Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

AEK-bulteno #3 (43).2001

Expand Messages
  • mikisal@hotmail.com
    ... AEK-bulteno # 3 ( 43 ), 2a eldonjaro ... 8.2.01 Karaj geamikoj, kelkaj el vi eble demandas - kio okazis kun la AEK-bulteno? Kial gxi prokrastigxis? Kial ne
    Message 1 of 1 , Feb 8, 2001
    • 0 Attachment
      --------------------------------------------------------------

      AEK-bulteno # 3 ( 43 ), 2a eldonjaro

      --------------------------------------------------------------
      8.2.01

      Karaj geamikoj,

      kelkaj el vi eble demandas - kio okazis kun la AEK-bulteno? Kial gxi
      prokrastigxis?
      Kial ne aperas novajn TTT-pagxojn? Trankviligxu! Cxio estas en ordo.
      La klubo ekzistas,
      agas kaj pligrandigxas. Silentado de la kluba kunordiganto estis
      kauxzita de lia nova
      posteno en lia laborejo. Aperis novaj taskoj, zorgoj ... Krome, la
      kunordiganto eklernis ...
      La lernado okazas vespere, sed tio ne dauxros longe. Tial , cxio en
      ordo - ni iru anatauxen
      propogante Astronomion inter Esperantistaro kaj inverse.
      Do, ni revenu al nia kluba vivo, cxar novajxoj ne mankas.
      Unue, ni bonvenigu nian novan klubaninon - Sandra Burgues Roca el
      cxefurbo de Urugvajo,
      Montevideo! Sxia retadreso : sburgues@... . Bonvenon ,
      Sandra, al nia Teamo !
      Sandra skribis tre interesan leteron, kiun mi volus cxi tie citi:

      --------------------------------------------------------------------

      Unue, mi volas GRATULI ! al cxiuj pro tiel bonega pagxo!
      Miaj interesoj pri astronomio komencis dum mia infaneco, mia avino
      kutimis rakonti
      min pri la suno, la luno kaj la steloj, precipe literaturaj aferoj,
      sed ankaux mi ne
      forgesas siajn dubajn demandojn pri la tuta cxielo, sxi lernis min
      kiel rigardi
      la cxielon, kaj kiel pensi. Do, jam ekde mia infaneco mi amas la
      cxielon, dum la
      mezlernejo mi lernis paroli pri konstelaroj kaj malsimilaj
      steloj,ktp., kaj mi
      komencis cxiam atendi la novembran pluvon da leonidoj, tempo kiam mi
      povis kune
      kun miaj fratinoj supreneniri al la plafono de nia domo kaj tiel havi
      la tutan
      cxielon por ni ! neforgeseblaj momentoj sur la plafono atendante la
      leonidojn.
      (estis tre agrable rigardi la noktan cxielon cxar mi logxis 10 jaroj
      en la kamparo).
      Poste mi eniris al la universitato, kaj kvankam mi studas medicinon,
      ankoraux mi
      dauxras informante min pri astronomiaj aferoj. Nuntempe mi logxas en
      Montevideo,
      urbo ne agrabla por rigardi la cxielon, kaj mi dauxrigas la kutimon
      rigardi la leonidojn,
      kaj mi ne estas la sola medicina studanto kiu havas tian kutimon!
      estas multaj aliaj !
      Almenaux mi konas pli ol 10 medicinaj studantoj amantoj de astronomio.

      Sed ene de medicina scienco, la astronomio gravas ankaux, pro
      malsimilaj punktoj,
      ekz. gravitio, ekz. problemoj pri okulsano kiam oni rekte rigardas la
      sunon, ktp.
      Do, medicino kaj astronomio oni bone komprenas inter ambaux laux
      multaj aferoj.
      Bone, kiel vi jam certe komprenis mi ne estas profesia astronomisto,
      sed mi sxatas
      scii pri cxi tiu nekredebla scienco. Ankaux mi sxatas koni pri
      astronomio, cxar mi
      ankaux kursas flankan karieron kiel docento cxe katedro Historio pri
      Medicino
      en mia universitato. Nuntempe mi havas rangon 1, kiu estas docenta
      rango por
      medicinaj praktikantoj, aux sciencaj studantoj. Kaj en historio pri
      medicino,
      la astronomio tre gravas, cxar jam delonge, dum la unuaj komencoj de
      la medicino,
      ekz. en arabaj lernejoj, la medicinaj lekcionoj nepre instruis pri
      astronomio,
      kaj la homa korpo estis kiel kopio de konstelacioj per kiu ili lernis
      aux klopodis
      kompreni nian korpon, cxar oni ne permesis fari anatomiajn
      discekciojn sur homaj kadavroj.
      Do, ili uzis la stelojn por reprezenti la homan anatomion. Estas
      reale nekredeble kiel
      ili kutimis studi la cxielon, por doktorigxi pri medicino !!
      Finfine, mi sxatas astronomion, kaj mi ege sxatis Carl Sagan.

      ----------------------------------------------------------------------
      -----
      Sxi ankaux proponis tre interesajn ideojn por nia klubo. Mi ege
      volus, ke vi reagu al ili.
      Ni diskutu. Laux mi, ili estas absolute akcepteblaj. Do, estus
      interese legi viajn ideojn
      pri la proponoj.
      Jen proponoj de Sandra:

      1-Informa ponto.Mia ideo estas speciale utili via klubo kiel informa
      ponto inter
      la urugvaja astronomistaro kaj esperanto, kiam ekz. aperas interesajn
      ideojn pri
      astronomio kaj esperanto. Ekz. cxiutage mi ricevas informojn de la
      urugvaja
      retdissendolisto de astronomio, speciale en la hispana kaj angla
      lingvoj, do
      mi pretas informi sur tiu listo pri AEK kaj eblecoj intersxangxi
      informoj.

      2-Ekologio. Kune kun aliaj junuloj, ne multaj, sed kuragxaj ;) mi
      klopodas per
      esperanto agi en ekologiaj temoj, kaj uzi la aferon, ekz. por kunigi
      sciencojn.
      Kiel? per ebla solvo da kelkaj problemoj. Ekz. Astronomio kaj
      ekologio, cxu ili
      kune povas iri?. JES ! laux nia vidpunkto, unu el la gravaj problemoj
      kaj por
      astronomio kaj por ekologio estas la troa lumigo cxe grandaj urboj.
      Ni mem cxe
      Montevideo, suferas lummalpurigon, kaj jam oni suficxe plendis pri
      tio la astronomistoj,
      sed sen sukceso. Niaj cxefaj stratoj, kaj la plej multo el la grandaj
      kontruajxoj enhavas
      multajn da lampoj lumigante al la cxielo !! estas tro gxena. Kaj
      ankaux ekzistas
      tro da lumo sur la arboj mem, mortigante centojn da biologiaj
      formvivoj ne cxiam
      malbonaj. Ne ekzistas bonan uzon da lumo cxe nia urbo. Se ni cxiuj
      kune kunigus
      forton por batali kontraux tio, certe ke ni solvus la naturproblemon
      kaj sciencan,
      apogante astronomian rigardadon.

      3-MEDICINO. Kune kun aliaj esperantistaj medicinaj studantoj ni
      starigis
      dissendoliston pri medicino, kaj biologio, kaj aliaj similaj
      sciencoj. Nia pagxo estas sur:
      http://www.geocities.com/medicinostudento/
      Mia propono estas inviti AEK sendi nin sciencajn informojn
      kiam per astronomio rilatigas ankaux pri medicino. Mi pensas ke por
      vere uzi
      esperanton en scienca kampo, ni devas intersxangxi, sercxi nian
      kontaktpunktojn,
      kaj klopodi sukcesi per esperanto science. Ni kiel esperantistoj ne
      devas atendi
      ke la ekstera mondo sxangxi sian direkton, ni ne devus dependi el
      ili, cxar ni
      mem jam povas suficxe bone uzi esperaton, pro tio, estas ni kiuj
      devas pli ofte
      uzi esperanton en scienco, kaj ne nur dum internaciaj kongresoj.

      Bone, jam suficxe mi proponis. Espereble ion tauxgos.
      Kun tre stelaj cxieloj, salutas,
      Sandra Burgues Roca
      Montevideo, la 2an de februaro de 2001.-

      ----------------------------------------------------------------------
      ------------

      BONEGE, SANDRA! Koran dankon al vi pro la letero kaj ege interesaj
      proponoj!
      ======================================================================
      ===========
      Aperis pli da detaloj pri Astronomia Festivalo "COSMOS", kiu okazos
      marte en Irlando.
      La informojn sendis nia amiko, Girvan McKay.
      Li skribas:

      "Mi informas vin kaj la anojn de AEK, ke la cxijara Astronomia
      Festivalo COSMOS 2001 okazos
      23-25 de marto, en Annaharvey Equestrian Centre *Rajdcentro), apud
      Tullamore, Graflando Offaly, meza
      Irlando. La prelegantoj cxe COSMOS cxiam estas elstaraj fakuloj pri
      astronomio kaj rilataj sciencoj.
      Plie, cxijare akceptis inviton partopreni kaj prelegi la rusaj
      kosmonauxtoj
      kol. Alex Volkov, kiu pasigis jaron en spacstaciono MIR, kaj d-ro Alex
      Martinov, cxefo pri balistiko en la rusa misio-kontrolcentro. La
      centro
      Annaharvey konsistas el cxevalrajdejo (kie partoprenanto, kiuj sxatas
      rajdadon povas lui cxevalojn), farmbieno, komforta familieca gastejo,
      restauxracio kaj konferencsalono. Graflando Offaly estas grava en la
      historio de astronomio. Tie, en pitoreska urbo Birr, la 3-a grafo
      Ross, per
      sia giganta teleskopo, malkovris en la mezo de la 19-a jarcento,la
      spiralajn
      galaksiojn. Birr situas proksimume 40 kilometrojn for de Tullamore,
      kaj en
      la tiea belega kastelparko de la gegrafoj Ross ono povas viziti
      Leviatanon,
      la gigantan Ross-teleskopon, kaj scienca ekspozicion.
      Programo kaj pliaj informoj pri aligxkotizo kaj logxadkostoj estos
      publikigitaj en postaj anoncoj. La laborlingvo estos la angla.
      Almenaux du
      esperantistoj cxeestos. La organizanto de la festivalo
      estas "Tullamore
      Astronomical Society".
      Mi amike salutas. Klaraj cxieloj! Garbhan MacAoidh, Tullamora
      Astronomia
      Societo. "


      En la sekva letero li aldonas :
      "La kosto por la tuta semajnfino estos Irl £ 20.00. Tiu estas
      la kotizo nur por partopreni la prelegojn. Komforta logxado estas
      havebla
      en Annaharvey mem aux en apuda privata domo aux hotelo je modera
      kosto. Se
      oni deziras cxeesti la sabatvespera bankedo, oni devas aldoni la
      koston
      (versxajne proksimume Irl £ 20, sed tio devos esti konfirmita).
      Partoprenanto, kiuj sxatas rajdi inter la prelegoj, povos lui
      cxevalojn.
      Ankaux, en libertempo oni povos viziti urbon Tullamore kaj/aux la
      interesegan
      kastelparkon en Birr (50 km for), kie estas la fama granda teleskopo
      "Leviathan" (per kiu estis malkovritaj la spiralajn galaksiojn de la
      3-a
      grafo Ross); kaj la
      scienca centro de la gegrafoj Ross. "

      Mi esperas, ke esperantistoj kaj AEKanoj ne mankos dum festivalo. Uzu
      tiun eblecon
      - vizitu Irlandon, partoprenu Festivalon. Estas bona ebleco prezenti
      al ne-esperantistoj
      nian klubon.
      ======================================================================
      ========

      Tre agrablas, ke komencas veni leterojn demandantaj pri nia septembra
      stagxo. Jen,
      ekinteresigxis grupo de esperantistoj el Ukrainio! Do, nia stagxo
      povas esti vere
      internacia - imagu Francio, Brazilo, Hispanio, Germanio , Israelo ...
      Ne malbone, cxu?

      Se vi ankoraux ne decidis - decidu ! Kontaktu Johanon por kotizoj kaj
      eku!

      La laboro pri AA-2001 dauxras kaj mi jam povas anonci, ke inter
      auxtoroj de gxi trovigxos
      spertaj esperantistoj kaj profesiuloj.

      Lasttempe venis demando por nia rubriko "Demandu specialiston", cxar
      la demando kaj respondo
      ankoraux ne aperis en nia TTTejo, mi volus gxin publikigi cxi tie.
      ======================================================================
      =

      Jean-François COLSON el Belgio demandas:

      > En la Franca oni foje diras ke la Luno mensogas (la Lune
      > est menteuse), tio estas, ke kiam gxi kreskas
      (quand elle _c_roît) ĝi aspektas same kiel la litero "D", kaj
      kiam gxi
      > malkreskas (quand elle _d_écroît) gxi similas la "C"-on.

      > Cxu tio okazas ankaux en la suda duonsfero? Mi opinias ke
      > tie gxi "diras la veron" sed mi ne certas pri la afero.
      >
      > Kaj plie, kio okazas en la ekvatora regiono?

      Jen la respondo de nia kluba Specialisto:

      "Jes, en la suda hemisfero, la luno aspektas kiel
      litero C kiam gxi kreskas, kaj kiel litero D, kiam gxi
      malkreskas. Kial? Cxar por sudhemisferuloj, la
      orientigxo de la luno estas kontrauxa al tiu de
      nordhemisferuloj. Por tiuj, la norda poluso de luno
      direktigxas al la zenito, dum por la sudhemisferuloj,
      tiu estas la suda poluso de luno kiu direktigxas al
      zenito.

      Do, la logxantoj de cxiu hemisfero vidas la saman
      lunfazon laux malsamaj perspektivoj.

      En la ekvatoro la afero plikomplikigxas, cxar la luno
      ne movigxas ekzakte sur la ekvatorebeno, nek sur la
      ekliptikebeno. La aspekto de la luno dependus se gxia
      pozicio rilate al la lunaj nodoj. Tamen, gxenerale,
      proksime de la ekvatoro, la luno askpektos kiel supra
      aux suba duoncirklo, cxar gxiaj polusoj, tiukaze
      direktigxos al la cxielaj polusoj, kiuj estas en la
      loka horizonto de observanto surekvatora. "

      ----------------------------------------------------------------------
      -------
      Bonege! Demandu ankaux vi, kial ne!

      "Vekigxis" niaj senretaj anoj. Interesa letero venis de Pio Moa Banga
      el Hispanio.
      Li proponas starti diskuton en AEKo. Li opinias, ke Amri Wandel en
      sia artikolo
      "Ses tagoj de Kreado: de la Pra-eksplodo gxis la Homo" ( gxi
      trovigxas en nia Biblioteko )
      miksas religion kaj sciencon. Do, mi citu: " Mi pensas ke miksi
      religion kaj sciencon
      estas neeble. Gxi estas kiel kompari Astrologion kun
      Astronomio. ...mi sxatus (kion) aliaj
      anoj opinias pri la temo. "

      Do, ni diskutu!

      Fine, ni danku Johanon pri lia artikolo en revuo "Esperanto".
      Espereble gxi servos kiel varbilo
      de novaj anoj al nia klubo.

      Klaran cxielon al vi cxiuj!
      Interesajn observojn! Ne senutilan semajnfinon! Pacon!

      Sincere, via
      Alexander Mikishev
      kunordiganto de AEK
      <mikisal@...>
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.