Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

novajxoj el nederlando

Expand Messages
  • ro_esp2
    Novajxelsendoj raportas ke en la komunumoj Roosendaal kaj Breda ne plu eblas acxeti kanabinajxojn en Koffieshop se vi estas belgo aw aliaspeca eksterlandano.
    Message 1 of 2 , Sep 18, 2009
      Novajxelsendoj raportas ke en la komunumoj Roosendaal kaj Breda ne plu eblas acxeti kanabinajxojn en "Koffieshop" se vi estas belgo aw aliaspeca eksterlandano. Ne klaras al mi cxu oni fermis la butikojn entute, aw cxu oni enkondukis acxetpermes-identigiloj.

      En aliaj nederlandaj urb(et)oj la situacio restas kia gxi estis

      gxis, Ronaldo
    • ro_esp2
      La fifama wietpas , la devo esti registrita membro de klubo por rajti acxeti kanabinajxojn, kiu validis en la sudaj provincoj ekde majo pasinta, ne estos
      Message 2 of 2 , Nov 4, 2012
        La fifama "wietpas", la devo esti registrita membro de klubo por rajti acxeti kanabinajxojn, kiu validis en la sudaj provincoj ekde majo pasinta, ne estos enkondukota en la aliaj provincoj.

        La nova "violkolora" registaro, konsistanta el "liberala" dekstra partio VVD kaj "maldekstra" socialdemokrata partio PvdA ankoraw jes planas devigi atestilon de identeco/agxo kaj de logxado ene de nederlando.


        La vendantoj de la "Kofisxopoj" kontentas ke ilia klientaro ne estos limigita al 2000 homoj, kaj ke ne plu necesos maldungi dungiton, sed ne akceptos senplue ke genederlandanoj kiuj logxas en eksterlando ne rajtus acxeti kanabinajxojn.

        Nu, preskaw ekzista garantio ke se vi volas acxeti iom da, vi povas trovi homon logxanta en nederlando kiu acxetas por vi...


        gxis, Ronaldo N
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.