Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

pri inundoj en Suda Brazila regiono

Expand Messages
  • Phil Dorcas
    Kun granda bedauxro pri la katastrofoj en Suda Brazilo, mi sendas kondolencojn al tiuj, kiuj multe suferas pro la grandaj inundoj. Niaj pensaj kaj koroj estas
    Message 1 of 1 , Dec 5, 2008
    • 0 Attachment
      Kun granda bedauxro pri la katastrofoj en Suda Brazilo, mi sendas kondolencojn al tiuj, kiuj multe suferas pro la grandaj inundoj.  Niaj pensaj kaj koroj estas kun vi,kaj ni pregxas por vi.  Ni esperas, ke la samideanoj tie pluvivos kaj fartos bone. 
       
      Amike, nome de Esperanto-USA.
      Filipo Dorcas, prezidanto, Esperanto-USA
       
      ----- Original Message -----
      From: neuzabri
      Sent: Thursday, December 04, 2008 6:57 AM
      Subject: [vojagxantoj] pri inundoj en Suda Brazila regiono

       
      Geamikoj kunvojagxantoj 
       
      eble vi ekciis pri terura katastrofo okazinta en suda regiono de Brazilo nomata Sxtato Sankta Katarino, ne proksima de mi.
      Tie logxas elmigrantojn el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Polonio, Rusio, Hungario, ktp. 
      Pro tro da pluvo en tiu regiono ekde septembro sencese,  riveroj pligrandigxis kaj invadis urbojn detruante cxion.  
      En la Sxtato pli ol 80.000 sen domoj, nekalkulebra la numero de mortintoj.
      Mankas mangxajoj, akvo, vestajxoj, kuraciloj, ktp, sed bedauxrinde ankoraux ne cesis la tragedio. Ni de aliaj brazilaj regionoj sin organizas kaj jam sendas i helpon por malgrandigxi la suferon de niaj fratoj de Sankta Katarino.  Bedauxrinde ankoraux ne cesis Estas momento  por praktiki la karitato al nia proksimulo.
       
      Mi sendas kelkajn fotojn rilate al la tragedio sed, kredu min, ke mi spektis televide detalojn tre malgxojaj. 
      Ni scias, ke nenion okazas hazarde do tie trovigxas la Dia helpon, cxu?
       
      Amike,
                   Neuza Brienze
       
       
       

       

       

    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.