Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

[aeko] AT (estis: ZAMENHOF-STRATOJ KAJ ASTEROIDO "ESPERANTO")

Expand Messages
  • Lars Soezueer
    ... Nu, kvankam AT estas ankoraux malproksiam de perfekteco, mi jes rekomendus gxin cxe tradukado de astronomiajxo. Tamen, multaj pli gxeneraloj terminoj kiaj
    Message 1 of 13 , Dec 1, 2001
    • 0 Attachment
      On Fri, 30 Nov 2001, Antonio M. Sànchez Pérez wrote:

      > Dankon Lars. Tio okazas al mi pro ne atente konsulti la AT-on!!!

      Nu, kvankam AT estas ankoraux malproksiam de perfekteco,
      mi jes rekomendus gxin cxe tradukado de astronomiajxo.

      Tamen, multaj pli gxeneraloj terminoj kiaj
      "movokvanto" ne enestas. Cxu vi pledas ke ni
      aldonu ankaux ilin?

      Cetere, cxu vi jam rigardis la unuan provizoran
      surpaperigeblan version?

      Klaran cxielon

      Lars

      --
      Lars S"oz"uer |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
      Max-Zelck-Str. 11| Notkestr. 85
      D-22459 Hamburg | D-22603 Hamburg
      Germanujo | +49-40-8998-4849
      +49-40-58917303 | Fakso -4018
      ret-posxto: soezueer@...
      TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
      En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
      ICQ#50186069
    • Antonio M. Sànchez Pérez
      Mi ne sciis ke tiu vorto ne estis en AT. ; ghi ja estas pli fizika ol astronomia, do eble ne tre taúga por estrikte astronomia terminaro (des pli char ghi ne
      Message 2 of 13 , Dec 1, 2001
      • 0 Attachment
        Mi ne sciis ke tiu vorto ne estis en AT. ; ghi ja estas pli fizika ol
        astronomia, do eble ne tre taúga por estrikte astronomia terminaro (des pli
        char ghi ne estas estrikte astrofizika). Do mi ne pledas pro tio: fizikaj
        terminoj al fizika terminaro.

        Helio forte rekomendis al mi rigardi la surpaperigeblan version, kaj mi tuj
        faros nune.


        Klaran chielon
      • Donald J. HARLOW
        Je 08.39 ptm 2001.12.01 +0000, Antonio M. Sànchez Pérez skribis ... Tamen, por la profesiaj astronomoj la fizikaj terminoj estas egale gravaj kun la nete
        Message 3 of 13 , Dec 2, 2001
        • 0 Attachment
          Je 08.39 ptm 2001.12.01 +0000, Antonio M. Sànchez Pérez skribis

          > Mi ne sciis ke tiu vorto ne estis en AT. ; ghi ja estas pli fizika ol
          >astronomia, do eble ne tre taúga por estrikte astronomia terminaro (des pli
          >char ghi ne estas estrikte astrofizika). Do mi ne pledas pro tio: fizikaj
          >terminoj al fizika terminaro.

          Tamen, por la profesiaj astronomoj la fizikaj terminoj estas egale gravaj
          kun la nete astronomiaj. Se ekzistus reta fizika terminaro, suficxus lasi
          ilin tie kaj simple meti, ie en la astronomia terminaro, ligon al la
          fizika; sed cxar ne ekzistas reta fizika terminaro, eble valorus enmeti
          almenaux la plej gravajn fizikajn terminojn en la AT.


          -- Don HARLOW
          http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

          Pasis longa voj'
          Iri æi tien de for;
          Pasis longa temp',
          Sed alvenas mia hor' ...

          Se vi seræas...
          Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
          Poemojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
          Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/
        • Helio Jaques
          ... La nocio pri movokvanto estas tiel fizika kiel pri temperaturo, kiu jam estas en AT. Fakte, movokvanto ankoraux ne estis registrita de mi pro tio ke mi
          Message 4 of 13 , Dec 3, 2001
          • 0 Attachment
            --- "Donald J. HARLOW" <donh@...> wrote:
            > Je 08.39 ptm 2001.12.01 +0000, Antonio M. S�nchez
            > P�rez skribis
            >
            > > Mi ne sciis ke tiu vorto ne estis en AT. ;
            > ghi ja estas pli fizika ol
            > >astronomia, do eble ne tre ta�ga por estrikte
            > astronomia terminaro (des pli
            > >char ghi ne estas estrikte astrofizika). Do mi ne
            > pledas pro tio: fizikaj
            > >terminoj al fizika terminaro.

            La nocio pri movokvanto estas tiel fizika kiel pri
            temperaturo, kiu jam estas en AT. Fakte, movokvanto
            ankoraux ne estis registrita de mi pro tio ke mi
            ankaux miksis tiun nocion kun tiu pri momanto.
            Kredeble, Lars multe pli bone difinus tiujn nociojn ol
            mi.

            AT ne celas esti fizika terminaro. tamen, kiel
            movokvanto estas nocio tre grava al astronomiajxoj kaj
            al cxielmehxaniko, gxi nepre devas aperi.

            Mi forte rekomendas la kontroladon de la surpaperiga
            versio de AT al cxiu, kiu volas kunlabori kun nia
            projekto.

            http://esperanto.warande.uu.nl/AT/tar/AT-tuta.ps.gz

            Lars certe faris grandan laboron, proviziante gxin al
            ni.

            Finfine, mi volas danki Elmer pri liaj artikoloj. Ili
            ja kontribuos por nia terminar-projekto. bedauxre, mi
            jxus revenis el Hispanujo, kaj mi ne povos kontroli la
            tekston aux komenti viajn provtradukojn.

            Amike

            Helio

            __________________________________________________
            Do You Yahoo!?
            Buy the perfect holiday gifts at Yahoo! Shopping.
            http://shopping.yahoo.com
          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.