Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

sinprezento de nova listano

Expand Messages
  • St.Pa.
    estu salutataj karaj samideanoj ... dum mia vojagxo al esperantoland (mia unua:) mi elpensis kune kun kelkaj aliaj kanabokonsumintoj en IJK, IJS kaj MELA ke
    Message 1 of 2 , Aug 27, 2006
    • 0 Attachment
      estu salutataj karaj samideanoj ...

      dum mia vojagxo al esperantoland' (mia unua:) mi elpensis kune kun
      kelkaj aliaj kanabokonsumintoj en IJK, IJS kaj MELA ke necesas EKA, la
      Esperanta Kanabo Asocio aux iel ajn simile. post mia reveno hejmen mi
      tuj sercxis la reton kaj jen, nekredeble, la ideo ne novas ... nu,
      bonkredeble fakte, cxar estas bona ideo :) cxi tiam mi volas scii, cxu
      jam fondigxis la organizacio, aux cxu cxiuj nur revadas?

      pri mi: komputilprogramisto (pri artefarita intelekto, 3d, komputada
      lingvistiko, ...), dudekkvaragxa, malina, germana, kanabema dum jaroko,
      ordinare cxiutaga pipfumanto kiam ne mankas la kanabo, sxatas legi
      librojn per sinteza vocxo, ...
    • Marcos Cramer
      Saluton! Gxis nun ne estis fondita tia organizo. Unue ni devas havi pli da interesitoj, kiuj sxatus membrigxi. Kaj nuntempe cxi tiu listo estas iom malaktiva,
      Message 2 of 2 , Sep 9, 2006
      • 0 Attachment
        Saluton!

        Gxis nun ne estis fondita tia organizo. Unue ni devas havi pli da interesitoj, kiuj sxatus membrigxi. Kaj nuntempe cxi tiu listo estas iom malaktiva, tiel ke versxajne ne estas suficxe multaj interesitoj.

        Laux mi por nun suficxas cxi tiu diskutlisto, en kiu oni povas pridiskuti esperantajn esprimojn por kanabaj aferoj, antauxplani kanabumadon cxe iuj renktontigxoj, kune verki (aux traduki) tekstojn pri la dezirata lauxlegxigo de kanabo, kaj eble iam organizi la unuan kanabemulan Esperanto-renkontigxon. Por cxio-cxi ne necesas formala organizo.

        Do mi invitas cxiujn pli aktive uzi cxi tiun liston, kaj informi aliajn pri gxi.

        Hieraux mi havis novan ideon pri vorto por la mensa stato, kiun oni havas post kanabumado: "kanabebria". Kion vi pensas pri gxi? Eble jam aliaj havis tiun ideon...

        Amike,
        Marcos.
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.