Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

La movado de Le Pen (FN) estas novfashisma, sed ne naziisma

Expand Messages
  • Helmut Welger
    Estimataj samideanoj, lau la difinoj uzataj de la historia kaj socia sciencoj la movado de Le Pen estas novfashisma. Chi-sube mi iomete klarigas al vi la
    Message 1 of 2 , May 1, 2002
    • 0 Attachment
      Estimataj samideanoj,

      lau la difinoj uzataj de la historia kaj socia sciencoj la movado de Le Pen
      estas novfashisma. Chi-sube mi iomete klarigas al vi la lingvouzon de la
      diritaj sciencoj. Vi povas trovi tiun chi artikolon ankau en la homaranisma
      leksikoneto antaunelonge sendita al vi. La leksikoneton mi iom post iom
      kompletigos.

      Kun afablaj salutoj

      Helmuto Velger

      *************************************************

      NOVFASHISMO La naziismo (kiu ne estas la samo kiel fashismo) malaperis post
      1945 por longa tempo, sed en Italio denove grupoj, organizajhoj kaj partioj
      revivigis sociajn konceptojn kaj postulojn de la fashismo, precipe la 1946
      fondita Movimento Sociale Italiano
      (MSI). En pli vasta senco oni nomas "novfashismaj" naciismajn militistajn
      reghimojn kaj naciismajn grupojn en europaj shtatoj; ekz. la Front National
      (FN) en Francio, la Vlaamse Militanten Orde (VMO) en Belgio, la
      NSDAP-organizajhon en Usono. Ghuste la laste menciita havas neklarajn limojn al ia
      neonaziismo, kiu karakterizis la germanajn neofashismajn grupojn.

      --
      Rechtsanwalt/Diplom-Psychologe/Psychotherapeut
      Helmut Welger
      Bismarckstr. 28
      35037 Marburg
      Tel. & Fax (privat): (06421) 25856
      Tel. (dienstlich): (05621) 793935
      http://www.bulimie-zentrum.de
      http://www.philosophia-online.de
      http:/www.homaranismo.info

      GMX - Die Kommunikationsplattform im Internet.
      http://www.gmx.net
    • levypier@mail.worldnet.fr
      ... Striktasence, la fashismo, gvidata de Mussolini, estis itala kaj la naziismo, gvidata de Hitler, estis germana. Kion oni nomas nun fashisma neeviteble
      Message 2 of 2 , May 2, 2002
      • 0 Attachment
        02/05/01 12:53 , Helmut Welger :
        >Estimataj samideanoj,
        >
        >lau la difinoj uzataj de la historia kaj socia sciencoj la movado de Le Pen
        >estas novfashisma. Chi-sube mi iomete klarigas al vi la lingvouzon de la
        >diritaj sciencoj. Vi povas trovi tiun chi artikolon ankau en la homaranisma
        >leksikoneto antaunelonge sendita al vi. La leksikoneton mi iom post iom
        >kompletigos.
        >
        >Kun afablaj salutoj
        >
        >Helmuto Velger
        >
        >*************************************************
        >
        >NOVFASHISMO La naziismo (kiu ne estas la samo kiel fashismo) malaperis post
        >1945 por longa tempo, sed en Italio denove grupoj, organizajhoj kaj partioj
        >revivigis sociajn konceptojn kaj postulojn de la fashismo, precipe la 1946
        >fondita Movimento Sociale Italiano
        >(MSI). En pli vasta senco oni nomas "novfashismaj" naciismajn militistajn
        >reghimojn kaj naciismajn grupojn en europaj shtatoj; ekz. la Front National
        >(FN) en Francio, la Vlaamse Militanten Orde (VMO) en Belgio, la
        >NSDAP-organizajhon en Usono. Ghuste la laste menciita havas neklarajn
        >limojn al ia
        >neonaziismo, kiu karakterizis la germanajn neofashismajn grupojn.
        >

        Striktasence, la fashismo, gvidata de Mussolini, estis itala kaj la
        naziismo, gvidata de Hitler, estis germana.

        Kion oni nomas nun fashisma neeviteble estas io alia, kio kun similaj
        orientighoj sed kun pli modernaj specifajhoj, kiuj rezultas de la evoluo de
        la modo kaj de la neceso _akrobate_ manovri por samtempe resti fidela al
        la tradicio kaj chirkauiri la historian memoron de la koncernaj popoloj
        antaueniras kun masko.

        La naziismo (mallongigo de nacisocialismo) referencis al fikcia
        "germana raso", kaj tial por alighi al ghi, konvinkigho ne sufichis: la
        unua, nemalhavebla kondicho estis aparteno al la bona raso, difinita
        precipe kiel aparteno al la fikcia arja raso plus "denaska" posedo de la
        germana lingvo.

        Amike,
        Petro.
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.