Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Mi vivas ;-) Pardonojn, pro la silentado!

Expand Messages
  • Alex Mikishev
    Karaj AEKanoj, unue mi devas peti vian indulgon pro silentado dum la kongresa semajno - mil pardonpetojn! La kialo estas tre amuza - mia retposxta programo en
    Message 1 of 4 , Aug 4, 2000
    • 0 Attachment
      Karaj AEKanoj,

      unue mi devas peti vian indulgon pro silentado dum la
      kongresa semajno - mil pardonpetojn! La kialo estas
      tre amuza - mia retposxta programo en hejma komputilo
      fusxigxis, tial mi povas legi mesagxojn, sed ne
      sendi... La terura tempomanko dum la kongresa semajno
      malhelpis repari la posxton, jen nune finfine mi povas
      iom okupigxi pri tio;-)
      Do, pri la UKo ni ankoraux faros specialan pagxon en
      nia TTTejo kaj ankaux en la UKa pagxaro ( kiun mi
      prizorgas ). Nune nur skize pri la UKa semajno.
      la plej granda novajxo - ASTRONOMIA ESPERANTO-KLUBO
      OFICIALIGXIS EN ESPERANTUJO!!! Ni estas jam konataj en
      Esperanto-mondo, pluraj ekzempleroj de "Almanako"
      estis forvendita. Ni havis strecxan programon,
      organizis suficxe vastan reklamon. Tio ne eblus sen
      senavara helpo de niaj karaj Johano kaj Helga Rapley.
      Miajn kaj certe viajn la plej tutkorajn kaj sincerajn
      dankvortojn al ge-Rapley!!! DANKEGON, Johano kaj
      Helga!
      Do, mi startu nur de la statistiko - la UKon
      partoprenis 1212 esperantistojn el 61 landoj ( ne
      multe, sed tamen ! ).
      Unue, pri la reklamo de la AEK. Mi estis dufoje
      intervjuita per Cxina Radio kaj Pola Radio ( cxinoj
      elspezis iom pli da tempo por la konatigxo kun AEKo ).
      Estis plenitaj cxiuj planataj kongreseroj. Krome,
      estis organizita ekskurso al Astronomia Observatorio
      en apud Tel-Aviva urbo. Dum la UK ni havis kunvenon
      kune kun matematikistoj ( pli ol duono da tempo estis
      dedicxita al AEK ), enkadre de Universala Kongreso
      okazis prelego de Amri Wandel. Dum la kunveno de ISAE
      la AEK estis reklamita kaj ricevis plenan subtenon de
      nia agado de Prof. Sachs ( prezidanto de ISAE ). Li
      proponis al AEKo esti faka sekcio de ISAE ( sed pro
      tio ni devas havi statuton ktp ),la 31an de Auxgusto -
      oficialigxo de AEK!!!
      Multas aliaj novajxoj kaj informoj, kiuj mi penos
      baldaux konigi al vi cxiuj.
      Kio ankaux gravas - ni havas plurajn novajn adeptojn -
      al ili mi baldaux preparos specialajn leterojn.
      Interesa propono farita de nia nova adepto , konata en
      interreta Esperantujo kiel "Trio" ( gvidanto de
      www.esperanto.org ) - li proponis al nia hejmo
      transiri al www.esperanto.org/aeko - cxu placxas al
      vi?
      Fine, preparigxu al Francio. La 1an de septembro -
      "Kvinpetalo" atendas vin! NEPRE venu - ni havos
      interesan Astronomian semajnon kaj plurajn debatojn
      pri evoluo de AEKo.
      Por AT-kompilantaj - notu por vi tre gravan eventon :
      KOLOKVO,Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko,
      Prago, 2000-11-10/12
      Kontaktadreso: kaest@...

      Pardonu dum venontaj tagoj skribu al mi nur al adreso
      mikisal@... . Kluba adreso :
      astro_esp@... funkcias!
      Dume, gxis! Kaj gxis baldaux!

      Alex

      __________________________________________________
      Do You Yahoo!?
      Kick off your party with Yahoo! Invites.
      http://invites.yahoo.com/
    • Lars Soezueer
      Je la 4-a de auxg 2000, Alex Mikishev skribis: [...] ... Cxu tio elsendigxis? Kiutage? Cxu auxskultebla cxe http://start.at/retradio ? ... Mi ne komprenas. Vi
      Message 2 of 4 , Aug 4, 2000
      • 0 Attachment
        Je la 4-a de auxg 2000, Alex Mikishev skribis:
        [...]
        > Unue, pri la reklamo de la AEK. Mi estis dufoje
        > intervjuita per Cxina Radio kaj Pola Radio ( cxinoj
        > elspezis iom pli da tempo por la konatigxo kun AEKo ).

        Cxu tio elsendigxis? Kiutage?
        Cxu auxskultebla cxe http://start.at/retradio ?

        > Estis plenitaj cxiuj planataj kongreseroj. Krome,
        > estis organizita ekskurso al Astronomia Observatorio
        > en apud Tel-Aviva urbo. Dum la UK ni havis kunvenon
        > kune kun matematikistoj ( pli ol duono da tempo estis
        > dedicxita al AEK ), enkadre de Universala Kongreso
        > okazis prelego de Amri Wandel. Dum la kunveno de ISAE
        > la AEK estis reklamita kaj ricevis plenan subtenon de
        > nia agado de Prof. Sachs ( prezidanto de ISAE ). Li
        > proponis al AEKo esti faka sekcio de ISAE ( sed pro
        > tio ni devas havi statuton ktp ),la 31an de Auxgusto -
        > oficialigxo de AEK!!!

        Mi ne komprenas. Vi ne mencias la fondigx-kunvenon.
        Cxu ankaux tiu okazis? Cxu pli ol la kvar homoj, kiujn
        vi atendis laux http://www.desy.de/~soezueer/AEKo/ ,
        venis? Cxu inter tiuj estis hazarde iu germano Pit Kreiner?
        Cxu vi celas ke P-ro Sachs proponis oficialigon enkadre
        de ISAE de la 31-a de auxgusto, aux kion?

        > Interesa propono farita de nia nova adepto , konata en
        > interreta Esperantujo kiel "Trio" ( gvidanto de
        > www.esperanto.org ) - li proponis al nia hejmo
        > transiri al www.esperanto.org/aeko - cxu placxas al
        > vi?

        Cxu tio estus nur adreso, aux ankaux servilo?
        Mi estas suficxe seniluziigita pri XOOM.
        Ecx post la riparo de ilia servo, cxio estas tre malrapida.
        Kio plej gxenas, estas tio, ke la pagxoj, aux partoj de ili,
        ial rifuzas iri en kasxmemoron. Tial klakante tra la pagxaro,
        mi devas longe atendi ankaux cxe pagxoj jam vizititaj en la sama
        seanco. Kiam mi sercxas ion, kaj ne scias en kiu rubriko gxi estas,
        tiam mi foje rezignas, cxar dauxras neelteneble longe.
        Tial mi ja jam proponis 'pagxar-mapon'.

        > Fine, preparigxu al Francio. La 1an de septembro -
        > "Kvinpetalo" atendas vin! NEPRE venu - ni havos
        > interesan Astronomian semajnon kaj plurajn debatojn
        > pri evoluo de AEKo.

        Ni venos kvarope el Hamburgo. Busbiletoj jam acxetataj gxis Poitiers.

        > Por AT-kompilantaj - notu por vi tre gravan eventon :
        > KOLOKVO,Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko,
        > Prago, 2000-11-10/12
        > Kontaktadreso: kaest@...

        Mi jam pripensas. Cxu ankaux iu alia?

        Amike

        Lars

        --
        Lars S"oz"uer |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
        Max-Zelck-Str. 11| Notkestr. 85
        D-22459 Hamburg | D-22603 Hamburg
        Germanujo | +49-40-8998-4849
        +49-40-58917303 | Fakso -4018
        ret-posxto: soezueer@...
        TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
        En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
        ICQ#50186069
      • Antonio M. Sánchez Pérez
        Esperanto.org/aeko... EGE-BONEGE!!! Gratulon pro la sukcesa kongreso. Aparteno al ISAE estas ankaú bonega afero. Pri statutoj ni devas pridiskuti. Mi opinias
        Message 3 of 4 , Aug 4, 2000
        • 0 Attachment
          Esperanto.org/aeko... EGE-BONEGE!!!
          Gratulon pro la sukcesa kongreso. Aparteno al ISAE estas ankaú bonega
          afero. Pri statutoj ni devas pridiskuti. Mi opinias ke malgraú nia ankoraú
          mallonga vivotempo, la klubo estas sufiche matura por tio.

          Ghis.
        • Alex Mikishev
          Lars, mi sendas respondojn al la dissendlisto, cxar versxajne tiuj demandoj estos interesaj al multaj AEKanoj. [...] ... Cxu tio elsendigxis? Kiutage? Cxu
          Message 4 of 4 , Aug 5, 2000
          • 0 Attachment
            Lars,
            mi sendas respondojn al la dissendlisto, cxar versxajne tiuj demandoj estos interesaj al multaj AEKanoj.

            [...]
            > Unue, pri la reklamo de la AEK. Mi estis dufoje
            > intervjuita per Cxina Radio kaj Pola Radio ( cxinoj
            > elspezis iom pli da tempo por la konatigxo kun AEKo ).

            Cxu tio elsendigxis? Kiutage?
            Cxu auxskultebla cxe http://start.at/retradio ?
            Mi ne scias pri la retadreso, sed oni devas informi anticipe pri la dissendo de Cxina Radio kaj Pola Radio dissendos la intervjuoj sxajne la tutan someron.

            Mi ne komprenas. Vi ne mencias la fondigx-kunvenon.
            Cxu ankaux tiu okazis? Cxu pli ol la kvar homoj, kiujn
            vi atendis laux http://www.desy.de/~soezueer/AEKo/ ,
            venis? Cxu inter tiuj estis hazarde iu germano Pit Kreiner?
            Cxu vi celas ke P-ro Sachs proponis oficialigon enkadre
            de ISAE de la 31-a de auxgusto, aux kion?

            La oficialan fondkunvenon de AEKo enkadre de la UKo partoprenis 17 esperantistoj , inter ili estis Prof. Sachs ( prezidento de ISAE ).
            Kun Pit mi konatigxis, sed ne dum la kunveno. Pli aktivis Beata Mielke el Berlino.
            Baldaux mi dissendas la novan liston de la AEKanoj. Laux provizora kalkula nia entuta kvanto atingis 60 membrojn.
            Kelkaj membroj ne havas retposxton - kion ni faru? Ankaux rilatoj kun ISAE estos temo por diskuto en "Kvinpetalo".

            Mi kore vin invitas cxiujn al franca vilagxeto "Kvinpetalo, liu ekde la 1a de septembro estos centro de Astronomia esperantista vivo!

            Lars : esperanto.org estas servilo!

            Mi devas ankoraux cxion pli bone rememori, tralegi, re-kongresi kaj sendi al vi pli detalan rakonton pri la 85a UKo al vi.

            Gxis via Alex
          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.