Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Kial pulsaroj foje rapidas

Expand Messages
  • Donald J. HARLOW
    Fizikisto-esperantisto Behrouz Soroushian antaux iom da tempo indikis al mi la anglalingvan Physics News Update , kiu aperas cxiusemajne en la reto. Kutime
    Message 1 of 1 , Jan 24, 2004
      Fizikisto-esperantisto Behrouz Soroushian antaux iom da tempo indikis al mi
      la anglalingvan "Physics News Update", kiu aperas cxiusemajne en la reto.
      Kutime temas pri artikoloj pri lastatempaj eltrovoj en atom- kaj
      kvantum-fiziko, sed jen interesa astronomiajxo, kiu aperis cxisemajne en
      n-ro 670.

      PULSARAJ RESALTAJ. Astronomoj cxe la Instituto Max Planck de Astrofiziko en
      Munkeno kaj cxe la Universitato de Cxikago havas novan klarigon pri la
      kurioze grandaj rapidecoj de kelkaj pulsaroj movigxantaj tra la interstela
      spaco. Dum gxismorta gravitado, kelkaj steloj eble suferas nesimitran
      supernovaon. Cxar movumo estas cxiam konservenda, la neekvilibron de la
      eksplodaj rubajxoj sorbas la stela restajxo, nome la rotacianta
      neuxtronstelo, aux pulsaro, kiu postrestas. Aux, prefere dirite, la pulsaro
      ne postrestos, sed estos forpelita en la kosmon, for de la originala stela
      loko kun suficxa rapideco (gxis 1 000 km/sek) ke tiu estos mezureble per
      surteraj teleskopoj. Dum longa tempo, unu klarigo por la pulsaraj rapidecoj
      estis la ideo, ke elsxprucado de neuxtrinoj el la nove kreita neuxtronstelo
      estigas la akcelon. Ecx 1%-nesimetrio pri la elsxpruco rezultigus pulsarajn
      rapidecojn gxis 300 km/sek, sed tiu hipotezo postulas la ekziston de
      ekstremaj kondicxoj, ekzemple magnetaj kampoj de 10^16 gauxsoj. Thomas
      JANKA (thj@...) kaj liaj kolegoj opinias, ke la observataj
      efikoj estas pli bone klarigeblaj se la nesimetriajxoj venas ne de
      neuxtrina elsxprucado sed de tio, kiel materio interagas kun neuxtrinoj
      ensxprucantaj (kaj varmigantaj) la enfalantajn steltavlojn, kiuj tuj
      rejxetigxos en la kosmon dum la supernovaa eksplodo. Alivorte, la
      neregulajxoj estigxas ne pro la fiziko de atomeroj, sed pro la nete
      hidrodinamikaj efikoj de ekblovo da neuxtrinoj kiu pusxtrafas materian
      tavolon, procedo dum kiu etaj nestabilajxoj en perkutfronto povas rapide
      kaj ege pligrandigxi. (Scheck k.a., Physical Review Letters, 9 jan 2004;
      vidu belajn ilustrajxojn cxe
      http://www.mpa-garching.mpg.de/mpa/research/current_research/hl2003-10/hl2003-10-en.html
      )



      -- Don HARLOW
      http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
      Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
      Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
      Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.