Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [kanabemuloj] Re: dume, en suda nederlando

Expand Messages
  • Marcos Cramer
    Dankon al Ronaldo pro la interesaj sed maltrankviligaj novaĵoj. ... Mi dirus simple kanabejo , kvankam tiu vorto certe estas iomete malpli preciza. Por klare
    Message 1 of 5 , May 18, 2012
    • 0 Attachment
      Dankon al Ronaldo pro la interesaj sed maltrankviligaj novaĵoj.

      > Kelkaj kofisxopoj (cxu ekzistas pli bona vorto?)

      Mi dirus simple "kanabejo", kvankam tiu vorto certe estas iomete malpli preciza. Por klare limigi la sencon al la nederland-specaj kanabejoj, al mi ŝajnas bone uzi la esprimon "kanaba kafejo" (mi scias ke kafvendado nur havas tute marĝenan rolon en tiuj ejoj, sed tamen tiu esprimo ja memorigas pri la internacie konata angla-nederlanda vorto "coffeeshop" kaj tiel pligrandigas la rekoneblecon de precize tiu nederlanda koncepto). Kaj kompreneble ankaŭ "nederland-speca kanabejo" povas esti utila precizigita esprimo, kiel en la ĵus antaŭa frazo.

      Amike,
      Markos
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.