pri-Esperanta klerigado,

                    * organiza supligxo.

                    La vorto supligxo ne estos facile komprenata. Cxu sxangxi?

                    Reago de Probal: Konsentite; bonvolu pensi pri aliaj ebloj. Cxu dinamikigxo?

                    Nia dokumento restas cxe la tradicia termino “klerigado” por ne rompi la institucian kontinuecon. Tamen ni proponas lancxi sub tiu cxi tradicia rubriko entreprenon de konigado de la avangardaj kontribuoj de la Esperantaj lingvo, movado kaj kulturo en ponta rilato kun la etnaj lingvoj kaj kulturoj. Plie, sur la “lingva vojo al vivinda mondo” ni intencas lauxeble en cxiu iniciato kunplekti ebenon kun ebeno kaj laborstrion kun laborstrio.

                    Strukturo: ebenoj

                    Unua ebeno: La sistema UEA, ebeno S

                    Per ebeno S ni komprenas la kernan rimedaron kaj funkciaron de UEA?TEJO? kiel aparta organiza ento. Temas do pri:

                    a. la baza arkitekturo (Komitato, Estraro, Centra Oficejo), kaj sub ties gvidado –

                    b. la servoj: libroservo k.s.

                    c. la eldonado: Jarlibro, revuo, libroj, informiloj, retaj aperigajxoj

                    cx. la kongresoj: unuavice la Universalaj, kaj ankaux porokazaj simpozioj kaj kunagado kun aliaj kongresoj

                    d. la esplorado: precipe CED kaj Biblioteko Hodler, sed ankaux temas pri la kunagadoj tradiciaj, ekz. kun la Akademio de Esperanto, kaj novaj, ekz. kun la Esperanta Stud-Fondajxo

                    e. diversaj konstantaj kaj porokazaj komisionoj kaj komisiitoj, inter kies respondecoj aparte notindas kerna laborkampo –

                    f. la partnera laboro kun Unuigxintaj Nacioj kaj Unesko

                    Dua ebeno: la regiona UEA, ebeno R

                    Sur la dua ebeno R situas unuavice la strukturoj kaj agadoj de la landaj asocioj aligxintaj al UEA kaj similnivelajxoj en landoj, kie UEA celas organizi movadon en tiu formo. Ni komprenas sub tiu cxi rubriko ankaux la landarojn, pri kiuj UEA flegas strukturojn – ekzemple la Komisionon por la Azia Esperanto-Movado kaj gxiajn Aziajn Kongresojn.

                    Tria ebeno: la individuara UEA, ebeno I

                    La lokan, fakan kaj personan agantarojn, kun kiu UEA plej rekte kunagas sur konkretaj terenoj, nia tria ebeno I konceptas kiel sinergian fortaron, kun kiuj UEA, el la mastruma vidpunkto, kunposedas la komunajn agadojn. Oni ne konfuzu ebenon I kun la cxi-supre menciitaj komisiitoj (S)e, kiujn UEA taskas sur iuj siaj laborterenoj. Aperas sur la tria ebeno I la kunagemaj unuopaj membroj, lokaj grupoj, fakaj/kulturaj asocioj kaj kongresoj, lauxinteresaj retoj kaj retejoj, projektoj por individua kunlaboro k.s. Kaj, plej sxlosile, al la ebeno I apartenas ankaux homoj kaj instancoj “ekster la movado”, kun kiuj ni sukcesas forgxi rilaton de serioza kunagado surbaze de kunposedo de komunaj projektoj.

                    Strukturo: laborstrioj

                    La unua kaj dua laborstrioj E kaj P proponas sub la tradicia termino “klerigado” lancxi ankaux noveman entreprenon de konigado de la avangardaj kontribuoj de la Esperantaj lingvo, movado kaj kulturo en ponta rilato kun la etnaj lingvoj kaj kulturoj.

                    Unua laborstrio E: en-Esperanta klerigado

                    Laborstrio E okupigxas pri tiu parto de la laboro, kiu okazas en Esperanto mem kaj cxirkaux kiu oni povas atendi publikan konsiligxadon kaj pridebatadon en la papera kaj reta gazetaro de Esperantujo kaj en la retlistoj “gxeneralaj” (nefakaj kaj funkciantaj en Esperanto). Cxi-sube listigxas iuj gravaj ekzemploj, cxe kiuj ni esperas povi mobilizi la interesigxon de niaj agantoj pri la entrepreno reliefigi la avangardan partoprenadon de unuopaj esperantistoj kaj de la esperantistaro en la pli vasta homa aventuro:

                    a. kunmeti unue vikipedinivelajn materialojn kaj poste verketojn pri diskonigindaj figuroj kun drameco senplie evidenta al la gxenerala publiko – figuroj facile dokumenteblaj kiel Soros kaj Lapenna, figuroj malpli facile dokumenteblaj kiel Erosxenko, Sekelj, Szathmari, Setälä – kaj tie emfazi, kie eble, la kontribuon de tiuj figuroj al la etnalingva kulturo;

                    b. fari la samon pri figuroj, kies dramecon oni devos evidentigi, kiel la redaktora paro Kalocsay kaj Baghy, la lingva kaj literatura esplorista paro Kalocsay kaj Waringhien, la heroa dokumentinto kaj komentinto Ito Kanzi – kaj denove emfazi la kontribuon al la etnalingvaj kulturoj (Kanzi verkis japane; Kalocsay kaj Baghy radiis la hungarecon al la nehungara mondo; k.s.);

                    c. reliefigi atingojn, lige kun kiuj la publiko kapablos pli juste taksi la historian kontribuon de la Esperanto-movado, ekzemple la pioniran laboron de esperantistoj por starigi normajn sistemojn de latinlitera transskribado de la japana kaj la cxina; la organizadon de internaciaj kongresoj por ordinaraj homoj en tempo kiam la gxenerala publiko malpli kutimis vojagxi; la pontolingvan tradukadon por konatigi la relative izolitajn literaturojn al la monda publiko.

                    Ekster tiu avangarda ikoniga klopodaro, ni laboros por krei dokumentan kaj materian bazon, per kiu plialtigi la normojn de instruado kaj ekzamenado rilate al la Komuna Euxropa Referenckadro. Tiuj el ni, kiuj pasxas al plena posedo, kutime ne farigxas per tiu procezo konsciaj pri la niveligo de la lingveroj. Multaj tial ne povas lauxvole paroli jen facile, jen meze kaj jen malfacile. Ni marku en la lingvo vortojn kaj stilerojn de tiuj tri niveloj; la spertaj uzantoj de la lingvoj kultivu cxe si apartan scipovon de la tri niveloj; kaj en la merkato aperu trinivele apartigeblaj tekstoj kaj muzikajxoj.

                    Mi shatus chitie ligi S (UEA) kaj E. 

                    Ekz.

                    <!--[if !supportLists]-->·         <!--[endif]-->RE chiujare x-foje havos kontribuon pri diskonigenda figuro au historian kontribuo de esperanto

                    <!--[if !supportLists]-->·         <!--[endif]-->Tia informo ankau aperu rete por MG-membroj kaj interesitoj

                    <!--[if !supportLists]-->·         <!--[endif]-->Dum UK okazu prelegon pri E por kongresanoj (nivelo ……)

                    Dum evidente ankau estus bele se R kaj E estus ligeblaj en la strategia plano. Sed tio dependas de la landaj asocioj. Eble ni tamen povus fari minimuman sugeston.

                    Reago de Probal al Loes: vidu la tekstofinan klarigon, kiun referencocele mi anticipe citas cxi tie tuj, inter citiloj: “Per tiu cxi tegmenta strategia laborplano ni lancxas la laboron krei taktikajn laborplanojn – dauxrontajn malpli ol dek jarojn. Enkadre de tiuj taktikaj laborplanoj, lige kun specifaj ebenoj kaj specifaj laborstrioj, en kunlaboro kun la Komitato de UEA, formuligxos specifaj projektoj (bazitaj sur kunlabora bugxeto kaj enplektantaj partnerojn, kiuj uzas etnajn lingvojn) kaj entreprenojn (laborfadenojn aliajn ol ‘projektoj’ en tiu senco).” Certe utilas jam nun liveri iujn el la taktikaj laborplanoj, por ke la aliaj prisekvantoj havu modelon, kiun facilas dauxrigi. Mi do bonvenigas cxi tiujn konkretigojn proponatajn de Loes, sed ni uzu klaran formaton, de kiu tuj evidentos, ke ili estas taktikaj.

                    Dua laborstrio P: pri-Esperanta kaj prilingva klerigado

                    Strio P okupigxas pri tiuj laboroj, kiuj ne povas ricevi la gxeneralan atenton en la esperantuja gazetaro. Laborstrio P unuavicigas la taskojn pri-Esperantajn – kaj prilingvajn kun atento al la eksteresperantista publiko.

                    Jam delonge staras la defio disponebligi la nacilingvajn pri-Esperantajn verkojn – de Blanke en la germana, de Szerdahelyi en la hungara – ankaux al alilingvaj universitatnivelaj uzontoj. Ene de la limoj de realigeblo, UEA lancxos projekton por esperantigi, kun lauxbezona aktualigo, iujn referencilojn pri la lingvo, la movado, la kulturo.

                    Iuj landoj kun organizita movado progresis pli, ol aliaj, en la aktualigado de sialingvaj leksikografiaj referenciloj. UEA kunagos kun priaj grupoj kaj personoj por cxi-terene agi tie, kie necesas aparta fortostrecxo. Ni kampanjos internacie por reliefigi la heroan statuson de niaj leksikografoj – ne nur kiel kontribuantoj al la Esperanta kulturo, sed ankaux kiel disinformantoj pri la leksika ricxo de iuj malpli vaste konataj etnaj lingvoj.

                    Se transiri al la alilingvaj laboroj, unu tagordero dum tiu cxi jardeko estos krei referencan materialon pri Esperanto kaj pri ikonaj esperantistoj celanta la kleran publikon en specifaj etnaj lingvoj. Temos unuflanke pri verkado de esperantologiaj tekstoj kaj aliflanke pri la konigado de tiaj figuroj, pri kiaj ni detalumas sub laborstrio E.

                    Alia tagordero celas la etnalingvan publikon kaj temas pri konsciigo rilate la gravecon de la lingvoj, ne nur de la lingva problemo, sed de la rolo de lingvoj kiel tenantoj de la scio, la artoj kaj la memora heredajxo pri la tuta homa aventuro.

                    Mi shatas aldoni ke ankau esperantistojn mem bezonas pri-esperantan kaj prilingvan klerigadon.

                    Edukante niajn membrojn, ili pli facile povos argument kaj ili sentos sin pli fortaj.

                    Mi shatus chitie do ligi S (UEA) kaj P. 

                  Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.