Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Fw: [Esperanto-en-lernejojn] FW: EDU- Novaĵoj: en HANOJO, nova s ekcio LIBERAJ STUDOJ

Expand Messages
  • Povilas Jegorovas
    From: edukado.net [mailto:redaktanto@edukado.net] Sent: Sunday, June 24, 2012 1:39 PM Subject: EDU- Novaĵoj: en HANOJO, nova sekcio LIBERAJ STUDOJ Saluton, Mi
    Message 1 of 1 , Jul 3, 2012
    • 0 Attachment
      From: edukado.net [mailto:redaktanto@...]
      Sent: Sunday, June 24, 2012 1:39 PM
      Subject: EDU- Novaĵoj: en HANOJO, nova sekcio LIBERAJ STUDOJ
      Saluton,

      Mi deziras informi vin pri la plej gravaj novaĵoj de la paĝaro. Bv. dediĉi
      kelkajn minutojn por ekkoni ilin.
      I. UK-programoj en HANOJO
      Dum la Universala Kongreso en Hanojo edukado.net denove gvidos paroligajn
      kursojn je du niveloj, dum entute 16 horoj. La lecionojn eblos partopreni
      kun studceloj kaj ĉeesti por observi la metodojn.
      Niveloj A1-A2: http://edukado.net/kursejo?kid=25707
      Niveloj B1-C1: http://edukado.net/kursejo?kid=25706
      Lundon, la 30an de julio okazos METIEJO de edukado.net, kiu donas eblon
      renkontiĝi kun la redaktoro, ĉeesti prezenton pri la novaĵoj kaj diskuti pri
      kelkaj enkondukotaj ŝanĝoj en la reteja sistemo.
      Dum UK okazos denove KER-ekzamenoj, je ĉiu nivelo kaj en ĉiuj formoj. Estos
      bona okazo trapasi la parolajn partojn por tiuj, kiuj partoprenis la
      tutmondan ekzamensesion kaj mankas al ili ankoraŭ la parola parto.
      Fruaj aliĝintoj povas elekti libere la individuan ekzamentempon.
      La skriba kaj laboratoria partoj okazos vendredon, ekde tagmezo.
      Aliĝilo al la sesio troveblas ĉi tie:
      http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
      Ni eksciis, ke estas deko da vjetnamaj talentaj esperantistinoj kaj certe
      aliaj aziaj samideanoj el nepagipovaj landoj, kiuj tre ŝatus kaj meritus la
      ekzameneblon. Se vi volas financi ies ekzameniĝon aŭ kontribui al la tiucele
      malfermita kaso, bv. kontakti ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net. Antaŭdankon.

      II. KLERIGEJO – LIBERAJ STUDOJ
      Hodiaŭ ni malfermas oficiale novan sekcion de la retejo.
      La sekcio LIBERAJ STUDOJ troviĝas en la KLERIGEJO.
      Kiel vi scias, KLERIGEJO estas sekcio, kiu estis konstruita el privataj
      financaj rimedoj kaj ĝin funkciigas E-duKati.
      La entrepreno ebligas senpagan uzon de la modulo ankaŭ por la membroj de
      edukado.net. En la tutlibere vizitebla sekcio troviĝas prelegoj, prezentoj
      pri Esperanto kaj Esperanto-rilataj temoj kaj aliaj materialoj en Esperanto.
      Momente en la LIBERAJ STUDOJ estas jam 7 studbranĉoj, en ili 12 temoj kun
      ĉ. 20 lecionoj. Ni daŭre riĉigos la enhavon. Proponoj bonvenas.
      La materialoj libere spekteblas, sed por elŝuto de dokumentoj kaj resumoj
      kaj por solvado de testoj la programo proponas registradon en la studejo,
      por ke la onia progreso estu sekvebla por la studantoj.
      En la sama KLERIGEJO funkcias du aliaj kursoj kun po 30-35 studantoj.
      Dum en la kurso Kultura vojaĝo al Vjetnamio en tiuj ĉi semajnoj finas sian
      20-lecionan kurson deko da lernantoj. Sendepende de tio, ĉu vi vojaĝos al UK
      ĉu vi restos hejme, verŝajne valorus orientiĝi pri tiu interesa studeblo.
      Same ĉ. deko da studantoj en la alia kursejo RITE (Reta Instruista Trejnado
      ĉe edukado.net) proksimiĝas al la mezo de siaj studoj.
      Novaj kursanoj al ĉiuj studformoj de la KLERIGEJO estas tre bonvenaj.
      Jen la ligo al la KLERIGEJO: http://edukado.net/klerigejo

      II. ABONOJ
      Ni atentigas vin, ke por ke vi estu ĉiam informitaj pri la novaj eroj de la
      retejo, vi povas mendi apartan mesaĝan averton pri kelkaj elektitaj partoj,
      Viajn mendojn vi povas aktualigi en la profilo (Mia angulo
      http://edukado.net/mia kaj tie apud la foto "ŝangi la abonon".)

      Salutas vin dezirante al vi fruktodonan uzon de la paĝaro, agrablan
      kleriĝon, kaj atendas vian resaluton en formo de "ensaluto",

      Katalin Kováts, la redaktoro
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.