Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

AEK-bulteno 1'03 : Korajn salutojn en nova 2003 jaro!

Expand Messages
  • Alexander Mikishev
    Karaj AEKanoj, Iom prokrastente mi tutkore sendas al vi cxiuj sincerajn bondezirojn okaze de NovJarsxangxo. Estu gxi fruktodona, felicxa, sana kaj PACA al cxiu
    Message 1 of 1 , Jan 13, 2003
    • 0 Attachment
      Karaj AEKanoj,

      Iom prokrastente mi tutkore sendas al vi cxiuj sincerajn bondezirojn okaze
      de NovJarsxangxo.
      Estu gxi fruktodona, felicxa, sana kaj PACA al cxiu el vi kaj al viaj
      familianoj! Mi memorigas
      ke tuj komence de januaro AEKo celebras sian 3-jarigxon! Jes, antaux tri
      jaroj ene de la tutmonda
      reto virtuale naskigxis la Astronomia Esperanto-Klubo. Malgraux sia unua
      virtualeco gxi poiome
      komencis realigi siajn ideojn kaj pensojn en iu materiala. Nune, la klubo
      jam povas raporti
      pri kelkajn sukcesajn projektojn. Jen - 3 astronomiaj stagxoj en Esperanto,
      2 Almanakoj,
      reta Astronomia Terminaro ...
      Mi kredas ke dank'al AEKanoj en nuna Esperanto-movado astronomia fako estas
      konsiderata kiel
      forta, ekzistanta agado. Pasintjare ni organizis tre interesan jam la trian
      stagxon pri astronomio. Gxi estas vaste priinformita en nia kluba
      novajxgrupo. Korajn dankojn pro la
      gvidado al nia kara Patrick! Post jara pauxzo estis eldonita la dua
      "Astronomia Alamako". Nova
      AA-2002 vekis intereson en Esperantujo. UEA ekposedis la rajton distribui
      gxin per sia Libro-
      Servo. Venis pozitivaj recenzoj kaj en "Esperanto", kaj en "Monato". Mi
      ricevis kelkajn lauxdajn
      leterojn pri AA-2002. Tiuj lauxdaj vortoj rilatas al cxiu AEKano, kiu helpis
      aperigi la Almanakon - Amri, Helio, David, Yvon, Raquel, Pawel, Antonio,
      Silvia, Johano, Marko. Dankojn karulojn!
      Laux mi la Almanako estas ne nur bona informilo pri astronomio, sed ankaux
      bona varbilo por la
      klubo, kluba presorgano, kunigilo inter "retaj" AEKanoj kaj "senretaj".
      Krom tio, dauxris laboro pri Astronomia Terminaro - niajn dankojn al la tuta
      terminara teamo kaj precipe al Helio kaj Lars! Specialajn dankvortojn al
      Amri, kiu bonsxance dum UKo vekas intereson per siaj IKU-aj lecionoj pri
      astronomio.
      Al cxiuj dankojn, kiuj sendas siajn leterojn al la kluba novajxgrupo,
      rakontojn pri observado,
      demandojn, respondojn ...
      Aparte mi volas danki pro sia afabla tre akurata, preciza kaj deligenta
      laboro nian kasiston - Johanon. DANKOJN JOHANO!!! Kaj jen la plej favora
      novajxo por nia klubo. La kluba financa stato
      plibonigxis(!!!) dum la 2002 jaro. Tio ne nur garantias al nia pluan
      funkciadon, sed ankaux donas eblecon por plani venontajn agadojn kaj
      projektojn.
      Rilate al nova jaro. En Sankta Mikaelo ni decidis ne organizi cxi-jare la
      stagxon ( eble gxi
      okazos venontjare - en 2004 sed ni vidu ). Ni komencu agi iom pli serioze -
      provu fari iun projekton kaj eklabori kun profesiuloj. Ni ankoraux diskutos
      tion rete.
      Cxi-jare la UKo okazos en Euxropo kaj evidente kunvenigos plimultajn
      esperantistojn ol la pasinta. Tial estus utile, se AEK havu sian programeron
      dum la Kongreso.
      Kaj nun la plej GRAVA NOVAJxO!!! Nia financa stato permesas al mi anonci, ke
      laboro pri "ASTRONOMIA ALAMANAKO - 2004" ekas! La temo de AA-2004 estas
      "Historio de Astronomio". Tiel
      unue estas atendataj artikoloj pri cxiu aspekto de tiu grandega temaro, sed
      ankaux aliaj
      materialoj estas bonvenaj. Mi esperas ke cxiuj malnovaj kaj novaj auxtoroj
      reehxu! Kiel kutime
      la AA-2004 aperu antaux la UKo por esti vendata tie. Mi esperas ke jam
      establitaj bonaj rilatoj
      kun FEL helpos bonorde eldoni la AAon. Por pli trankvile labori estus bone
      ke artikoloj estu
      sendataj gxis printempo al mi. Por auxtoroj ( kaj por cxiu alia AEKano ) mi
      informos , ke
      artikolojn sendu al mia nova retadreso: alexmikish@...

      Sukcesojn en pasinta jaro tute ne nuligas niajn "nigranj makulojn". Por
      likvidi ilin mi bezonas vian helpon. Tio unue rilatas al aperado pli malpli
      regula de AEK-bulteno kaj , due, renovigo
      de AEKa TTTejo.

      Viaj komentoj, ideoj, kritikoj estas cxiam bonvenaj.
      Klaran cxielon al cxiu el vi! PACAN JARON!

      Kore, Aleksanro Mikishev
      kunordiganto de AEK, alexmikish@...

      P.S. Al tiu kiu interesigxis pri mia stato mi volus diri, ke finfine
      finigxas mia postoperacia
      kuracado kaj mi esperas je rapida renormigxo.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.