Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

3627libroj legindaj

Expand Messages
  • Renato Corsetti
    Aug 13, 2013

      Gabor Markus estas hungara esperantisto kun vivo tre riĉa je spertoj ankaŭ danke al Esperanto. Li studis pri la japana ekonomio kaj ĝenerale pri sociaj kaj kulturaj fenomenoj en Orienta Azio. Li verkis du librojn pri siaj spertoj: "Ruĝa suno kaj verda stelo" pri liaj universitataj jaroj en Japanujo kaj "Trans la flava maro" pri pli lastatempaj okazaĵoj.

      Li mem skribas al mi:

      | multaj junaj homoj opinias nuntempe, ke Esperanto estas malutila lingvo, cxar gxi uzeblas preskaux nenie en la
      internacia scienca kaj kultura vivo. Por korekti tiun falsan opinion mi verkis tiujn librojn, kiuj jam aperis ankaux japane kaj koree. Per miaj personaj spertoj mi montras, ke en mia vivo la uzo de la internacia lingvo estis tre utila kaj tio signife ricxigis mian vivon.

      Mi konsilas al niaj junaj azianoj kaj neazianoj legi tiujn librojn.

      La prezo estas nur simbola, do 2 euroj por unu libro. Pli kosta estas la posxta sendokosto, tio estas pli-malpli 2,5 euroj.

      Mendu ilin ĉe la aŭtoro Markus Gabor dr.markus.gabor@...

       

      Amike

      Renato

       

      ~~~

      renato corsetti
      renato.corsetti@...