Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Nova (plej) malproksima galaksio

Expand Messages
  • Donald J. HARLOW
    Estimataj -- Jen ankoraux unu tradukekzerco . Lastatempe mankas al mi la tempo por fari tiajn, sed cxifoje ... nu, la temo interesas min, pro diversaj kialoj.
    Message 1 of 3 , Mar 9, 2002
    • 0 Attachment
      Estimataj --

      Jen ankoraux unu "tradukekzerco". Lastatempe mankas al mi la tempo por fari
      tiajn, sed cxifoje ... nu, la temo interesas min, pro diversaj kialoj.

      Mi utiligis por la traduko du terminarojn:

      "Esperanta terminaro de fiziko" de Katsumori, Makino kaj Yamamori (1a
      eldono; bedauxrinde, mi ne havas la 2an)
      "Astronomia terminaro" cxe http://esperanto.warande.uu.nl/AT/ ; dankon,
      Helio, kaj aparte pro la lastatempaj afisxoj pri "liniaro de Lyman-Alfo"
      (angle: Lyman-Alpha forest).

      La originala (anglalingva) informilo trovigxas cxe

      http://www.ifa.hawaii.edu/info/press-releases/hu3-06-02.html

      La referata antauxpresajxo estas trovebla (en PDF-formato) pere de tiu
      adreso, kaj ankaux (en diversaj formatoj) cxe la adreso, kiun mi citas fine
      de la informilo, malsupre.

      -- Don Harlow

      ---

      6an de marto 2002

      LUMO DE GALAKSIO PUSxAS LA MALLUMAN EPOKON DE UNIVERSO MALANTAUxEN

      Kontaktoj (anglalingve):

      Esther M. Hu
      Instituto por Astronomio, Universitato de Havajo
      Telefono: 808 956 7190
      hu@...

      Lennox L. Cowie
      Instituto por Astronomio, Universitato de Havajo
      Telefono: 808 956 8134
      cowie@...

      Internacia laborgrupo estrata de astronomoj el la Universitato de Havajo
      raportis eltrovon de galaksio donanta la plej fruan vidon de la epoko kiam
      galaksioj kaj steloj estigxis en la universo.

      "Tiu galaksio estigas stelojn je tempo supozita en la 'Malluma Epoko' de la
      universo kiam galaksioj 'eksxaltigxis'," diris profesoro Esther Hu,
      Universitato de Havajo, kiu estris la laborgrupon.

      Laux la gxenerale akceptata ideo, la universo estigxis per la praeksplodo
      antaux 14 - 16 milionoj da jaroj. Dum la universo kreskis kaj malvarmigxis
      dum la posta duonmiliardo da jaroj, la brilanta plasmo gxin konstituanta
      rekunigxis al atomoj de neuxtra gaso -- pliparte hidrogeno kun iom da
      heliumo. La brilado el tiu epoko de rekunigxo estas observata kiel la kosma
      mikroonda radiado kaj uzata por esplori la grandskalan geometrion de la
      universo. Dum la posta preskaux duonmiliardo da jaroj, lauxnome la "Malluma
      Epoko", la malvarma gaso komencis kuntirigxi por estigi la unuajn
      galaksiojn. La Malluma Epoko finigxis kiam lumo el la novestigxintaj
      galaksioj kaj kvazaroj rejonigis kaj sxangxis la ecojn de la cxirkauxanta
      neuxtra gaso.

      Gxis nun, la plej fruaj sondoj de la Universo estas perkvazaraj -- kvazaroj
      estas lumegantaj malproksimegaj ajxoj, kies potencon oni supozas veni el
      nigraj truoj. Por frutempe kodaki galaksiojn, kutime miloble malpli brilaj,
      esploristoj cxefatentis brilan hidrogenan emisilinion nomitan "Lyman-alfa",
      forte ekscitigxantan dum stelformigxado. Cxar granda ono de la lumo el frue
      estigxintaj galaksioj montrigxas en tiu linio, malproksimaj galaksoj povas
      aspekti relative brilaj vidate tra filtriloj, kiuj trapermesas sole
      ondolongojn proksimajn al la Lyman-alfa emisiado sed aspektas malbrilaj aux
      nedekteblaj vidate tra aliaj filtriloj.

      Tre sukcesa estas la metodo eltrovi malproksimegajn galaksiojn sercxante
      ajxojn rekoneblajn kiel "Lyman-alfaj emsiantoj" pere de la forta kresko de
      detektebleco en mallargxbendaj filtriloj, kaj laborgrupanoj antauxe uzis
      unu el la gigantaj Keck 10-metraj teleskopoj por trovi la plej malproksiman
      galaksion jam konatan, ajxon, kies lumo bezonis 15,3 miliardojn da jaroj
      por atingi nin.

      Por atingi malpli brilajn kaj pli malproksimegajn galaksiojn en la nuna
      laboro, Hu kaj sxiaj kolegoj uzis gravitan lenson, masegan galaksiaron, por
      pliamplifiki la lumon. Laux la Ejstejna teorio de gxenerala relativeco, tre
      masaj ajxoj povas kurbigi kaj fokusi lumon, same kiel pligrandiga lenso. La
      astronomoj utiligis la galaksiaron Abell 370, kiu situas ses milionojn da
      lumjaroj for de ni (2) kaj kies kerno enhavas la mason de kelkcent
      galaksioj, por pliintensigi lumon de malantaux tiu galaksiaro galaksio ,
      15,5 miliardojn da lumjaroj malproksima.

      La eltrovajn bildojn faritajn per la 10-metra teleskopo Keck I konfirmis
      spektroj poste havigitaj per la sama teleskopo montrantaj, ke ja ekzistas
      forta Lyman-alfa emisilinio.

      "Estas grave, ke oni povas vidi la linion," diris Peter Capak, postdiploma
      studento cxe la Universitato de Havajo kaj laborgrupano. "Se nur kelkaj
      galaksioj estus jam sxaltigxintaj, la emision dronigus la cxirkauxa
      hidrogengaso kaj la lumo neniam atingus nin."

      Len Cowie, aliaj havaja astronomo kaj laborgrupano, aldonis, "Ankaux gravas
      la fakto, ke temas pri galaksio kaj ne kvazaro. Kiam estigxis la unuaj
      galaksioj, similis al sxaltado de lumiloj por forigi nebulajxon, Kvazaroj
      estas brilegaj sed maloftaj, do ili kreas grandajn sennebulajn kavajxojn
      cxirkaux si, sed la fakto, ke elvenas la lumo el la malpli brilaj sed ege
      pli multenombraj galaksioj, signifas, ke grava kvanto da frua
      stelformigxado jam okazis, kaj ke granda parto de la gxenerala nebulajxo
      jam disigxis."

      La nove eltrovita galaksio havas rugxensxovo 6.56, kaj sondas la universon
      proksimume 780-milionjaragxan. Tio estas proks. 50 jarmilionojn pli frue ol
      la vido provizita de la plej malproksima kvazaro (rugxensxovo = 6.28), kaj
      80 jarmilionojn pli frue ol la supozita epoko de rejonigado (rugxensxovo ~6.1).

      Cxar la plimulto el la lumo de tiuj galaksoj estas rugxensxovita al la
      infrarugxo, la esplorgrupo plulaboris pri sia eltrovo pere de infrarugxaj
      bildoj el la 8,3-metra Teleskopo Subaro, ankaux sur Monto Mauna Kea, por
      taksi la stelformigxan kadencon -- eltrovante, ke 40-oble la maso de la
      suno cxiujare farigxis novaj steloj.

      "Oni volas vidi la galaksiojn en ilia infanagxo kaj rigardi ilian
      evoluadon," komentis Hu. "Komparante la Universan agxon al la skalo de homa
      vivo, ni montras al vi infanfotajxojn. La antauxa galaksia kodako montris
      infanon iom super la kvara naskigxdatreveno. Cxi tiu estas tri-kaj-duonjara.

      "Jen bona novajxo por la Kosma Teleskopo Posta-Generacia, planata por
      lancxo en la venonta jardeko," sxi finis. "La signifo estas, ke devus
      ekzisti multaj el tiuj malproksimaj galaksioj suficxe brilaj por observi
      per granda teleskopo kun bonaj infrarugxo-detektiloj, super la forta
      aerbrilo de nia atmosfero."

      Bildoj kaj kromaj informoj pri malproksimgalaksiaj sercxadoj haveblas cxe
      http://www.ifa.hawaii.edu/~cowie/z6/z6.html .

      La referato aperos en la numero de 1a aprilo de la _Astrophysical Jouranl
      Letters_. La referato estas afisxita en la publika arkivo cxe
      http://xxx.lanl.gov/abs/astro-ph/0203091 .

      La Instituto por Astronomio cxe la Universitato de Havajo esploras
      galaksiojn, kosmologion, stelojn, planedojn, kaj la Sunon. Gxiaj
      profesoraro kaj stabanaro ankaux pritraktas klerigadon pri astronomio, kaj
      partoprenas en la disvolvado kaj pritraktado de la observejoj sur montoj
      Haleakala kaj Mauna Kea. Por pluaj informoj, vizitu gxian TTT-ejon cxe
      http://www.ifa.hawaii.edu/ .

      ---

      (1) Eventuale "jongaso", kiu estus laux mi pli bona vorto, kvankam la ETF
      donas "plasmo"n.

      (2) Cxu nur??? Laux aliaj fontoj, la rugxensxovo de Abell 370 estas z=0.37,
      pli malpli, kaj tio certe estas pli ol ses milionoj da lumjaroj (2
      Mparsekoj), aux cxu mi eraras?




      -- Don HARLOW
      http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

      Pasis longa voj'
      Iri æi tien de for;
      Pasis longa temp',
      Sed alvenas mia hor' ...

      Literatura¼oj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

      ELNA Nacia Kongreso 2002: http://www.esperanto.org/ELNA2002/
    • eisdur
      ... konstituanta ... da ... la kosma ... Cxu rekunigxo signifas rekombinigxo? Vidu la PIV2a termino rekombinigxa erao
      Message 2 of 3 , Mar 12, 2002
      • 0 Attachment
        --- In aeko@y..., "Donald J. HARLOW" <donh@d...> wrote:

        > dum la posta duonmiliardo da jaroj, la brilanta plasmo gxin
        konstituanta
        > rekunigxis al atomoj de neuxtra gaso -- pliparte hidrogeno kun iom
        da
        > heliumo. La brilado el tiu epoko de rekunigxo estas observata kiel
        la kosma
        > mikroonda radiado


        Cxu rekunigxo signifas rekombinigxo? Vidu la PIV2a termino
        rekombinigxa erao
        http://warande1124.warande.uu.nl/~sencay/AT/art/rekombinigxa_erao.html


        > Cxar granda ono de la lumo
        el frue
        > estigxintaj galaksioj montrigxas en tiu linio, malproksimaj galaksoj
        povas
        > aspekti relative brilaj vidate tra filtriloj, kiuj trapermesas sole
        > ondolongojn

        En AT, estas ankaux "translasas" por la nocio trapermesi.
        Sxajnas al mi, ke ili estas identaj, cxu ne?


        > laboro, Hu kaj sxiaj kolegoj uzis gravitan lenson, masegan
        galaksiaron, por
        > pliamplifiki la lumon. Laux la Ejstejna teorio de gxenerala
        relativeco, tre
        > masaj ajxoj povas kurbigi kaj fokusi lumon,


        La komento estas pri "masa".
        Mi rimarkas ke ecx en viaj tekstoj, Don, vi uzas plurajn
        tradukojn por la angla massive. Mi jam legis Masohava, Grandmasa
        kaj nun Masa. AT registras masega, kiun mi preferas. Laux mia
        legado de la libro de David, sxajnas ke li preferas Masohava. Elde
        legado de la korespondado inter la PIV2a eldonistoj kaj Amri Wandel,
        la elekto de Amri estus egmasa.

        Estus bone se ni povus interkonsenti pri tio. Mi akceptas Grandmasan
        kaj ecx Mashava, malgraux tio ke por mi Mas(o)hava ne signifas
        "havanta grandan mason". Neuxtrino estas mashava partiklo, sed ne
        grandmasa partiklo...



        > studento cxe la Universitato de Havajo kaj laborgrupano. "Se nur
        kelkaj
        > galaksioj estus jam sxaltigxintaj, la emision dronigus la cxirkauxa
        > hidrogengaso kaj la lumo neniam atingus nin."

        kiu estas la angla traduku de sxaltigxi?



        > La referato aperos en la numero de 1a aprilo de la _Astrophysical
        Jouranl
        > Letters_. La referato estas afisxita en la publika arkivo cxe
        > http://xxx.lanl.gov/abs/astro-ph/0203091 .

        Vi rimarkos tion, ke mi registris "antauxpresajxo" por "preprint".
        Kiam vi proponis la vorton "referato", antaux kelkaj monatoj, mi ne
        havis klaran ideon pri gxia tauxgeco. La problemo estas tio, ke por mi
        "referato" nur aplikeblas post ies referado al gxi.

        Sxjanas al mi, ke gxi ne tauxgas kiel traduko de "paper", kies
        plej simpla traduko estus "artikolo" aux "sciencartikolo". Tamen,
        por la nocio de "reference", via "referato" estas gxusta.

        Kion vi pensas?


        >
        > (1) Eventuale "jongaso", kiu estus laux mi pli bona vorto, kvankam
        la ETF
        > donas "plasmo"n.

        Jongaso estas belaspekta hejma vorto por la nocio plasmo.



        > (2) Cxu nur??? Laux aliaj fontoj, la rugxensxovo de Abell 370 estas
        z=0.37,
        > pli malpli, kaj tio certe estas pli ol ses milionoj da lumjaroj (2
        > Mparsekoj), aux cxu mi eraras?
        >

        Jes, sxajnas esti eraro. z=0.37 devus esti minimume 500 milionoj da
        lumjaroj for.


        Via

        Helio
      • Donald J. HARLOW
        Je 04.38 ptm 2002.03.12 +0000, vi skribis ... Sxajne, jes. La problemo estas, ke mi pensas pri recombination kiel cxiutagan vorton kiun ne valoras sercxi
        Message 3 of 3 , Mar 14, 2002
        • 0 Attachment
          Je 04.38 ptm 2002.03.12 +0000, vi skribis
          >--- In aeko@y..., "Donald J. HARLOW" <donh@d...> wrote:
          >
          > > dum la posta duonmiliardo da jaroj, la brilanta plasmo gxin
          >konstituanta
          > > rekunigxis al atomoj de neuxtra gaso -- pliparte hidrogeno kun iom
          >da
          > > heliumo. La brilado el tiu epoko de rekunigxo estas observata kiel
          >la kosma
          > > mikroonda radiado
          >
          >
          >Cxu rekunigxo signifas rekombinigxo? Vidu la PIV2a termino
          >rekombinigxa erao
          ><http://warande1124.warande.uu.nl/~sencay/AT/art/rekombinigxa_erao.html>http://warande1124.warande.uu.nl/~sencay/AT/art/rekombinigxa_erao.html

          Sxajne, jes. La problemo estas, ke mi pensas pri "recombination" kiel
          "cxiutagan vorton" kiun ne valoras sercxi en terminaro, sed kiun oni povas
          rekrei lauxbezone.


          > > Cxar granda ono de la lumo
          >el frue
          > > estigxintaj galaksioj montrigxas en tiu linio, malproksimaj galaksoj
          >povas
          > > aspekti relative brilaj vidate tra filtriloj, kiuj trapermesas sole
          > > ondolongojn
          >
          >En AT, estas ankaux "translasas" por la nocio trapermesi.
          >Sxajnas al mi, ke ili estas identaj, cxu ne?

          Jes. Sed mi rekomendus sxangxon al "tralasas" anst. "translasas", cxar
          "tra" indikas movon de unu flanko al alia tra la medio dum "trans" simple
          indikas movon cxe la alia flanko; kun -N gxi gxenerale signifas movon de
          unu flanko al alia, sed ne tra la medio.


          > > laboro, Hu kaj sxiaj kolegoj uzis gravitan lenson, masegan
          >galaksiaron, por
          > > pliamplifiki la lumon. Laux la Ejstejna teorio de gxenerala
          >relativeco, tre
          > > masaj ajxoj povas kurbigi kaj fokusi lumon,
          >
          >
          >La komento estas pri "masa".
          >Mi rimarkas ke ecx en viaj tekstoj, Don, vi uzas plurajn
          >tradukojn por la angla massive. Mi jam legis Masohava, Grandmasa
          >kaj nun Masa. AT registras masega, kiun mi preferas. Laux mia
          >legado de la libro de David, sxajnas ke li preferas Masohava. Elde
          >legado de la korespondado inter la PIV2a eldonistoj kaj Amri Wandel,
          >la elekto de Amri estus egmasa.
          >
          >Estus bone se ni povus interkonsenti pri tio. Mi akceptas Grandmasan
          >kaj ecx Mashava, malgraux tio ke por mi Mas(o)hava ne signifas
          >"havanta grandan mason". Neuxtrino estas mashava partiklo, sed ne
          >grandmasa partiklo...

          "grandmasa" versxajne estus pli bona. Denove, mi rekreas la vortojn
          lauxbezone, kaj ili ne cxiam estas samaj.



          > > studento cxe la Universitato de Havajo kaj laborgrupano. "Se nur
          >kelkaj
          > > galaksioj estus jam sxaltigxintaj, la emision dronigus la cxirkauxa
          > > hidrogengaso kaj la lumo neniam atingus nin."
          >
          >kiu estas la angla traduku de sxaltigxi?

          "to turn on" (netransitiva). Kiel en "the lights turned on" (ne kiel en "he
          turned on the lights", por kiu oni uzas "sxalti").



          > > La referato aperos en la numero de 1a aprilo de la _Astrophysical
          >Jouranl
          > > Letters_. La referato estas afisxita en la publika arkivo cxe
          > >
          > <http://xxx.lanl.gov/abs/astro-ph/0203091>http://xxx.lanl.gov/abs/astro-ph/0203091
          > .
          >
          >Vi rimarkos tion, ke mi registris "antauxpresajxo" por "preprint".
          >Kiam vi proponis la vorton "referato", antaux kelkaj monatoj, mi ne
          >havis klaran ideon pri gxia tauxgeco. La problemo estas tio, ke por mi
          >"referato" nur aplikeblas post ies referado al gxi.
          >
          >Sxjanas al mi, ke gxi ne tauxgas kiel traduko de "paper", kies
          >plej simpla traduko estus "artikolo" aux "sciencartikolo". Tamen,
          >por la nocio de "reference", via "referato" estas gxusta.
          >
          >Kion vi pensas?

          Nu, gxuste nun la termino "antauxpresajxo" estas gxusta, cxar la artikolo
          ne aperos en Ap.J. Letters gxis la unua de aprilo (espereble ne temas pri
          aprilkomenca sxerco!). Versxajne "artikolo" estas gxenerale pli bona.


          > > (2) Cxu nur??? Laux aliaj fontoj, la rugxensxovo de Abell 370 estas
          >z=0.37,
          > > pli malpli, kaj tio certe estas pli ol ses milionoj da lumjaroj (2
          > > Mparsekoj), aux cxu mi eraras?
          > >
          >
          >Jes, sxajnas esti eraro. z=0.37 devus esti minimume 500 milionoj da
          >lumjaroj for.

          Sxajne temis pri ia sekretaria eraro. En la TTTejo de L. Cowie trovigxas
          bele HTML-igita versio de la sama gazetara informilo kun la gxusta cifero
          (6 miliardoj). (Mi kalkulis la pli-malpli gxustan ciferon sur dorso de
          papero dum iu kunveno, en kiu mi ekenuis, pasintan semajnfino, kaj trovis
          4-5 miliardojn.)

          Mi supozas, ke vi konas la simileraran (kaj ebla apokrifan) anekdoton pri
          la kosmologo George Gamow. Gamow iam faris publikan prezenton pri la
          "Estonteco de la Sunsistemo" kaj klarigis, ke post kvin miliardoj da jaroj
          la suno rugxgigantigxe sxvelos kaj sorbos la teron. Post la prezento, iu
          timema maljunulino kuris al li kaj kriis: "Profesoro Gamow, Profesoro
          Gamow! Post kiom da tempo, laux vi, la suno sxvelos kaj sorbos la teron?"
          "Post kvin miliardoj da jaroj, sinjorino," gxentile respondis Gamow. "Ho,
          dank' al Dio, ni estas savitaj!" kriis la malstrecxigxantino. "Mi kredis
          auxdi kvin _milionojn_!"

          Mi cetere kontrolis pri la signifo de z en libro de Peebles kaj rimarkis,
          ke gxi _ne_ estas linie sxangxebla al mezuro de distanco. Kia seniluziigxo!


          -- Don HARLOW
          http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

          Pasis longa voj'
          Iri æi tien de for;
          Pasis longa temp',
          Sed alvenas mia hor' ...

          Literatura¼oj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

          ELNA Nacia Kongreso 2002: http://www.esperanto.org/ELNA2002/
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.