Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

[Fwd: RISKO: la nova ludo de Edukado]

Expand Messages
  • Esperanto-USA
    ... Subject: RISKO: la nova ludo de Edukado Date: Thu, 25 Apr 2013 23:35:24 +0000 From: lernu! Reply-To: lernu!
    Message 1 of 1 , Apr 26, 2013
      -------- Original Message --------
      Subject: RISKO: la nova ludo de Edukado
      Date: Thu, 25 Apr 2013 23:35:24 +0000
      From: lernu! <ne_respondu@...>
      Reply-To: lernu! <ne_respondu@...>
      To: eusa@...


      RISKO: la nova ludo de Edukado

      Meze de aprilo 2013 la porinstruista portalo www.edukado.net lanĉis
      retan kvizludon RISKO. Jam la nomo sugestas, ke ne sufiĉas nur koni
      niajn lingvon, historion kaj kulturon, sed por sukcese \"riskumi\"
      necesas ankaŭ iom da strategio kaj bonŝanco. Ĉiun tagon la ludantoj
      ricevas maksimume tri demandojn pri Esperanto: po unu pri lingvo,
      kulturo kaj movado. Kompreneble, la programo al ĉiu ludanto lotumas
      aliajn demandojn, do la bonŝanco varias de tago al tago. Nur tiuj, kiuj
      bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj, rajtos elekti
      halti aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. Se oni
      respondos bone la trian demandon, la poentoj duobliĝos, sed se oni
      respondos malĝuste, oni perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago!
      Necesas respondi la demandojn ene de indikita tempolimo.La poentoj
      sumiĝos ĉiumonate, kaj fine de la monato la gajnintoj povos elekti el la
      proponitaj premioj. Estos plia premio por la absoluta gajninto de la
      tuta jaro. La premioj venas parte de la Fondaĵo Edukado.net, sed estas
      multaj asocioj, eldonistoj, aŭtoroj de libroj kaj diskoj, kiuj subtene
      al la ludo oferis siajn verkojn.Jam en la unuaj tagoj estis granda
      intereso pri la ludo. En la unua semajno 250 personoj registriĝis por
      riskumi. Ĉirkaŭ 100 membroj de la retejo ludas ĉiutage kaj kun scivolo
      rigardas dum la tago plurfoje sian pozicion sur la ranglisto.

      La ludon elpensis Katalin Kovats, la redaktoro de la retejo, kaj la 1200
      diversajn demandojn elpensis kaj enretigis ŝi mem kaj la dana kolego
      Mogens Rude Andersen. La demandoj ofte ne estas facilaj; citaĵoj,
      parigoj de aŭtoroj kaj verkoj, datoj kaj okazaĵoj, difino de vortoj,
      rekono de kantoj, misprononcitaj fonemoj aŭ, ekzemple, famuloj de la
      movado, kono de gramatikaj terminoj aŭ konkretaj lingvaj demandoj donas
      grandan varion kaj starigas la ludanton antaŭ defiojn.

      Pere de la ludo la paĝaro celis ne nur ludon kun valoraj premioj, sed
      ĉefe klerigan agadon, ja ĉiun nokton, fine de la koncerna ludtago, ĉiu
      ludanto, kiu tion abonis, ricevas retmesaĝon pri siaj poentoj kaj la
      tiun tagon nesciitaj demandoj, sed sen respondoj. La ludintoj mem devus
      serĉi la ĝustan respondon por ke sekvafoje, se ili hazarde rehavos la
      saman demandon, ili povu respondi senriske.

      La ludo estas individua ludo, sed kluboj kaj grupoj povas decidi konkuri
      inter si pere de la reto. Al instruistoj de grupoj de mezniveluloj aŭ
      progresantoj ni konsilas direkti la kursanojn al la kultura ludo.

      RISKO funkcios kontinue, tra monatoj kaj jaroj, kaj la redaktoro esperas
      grandnombran partoprenon. Ĉiu el vi estas bonvena riskumi en la
      LUDO-sekcio de www.edukado.net.

      .


      --
      Bill HARRIS
      Esperanto-USA
      www.esperanto-usa.org
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.