Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

[Fwd: N-ro 361 - Gazetaraj Komunikoj de UEA]

Expand Messages
  • Esperanto-USA
    ... Subject: N-ro 361 - Gazetaraj Komunikoj de UEA Date: Mon, 1 Feb 2010 21:38:34 +0100 (CET) From: Osmo Buller Reply-To:
    Message 1 of 1 , Feb 1 1:03 PM
    • 0 Attachment
      -------- Original Message --------
      Subject: N-ro 361 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
      Date: Mon, 1 Feb 2010 21:38:34 +0100 (CET)
      From: Osmo Buller <direktoro@...>
      Reply-To: por.gazetaraj.komunikoj@...
      To: gazetaraj.komunikoj@...



      =================================================================
      Gazetaraj Komunikoj de UEA
      N-ro 361
      2010-01-30
      =================================================================

      Enhavo:
      1. Diplomoj pro fidela membreco en UEA
      2. Novaj filmoj en la Reta Kinejo
      3. Filmo de Sam Green pri utopioj premieris

      * * * * *

      DIPLOMOJ PRO FIDELA MEMBRECO EN UEA

      Fine de januaro la Centra Oficejo ekspedis la lastajn diplomojn al tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj gxis la pasinta jaro membris en la Asocio minimume 40 aux 50 jarojn. Cxiuj diplomoj estis subskribitaj de la Prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Tiu rekono de fidela membreco estis enkondukita pasintjare kaj la unuaj diplomoj estis disdonitaj en la Universala Kongreso en Bjalistoko. Entute 186 membroj ricevis la honorigon pro 50-jara membreco, dum 259 membroj estis diplomitaj pro 40-jara membreco. Sekve 445 membroj, t.e. 7,8% el cxiuj individuaj membroj de UEA, apartenas al sia Asocio jam almenaux 40 jarojn.

      La eltrovado de diplomotaj membroj postulis grandan laboron, kiun en sia libera tempo plenumis Loes Demmendaal, estrarano pri financo kaj administrado, ankaux iniciatinto de la diplomoj. Sxi devis trarigardi la tutan malnovan membrosliparon de UEA, slipon post slipo, cxar en 1981, ekde kiam la administrado okazas komputile, la antauxa kotizhistorio de la tiamaj membroj ne estis registrita en la komputilo. Cxar diplomon povis ricevi tiuj, kiuj aligxis al UEA jam pli ol 10 jarojn antaux la administra modernigo, ilia eltrovado eblis nur per mana kontrolo de la malnovaj dosierujoj, en kiuj estas gardataj la slipoj de kelkdek mil iamaj membroj de UEA.

      Parto de la ricevintoj de diplomo pro 40-jara membreco ricevos cxi-jare novan diplomon, tiun pro 50-jara membreco. La unua disdono de diplomoj okazos cxiam en la Universala Kongreso, post kiu la necxeestintoj ricevos sian diplomon posxte aux eventuale en la Malferma Tago de la CO aux alia tauxga okazo.

      (Kiuj ne ricevos diplomon gxis la mezo de februaro, kvankam ili pensas, ke ili membras en UEA jam 40 aux 50 jarojn, bv. kontakti la Centran Oficejon, por ke la afero estu kontrolita.)

      * * * * *

      NOVAJ FILMOJ EN LA RETA KINEJO

      La Reta Kinejo de UEA pliricxigxis per du interesaj filmoj, el kiuj unu estis farita jam antaux 40 jaroj, dum la alia estas tute nova. Temas pri duonhora dokumenta filmo pri la 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno en 1970 kaj pri unuhora registrajxo de la transdono de festlibro al Humphrey Tonkin en la Centra Oficejo la 9-an de januaro cxi-jare.

      La filmo pri la Viena UK estis farita de la dana filmisto Erik Elias laux mendo de UEA. Gxi estis unue montrita en la Dana Esperanto-Kongreso kaj poste en la Londona UK en 1971, sed poste neniam plu, versxajne pro nekontento pri teknikaj malglatajxoj, cxefe la nekongruo de bildo kaj sono en iuj scenoj. La historia valoro de la filmo tamen largxe kompensas la mankojn. Post kvardekjara pauxzo eblas nun denove spekti i.a. fragementojn el la parolado de la esperantista auxstra sxtatprezidanto Franz Jonas en la inauxguro kaj el la festparolado de prof. Ivo Lapenna.

      Pri la transdono de la festlibro "La arto labori kune" al Humphrey Tonkin aperis jam 10-minuta filmeto en la reta jxurnalo "UEAviva". Intertempe Francisco Veuthey preparis ankaux filmon kun la kompleta programo de tiu festa arangxo. Krom la transdono mem kaj la sekva dankparolado de Tonkin, la filmo montras la lauxdparolon de prezidanto Probal Dasgupta al la jubileulo, la prelegojn de redaktoroj Ulrich Lins kaj Detlev Blanke pri la enhavo de la libro, kaj la impresan prezenton de la poemo "La vojo" de L.L. Zamenhof fare de Wera Blanke.

      Reta Kinejo: http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video
      UEAviva: http://www.youtube.com/UEAviva

      Por povi pluevoluigi la jxurnalon "UEAviva" kaj la Retan Kinejon, i.a. por ebligi ciferecigon de malnovaj filmoj, UEA alvokas por donacoj al la speciala konto "video".

      * * * * *

      FILMO DE SAM GREEN PRI UTOPIOJ PREMIERIS

      En la usona filmfestivalo Sundance okazis fine de januaro la premiero de la filmo "Utopia in four movements" de regxisoro Sam Green. La titolo de la filmo ("Utopio en kvar movimentoj" aux "Utopio en kvar movadoj") referencas al la tradicia konstruo de simfonio kaj al sociaj movadoj. Unu el la movadoj estas la esperantista, kiun Sam Green observis kaj filmis i.a. en kongreso de la usona landa asocio ELNA kaj en la Universalaj Kongresoj en Florenco, Jokohamo kaj Roterdamo. La nuna tempo estas laux Green malamika al utopioj, sed malgraux tio diversaj idealistoj plu persistas, ne perdante siajn idealojn, kaj la simpatio de la regxisoro estas cxe ili.

      Sam Green estas renoma kinisto, kies dokumenta filmo "The Weather Underground" (2003) pri la tiunoma radikala usona movado en la 60-aj kaj 70-aj jaroj estis nomumita por Oskaro. Multaj esperantistoj helpis al Green en diversaj stadioj de la estigxo de lia nova verko. Li ricevis asiston i.a. de ELNA kaj ESF. La Centran Oficejon de UEA li unuafoje kontaktis fine de 2005. Dum la Internacia Filmfestivalo de Roterdamo en januaro 2006, en kies programo estis unu el liaj filmoj, Green vizitis la Centran Oficejon por esplori en la Biblioteko Hodler kaj por prepari cxeeston de sia skipo en Universalaj Kongresoj.

      Retejo de la filmo: http://utopiainfourmovements.com

      * * * * *


      _______________________________________________
      Gazetaraj.komunikoj mailing list
      Gazetaraj.komunikoj@...
      http://co.uea.org/mailman/listinfo/gazetaraj.komunikoj

      .



      --
      Bill HARRIS
      Esperanto-USA
      www.esperanto-usa.org
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.