Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Re: [kanabemuloj] sinprezento de nova listano

Expand Messages
  • Marcos Cramer
    Saluton! Gxis nun ne estis fondita tia organizo. Unue ni devas havi pli da interesitoj, kiuj sxatus membrigxi. Kaj nuntempe cxi tiu listo estas iom malaktiva,
    Message 1 of 2 , Sep 9, 2006
      Saluton!

      Gxis nun ne estis fondita tia organizo. Unue ni devas havi pli da interesitoj, kiuj sxatus membrigxi. Kaj nuntempe cxi tiu listo estas iom malaktiva, tiel ke versxajne ne estas suficxe multaj interesitoj.

      Laux mi por nun suficxas cxi tiu diskutlisto, en kiu oni povas pridiskuti esperantajn esprimojn por kanabaj aferoj, antauxplani kanabumadon cxe iuj renktontigxoj, kune verki (aux traduki) tekstojn pri la dezirata lauxlegxigo de kanabo, kaj eble iam organizi la unuan kanabemulan Esperanto-renkontigxon. Por cxio-cxi ne necesas formala organizo.

      Do mi invitas cxiujn pli aktive uzi cxi tiun liston, kaj informi aliajn pri gxi.

      Hieraux mi havis novan ideon pri vorto por la mensa stato, kiun oni havas post kanabumado: "kanabebria". Kion vi pensas pri gxi? Eble jam aliaj havis tiun ideon...

      Amike,
      Marcos.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.