Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [kanabemuloj] Chu vi miksas tabakon kun la herbo?

Expand Messages
  • Doron Modan
    Dankon, mi ghojus ricevi reagojn ankau de aliaj. Marcos, kie vi vivas? Mi demandas kaj kiel parto de la enketo (kie vivas homoj kiuj preferas ne miksi
    Message 1 of 4 , Nov 30, 2007
    • 0 Attachment
      Dankon, mi ghojus ricevi reagojn ankau de aliaj.
      Marcos, kie vi vivas? Mi demandas kaj kiel parto de la enketo (kie vivas homoj kiuj preferas ne miksi tabakon?) kaj por kompreni: chu vi ne timas kunporti k-bon trans la limo al IS? Au chu vi estas germano?
       
      Doron (Israelo)
       
      ----- Original Message -----
      Sent: Saturday, December 01, 2007 8:00 PM
      Subject: Re: [kanabemuloj] Chu vi miksas tabakon kun la herbo?

      > Chu vi kutimas miksi tabakon kun la verdajho?

      Mi preferas ne miksi ghin kun tabako. Tamen la plej multaj de miaj amikoj alkutimighis al miksado kun  tabako (kio ja estas tre kutima en Europo), tiel ke kiam mi fumas kun ili, kutime ni fumas miksajhon. Mi iam achetadis iujn herbojn, kiujn oni povas uzi anstatau tabako por la miksajho (char ja la pura marihhuano tre fortas en Europo), sed char tiaj herboj nur havebalas en specialaj vendejoj, mi jam delonge ne plu havas ilin.

      > chu elpreni tabakon de ordinara cigaredo, au uzi 'tabakon por rulajhoj'

      Char mi chiuokaze ne shatas tabakon en herbingoj, mi preferas nek unu nek la alian. Mi konas kelkajn kiuj preferas la 'tabakon por rulajhoj' kaj neniun kiu eksplicite diris ke li preferas la tabakon de cigaredo, kvankam la plej multaj de miaj amikoj uzas la tabakon de cigaredoj (eble nur char la tabak-fumantoj inter miaj amikoj chiuj fumas ordinarajn cigaredojn, ne mem-rulitajn, do la cigareda tabako pli facile haveblas en nia amikaro).

      > kiam ni faru kunsidon?

      Chu venos aliaj kanabemuloj al la IS chi-jare? Mi povus provi kunporti iom.

      Amike,

      Marcos


      No virus found in this incoming message.
      Checked by AVG Free Edition.
      Version: 7.5.503 / Virus Database: 269.16.12/1162 - Release Date: 30/11/07 21:26
    • Marcos Cramer
      ... Mi preferas ne miksi ghin kun tabako. Tamen la plej multaj de miaj amikoj alkutimighis al miksado kun tabako (kio ja estas tre kutima en Europo), tiel ke
      Message 2 of 4 , Dec 1, 2007
      • 0 Attachment
        > Chu vi kutimas miksi tabakon kun la verdajho?

        Mi preferas ne miksi ghin kun tabako. Tamen la plej multaj de miaj amikoj alkutimighis al miksado kun  tabako (kio ja estas tre kutima en Europo), tiel ke kiam mi fumas kun ili, kutime ni fumas miksajhon. Mi iam achetadis iujn herbojn, kiujn oni povas uzi anstatau tabako por la miksajho (char ja la pura marihhuano tre fortas en Europo), sed char tiaj herboj nur havebalas en specialaj vendejoj, mi jam delonge ne plu havas ilin.

        > chu elpreni tabakon de ordinara cigaredo, au uzi 'tabakon por rulajhoj'

        Char mi chiuokaze ne shatas tabakon en herbingoj, mi preferas nek unu nek la alian. Mi konas kelkajn kiuj preferas la 'tabakon por rulajhoj' kaj neniun kiu eksplicite diris ke li preferas la tabakon de cigaredo, kvankam la plej multaj de miaj amikoj uzas la tabakon de cigaredoj (eble nur char la tabak-fumantoj inter miaj amikoj chiuj fumas ordinarajn cigaredojn, ne mem-rulitajn, do la cigareda tabako pli facile haveblas en nia amikaro).

        > kiam ni faru kunsidon?

        Chu venos aliaj kanabemuloj al la IS chi-jare? Mi povus provi kunporti iom.

        Amike,

        Marcos
      • Marcos Cramer
        ... En Germanio; do mi ne bezonas translimigi la herbon por havi ghin en la IS. Fakte, ni renkontighis dum la IJK en Sarajevo pasintjare. Ni konatighis en la
        Message 3 of 4 , Dec 2, 2007
        • 0 Attachment
          > Marcos, kie vi vivas?

          En Germanio; do mi ne bezonas translimigi la herbon por havi ghin en la IS.

          Fakte, ni renkontighis dum la IJK en Sarajevo pasintjare. Ni konatighis en la ekskursa buso; mi estas tiu, kiu konis la signifon de via nomo (char mi lernis la malnovgrekan). Chu vi memoras min?

          Amike,

          Marcos
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.