Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Por ELNA-anoj

Expand Messages
  • Donald J. HARLOW
    Se vi ne estas ano de ELNA, ne necesas atenti cxi tiun mesagxon. (Sed ... ja restas tempo por aligxi, kaj sekve vocxdoni, antaux la cxijara kongreso en Sidney,
    Message 1 of 1 , May 3, 2004
    • 0 Attachment
      Se vi ne estas ano de ELNA, ne necesas atenti cxi tiun mesagxon. (Sed ...
      ja restas tempo por aligxi, kaj sekve vocxdoni, antaux la cxijara kongreso
      en Sidney, Brita Kolombio: se vi havas deziron fari tion, vi povas trovi
      aligxilon por ELNA cxe http://esperanto-usa.hypermart.net/butiko/butiko.cgi
      kaj elekti "ELNA Memberships" .)

      Vilcxjo Harmon petis, ke mi plusendu la jenan mesagxon:

      "Baldaux vi ricevos la oficialan balotilon de ELNA. Eble surprizos vin,
      samkiel surprizis min, la manko de kandidato por la gravega posteno de
      Sekretario de ELNA. Dum multaj jaroj Ellen Eddy plenumis tiun oficon efike
      kaj kapable; sxi tamen deklaris ke sxi ne plu volas esti kandidato. La
      balotilo iom plu klarigas tion.

      "La kandidatiga komitato ial ne sukcesis trovi iun kandidaton por la posteno.

      "Pro tio ke ELNA estas korporacio, estas gravege ke gxi havu Sekretarion.
      Mi do decidis munti kampanjon por enskribi la nomon de ANNA BENNETT kiel
      kandidaton. Anna servis al ELNA kiel kasisto kaj funkciis bonege en tiu
      posteno. Sxi estas ege respondeca virino. Kaj kiam mi pridemandis, sxi
      akceptis esti kandidato kaj eventuale sekretario se elektita.

      "Tial mi urgxas vin: KIAM VI RICEVAS VIAN BALOTILON, ENSKRIBU LA NOMON DE
      ANNA BENNETT por sekretario, kaj resendu la balotilon kiel direktite
      (kompreneble kun viaj vocxdonoj por tri estraranoj).

      "Mi ne vere 'politikumas' en cxi tiu afero, cxar ne estas konkurenca
      kandidato. Sed ni DEVAS havi sekretarion!

      "Tre amike kaj elkore via,

      "Vilcxjo Harmon"

      ---

      Noto por la estonteco:

      Laux la Statuto de ELNA ( http://www.esperanto-usa.org/bylaws.html ), oni
      farigxas kandidato por posteno en la Ligo cxi tiel:

      "403. At each Congress the President shall appoint a Nominating Committee
      for the following year. The Nominating Committee shall consist of five
      members, none of whom is an officer of the League. The Nominating Committee
      shall, by correspondence or otherwise, nominate candidates for the offices,
      obtain acceptances of the nominations, and notify the President, Secretary,
      and the Director of the Central Office as to the candidates before March 1,
      also sending a list of the candidates to the Editor of the League's organ.

      "Any five or more members of the League may make a written nomination of
      any candidate, sending such request to the Chairman of the Nominating
      Committee before February 15. The Nominating Committee shall include such
      candidate in the list, provided the candidate has accepted the nomination."

      Se vi opinias, ke _vi_ povos kontribui al Esperanto kaj ELNA estante
      kandidato por posteno en la Estraro, vi povos, _post la komenco de
      auxgusto_ (kiam devos esti nova kandidatiga komitato), kontakti la Centran
      Oficejon de ELNA (elna@..., (510) 653-0998) por ricevi la
      nomon kaj adreson de la Prezidanto de la Kandidatiga Komitato por 2005, kaj
      poste kontakti tiun por indiki vian pretecon labori en la Estraro de ELNA.
      Mi ne povas imagi, ke oni rifuzus tian sinproponon (ne estas tre facile
      sercxi kandidatojn, kaj certe estas ege temporabe), sed ecx se la komitata
      prezidanto ial rifuzos vin, vi povos poste kontakti kvin aliajn anojn de
      ELNA, kiuj subskribos kandidatigan dokumenton, kaj se vi poste liveros tion
      al la prezidanto de la komitato, li tute ne _rajtos_ rifuzi vin, laux la
      dua alineo de la paragrafo 403 (supere).

      En 2005 oni balotos por Prezidanto de ELNA, Vic-Prezidanto de ELNA, kaj tri
      postenoj en la Estraro. Do absolute necesos havi kvin kandidatojn, kaj
      estos preferinde havi _almenaux_ dek.



      -- Don HARLOW
      http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
      Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
      Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
      Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.