Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

RE: [aeko] Pri astrologio, "bigbang"-o k.a.

Expand Messages
  • Francisco José Dávila Dorta
    Bonvole legu frazon pri F.Davila kaj malproksimaj galaksioj Monda interkompreno nur eblas per Esperanto ... From: Ygael Gawarith To:
    Message 1 of 5 , May 27, 2000
    • 0 Attachment
      Bonvole legu frazon pri F.Davila kaj malproksimaj galaksioj

      Monda interkompreno nur eblas per Esperanto
      ----- Original Message -----
      From: Ygael Gawarith <eisdur@...>
      To: <aeko@egroups.com>
      Sent: Wednesday, May 31, 2000 7:06 PM
      Subject: RE: [aeko] Pri astrologio, "bigbang"-o k.a.


      >
      > Karaj kolegoj
      >
      > Jen mi revenas, post dek aux pli tagoj de silento. Mi
      > ne legis mesgaxojn dum tiu tempo, cxar mi ne volis emi
      > respondi kaj perdi la tempon kiun farigxis orajxo dum
      > tiu fino de tezo.
      >
      > Mi finis gxin, kaj nur atendas la publika prezentado
      > en la mezo de la proksima monato. Nun mi povas dedicxi
      > tempo al AEKo denove kaj reveni al la cxiutaga laboro.
      >
      > Unue, pardonon por forlasi la diskuton kun la revuloj.
      >
      > Gxi vere komencis dum momento en kiu mi ne povis min
      > dedicxi al gxi. Kaj post la ekspliko, mi kredis ke mia
      > cxeesto en la diskuto nenion novan produktos,
      > cxar estis
      > ni unuflanke kun nia listo, kaj ili kun iliaj
      > preferoj.
      > Por mi, se ili volas uzi malsamajn nomojn, tiu estas
      > bone, kondicxe ke la nomo ne estus tre malsimila, kiel
      > en pafisto kaj sagitario.
      >
      > Ne dezirante reveni al tiu temo, mi volas diri ke mia
      > "defendo" por astrologio estis nur defendo ke ni,
      > astronomoj, interakordu kun la terminoj kiuj apartenas
      > al aliaj fakoj, ecx se ili estas uzataj de la
      > astrologoj. Mi ne volas ke niaj personaj opinioj
      > influu sur terminara laboro, kiu estu neuxtrala. Mia
      > intenco neniam estis paroli bone aux malbone de
      > astrologio (aux religio), cxar tiu estas ekster mia
      > celo, kaj mi persone estas praktika: kredu tion tiuj,
      > kiuj volas.
      >
      > Mi profitas la okazon por bonvenigi Vilhelmo al la
      > diskutoj. Se iu listano ankoraux ne skribis, kaj volas
      > doni sian opinion, bv. faru tion.
      >
      > Rilate al Vilhelma mesagxo pri praknalo, mi diras ke:
      >
      > 1) unuavide, mi ne tuje ekkonis la signifon de la
      > vorto kiam mi gxin legis en la korespondado inter Amri
      > kaj S.A.T., por la preparo de PIV2.
      >
      > 2) sone, gxi estis tre placxa, ecx se mi ne konis
      > komence gxian signifon.
      >
      > 3) la vorto ne estas en PIV2. Legu la korespondado
      > inter Amri kaj Claude Roux:
      >
      > Claude:
      > > Praeksplodo - Big Bang
      >
      > > Michel Duc Goninaz diras, ke praknalo estis uzata
      > > en Monato, sed en PIV2, sub kosmo (Vd ^ce la fino),
      > > mi legis "praeksplodo".
      >
      > >> knal/i (ntr). Brui kiel vipo, krevanta baloneto,
      > >> pafo ks.
      >
      > >> eksplod/i (ntr). 1 Forte k brue skui aeron,
      > >> pro subita plivolumeni^go de gaso : nitroglicerino
      > >> facile ~as. 2 ^Svele diskrevi, pro granda interna
      > >> premo de la gasoj : bombo, mino, vaporma^sino,
      > >> torpedo ~as.
      >
      > Amri:
      > > *********************
      > > Mi rekomendas tamen "praeksplodo" (PEKO).
      > > Praknalo estas germanismo (de "Uhrknall" - la
      > germana > termino por Big Bang). La senco 2 de
      > eksplodo estas
      > > la multe pli fidela priskribo de la naturo
      > > de la "Big Bang" ol knalo.
      > > *********************
      >
      > Do, pri praknalo mi diras ke gxi estas belsona, sed mi
      > konsentas kun Amri, gxi estas germanismo. Pri
      > germanismo mi volas diri ke knal/o ne havas en
      > esperanto cxiujn la sencjon kiujn gxi havas
      > en la germana
      > (en mia portugala-germana vortaro, knall estas
      > eksplodo, sed gxi ne estas tiun en esp-o laux la
      > difino de PIV).
      >
      > Se mi devus decidi inter bigbango kaj praknalo, mi
      > tamen elektus praknalon, pro gxia esperanteco. Sed
      > inter praknalo kaj praeksplodo (pli longa, tiu estas
      > vera), mi elektas praeksplodo, pro la senco. Plie,
      > kiel en PIV2 estas Praeksplodo, niaj porlaboraj
      > reguloj nin
      > emigas uzi gxin anstataux aliajn.
      >
      > --- Francisco_José_Dávila_Dorta <fjdavila@...>
      > wrote:
      > > Krome, se tiuj (ondolongoj) kiuj ne estas rughaj
      > malaperas per
      > > distanco,
      > ==> Mi diras ke el la frekvenzaro radioonda, se tiuj frekvenzoj (videblaj)
      kiuj alproksimighas al rugho, dauras. Same okazas en la sonomondo. La shipoj
      uzas specialan sonojn por trabori marnebulojn, char aliaj frekvenzoj pli
      altaj malaparas. Se tio okazas ni ne devas supozi, per tiuj sonoj, ke la
      shipoj malalproksimighas (doplera efekto) male ili ankau povas esti
      alproksimighante al ni sed momente. Same POVUS okazi al niaj malproksimaj
      galaksioj, ni nur povas kapti la rughan zonon de ghia radiita lumo. (Tio
      estas tre malproksime de tiu teorio de la pra-eksplodego. (sekvos)

      > ??!!
      > sxajnas ke vi pensas tro lauxvorte (aux piedlitere
      > kiel vi uzas) rilate al tiu afero. Se nur rugxaj
      > ondolongoj survivus post longaj distancoj, kiel oni
      > mezurus iksradiajn kaj gamaradiajn radiadon elde
      > malproksimaj galaksioj?
      ===> Chu oni rigardis en tiaj malproksimaj galaksioj ke la iksoradioj kaj
      gamradioj ankau "doplerighas"? Ne. Estas samfrekvenzaj ol tiuj radiadoj el
      pli proksimaj galaksioj. Do se ili ne "doplerighas" kial la lumo malas?.

      >
      > Ecx la teleskopvideblaj kvazaroj estas observataj
      > kiel bluaj steloj, ne rugxaj.
      ==> Se la teleskopvideblaj kvazaroj estas observataj kiel bluaj steloj, ne
      rughaj ILI NE DOPLERIGHAS, do ili ne estas forirante, kune kun aliaj
      galaksioj kiuj doplerighas. Do ili venas al ni, ne male.
      Se estas teleskopvideblaj kiel bluaj steloj certe ili ne estas tiel distance
      ol tiaj rughaj kiuj trovighas che la universo limo (nune konata). Ankau oni
      devus taksi, kalkuli, ke se tiu lumo blua alvenas tiamaniere de tiel
      malproksima angulo de la universo, POVUS esti pro tio ke la lum-fonto estass
      terure granda, grandega, eble pli granda ol tia de la nigraj truoj... au
      multobligita per nigraj truoj kiuj, kiel optikaj lensoj, helpas alprosimigi
      ilin, almenau virtuale.... Ebla ili povas ankau venadi al ni kontrau la
      normala movo de la universo. Chu vi povas klarigi la kialon?

      >
      > Nur kiam trapasanta absorbivan medion,
      > la blua lumo estas
      > absorbita/disirigita aux reemisiita en pli longaj
      > ondolongoj. Se ne ekzistas medio inter la lumo kaj la
      > observanto, gxi nur alvenos al ni sxovigxita rugxen,
      > pro la doppler-efiko, sed ne "rugxenigita". Tiuj estas
      > malsamaj terminoj kaj procezoj. Por redshift, piv2
      > havas rugxensxovigxo. Por redenning, ni ankoraux ne
      > havas traduko, kaj mi uzas provizore rugxenigo.
      >
      > Jes, povus esti... sed ne estas la nura ebleco, kaj tiu de la unua
      praekspodego (praeksplodo estas tre "eta" koncepto por kalkuli la amplekso
      de nia Universo), Mi preferas pensi ke la spaco, kaj la universo estis
      kreitaj samtempe en chiuj partoj ech la kreado nune dauras pere de
      intershangho energio-materion kaj male. Char se nia universo pligrandighas
      daure... ekster ghi ankorau ne ekzistas spaco kaj kiamaniere ni povas "uzi"
      ankorau neekzistantan spacon? Eble chio, chie, estas nura energio, kaj ni
      povas trovi ankorau pli malproksimajn galaksiojn ech stelegojn. La plejmulto
      estus rughemaj (ju pli distancaj, despli rughemaj), sed kiam iliaj energioj,
      grandecon kaj lumradioj estas sufiche fortaj, ni povas konstati ke ankau NE
      rughaj steloj estas distancaj... kompreneble. Al mi plachus multe trovi
      blanketan stelon che la universo-limoj. Ech bluaj. (Se ili ne distancighas,
      male ili devas esti vojaghante kontrau ni. Chu?) Do?.. .

      La praeksplodego ne sufichas por klarigi kiel ekis nia Universo kaj kio
      okazas en ghi. Eble ni devus turni (almenau momente) niajn okulon al tiu
      "forta potenca mistero al kiu chiuj nomas malsame sed chiuj sentas same en
      iliaj koroj. Li estas chiam en la limoj de niaj konoj, kaj preskau certe, Li
      povus klarigi tiun aferon pli logike ol Stefen Hokins.

      Francisko J. (Kaj pardonu al mi pro la tempo elspezita legante miajn
      cerbumajhon)




      > -----------------------------------------
      >
      > AT-Laboro:
      >
      > mi finis la programon kiu kreas axtomate la dosierojn
      > tauxgajn por AT. Mi metos gxin en la pagxo de egroups
      > poste. Dum tiutempe mi kolektis iom da novajxoj rilate
      > al la satelitaj nomoj. Mi sendos ilin aparte poste.
      >
      > Cxion bonan
      >
      > via
      >
      > Helio
      >
      >
      > __________________________________________________
      > Do You Yahoo!?
      > Send instant messages & get email alerts with Yahoo! Messenger.
      > http://im.yahoo.com/
      >
      > ------------------------------------------------------------------------
      > Accurate impartial advice on everything from laptops to table saws.
      > http://click.egroups.com/1/4634/3/_/345297/_/959796361/
      > ------------------------------------------------------------------------
      >
      > To Post a message, send it to: aeko@...
      > To Unsubscribe, send a blank message to: aeko-unsubscribe@...
      >
    • Francisco José Dávila Dorta
      Dankon Helio! Mi legos pliajn tekstojn pri tiu temo antau ol denove vin gheni kun miaj cerbumajhojn. Rilate al forigado de necesaj lineoj tute vi pravas. Eble
      Message 2 of 5 , May 27, 2000
      • 0 Attachment
        Dankon Helio!
        Mi legos pliajn tekstojn pri tiu temo antau ol denove vin gheni kun miaj
        cerbumajhojn.
        Rilate al forigado de necesaj lineoj tute vi pravas. Eble mi nur lasos tiujn
        kiujn estas nepraj por la kompreno de la mesagho.

        Salutojn elkorajn
        Francisco
      • Ygael Gawarith
        Kara Francisko cxu mi povas peti ion al vi? mi volas ke vi forprenu el la respondoj la liniojn kiuj ne estas necesaj por la kompreno de kiu vi volas komenti.
        Message 3 of 5 , Jun 2, 2000
        • 0 Attachment
          Kara Francisko


          cxu mi povas peti ion al vi? mi volas ke vi forprenu
          el la respondoj la liniojn kiuj ne estas necesaj por
          la kompreno de kiu vi volas komenti. Estas fojfoje
          malfacile trovi viajn komentojn, precipe unuliniajn,
          miksitaj en la respondata mesgaxo.

          Kaj kelkfoje, la mesagxo dauxras iom da tempo por
          aperi en la ekrano por gxia, nenecesa, grandeco. Ne
          forgesante ke por multaj personoj, la legado de tiuj
          grandaj mesagxoj estas multekosta.


          > ==> Mi diras ke el la frekvenzaro radioonda,
          > se tiuj frekvenzoj (videblaj) kiuj alproksimighas
          > al rugho, dauras. Same okazas en la sonomondo.
          > La shipoj uzas specialan sonojn por trabori
          > marnebulojn, char aliaj frekvenzoj pli altaj
          > malaparas. Se tio okazas ni ne devas supozi, per
          > tiuj sonoj, ke la shipoj malalproksimighas (doplera
          > efekto) male ili ankau povas esti alproksimighante
          > al ni sed momente.

          mi ankoraux kredas ke vi konfuzas du fenomenojn, la
          rugxensovigxo kaj la rugxenigo. La unua, okazinta pro
          la dopler-efiko, rilatas nur al la distanco de la
          fonto. La dua rilatas al al la ekzisto de absorbiva
          medio inter la fonto kaj la observanto. Se la
          absorbiva medio estas dika, do tiu fenomeno ankaux
          havos dependecon laux la distanco de la fonto.

          Tamen ili efikigas malsame. La rugxensxovigxo sxovas
          cxiu radiado al rugxa, se la fonto malalproksimigxas
          de ni. La rugxenigo, kontrauxe, estas la "survivo" de
          la rugxa radiado post trapasi absorbivan medion.

          Inter galaksioj kaj ni, ne ekzistas absorbivan medion.
          Ilia radiado ne estas rugxa survivanta radiado. Tamen,

          se inter la galaksio kaj ni ekzistas interstela nubo,
          do la galaksia lumo estos absorbita de la nubo, kaj ni
          vidos precipe nur la rugxa parto de tiu radiado. Sed
          se
          la galaksio estas ekster la cxiela zono konata kiel
          Lakta Vojo, gxia lumo alvenas nur rugxensxovigxa.

          Rilate al la sxipoj. La frekvenco kiun ili uzas
          survivas la nuboj, sed ne rilatas al la distanco.



          > Chu oni rigardis en tiaj malproksimaj galaksioj
          > ke la iksoradioj kaj gamradioj ankau "doplerighas"?

          > Ne. Estas samfrekvenzaj ol tiuj radiadoj el
          > pli proksimaj galaksioj. Do se ili ne "doplerighas"
          > kial la lumo malas?.

          Certe ke ili prezentas dopleran devion. Depende de la
          distanco, kaj direkto de movado, la iksradia radiado
          povas doplerigxi kaj ankoraux esti vidita kiel
          iksradia
          radiado. Tiu ne siginfas ke gxi farigxos rugxa. La
          rugxensovigxo estas tiu: sxovo rugxen, ne farigxi
          rugxa.


          > Se la teleskopvideblaj kvazaroj estas observataj
          > kiel bluaj steloj, ne rughaj ILI NE DOPLERIGHAS,
          > do ili ne estas forirante, kune kun aliaj
          > galaksioj kiuj doplerighas.

          ne, mia kara. La kvazaroj estas bluaj cxar tiu blua
          radiado estas ilia iksradia radiado rugxensovigxita.
          Ilia
          maksimuma radiada ondolongo estas en la iksradioj kaj
          gamaradioj, sed tiuj ondolongoj aperas al ni kiel blua

          lumo.

          Mi ripetas: rugxensovigxo aux bluensxovigxo ne
          signifas farigxi rugxa aux blua. La spektra koloro
          konfuzigas. Por kalkuli la dopler-efiko vi devas uzi
          la sxovo en la frekvencoj, kaj tiu vi nur scias per la

          pozicio de la spektraj linioj, cxar cxiu objektoklaso
          posedas proprajn kontinuajn spektrjon, kiu
          prirespondas
          pri gxia koloro.

          > Ankau oni devus taksi, kalkuli, ke se tiu lumo
          > blua alvenas tiamaniere de tiel malproksima angulo
          > de la universo, POVUS esti pro tio ke la lum-fonto
          > estas terure granda, grandega, eble pli granda ol
          > tia de la nigraj truoj...

          vi povas resti trankvile ke tiaj kalkuloj estas unu
          el la unuaj kiuj oni faras kiam trovas objektojn
          tiajn.


          > Mi preferas pensi ke la spaco, kaj la universo
          > estis kreitaj samtempe en chiuj partoj ech la
          > kreado nune dauras pere de intershangho
          > energio-materion kaj male. Char se nia universo
          > pligrandighas daure...

          La ideo ke la universo havis komencon en la
          Praeksplodo
          placxas ecx ne al mi, kiu ne kredas en dio. Tamen, gxi

          estas la teorio pli kredebla nun, kaj mi cxiam emas
          apartigi miajn personajn (mal)kredojn disde mia
          profesia laboro. Viaj rimarkoj pri la rugxa survivanta
          radiado ne estas tiel grava kiel vi supozas, cxar vi
          miksis du malsamajn fenomenojn, kaj mi estas certa ke
          la Praeksplodo akordigas kun la granda plejmulto el la
          observoj.

          Sed se vi vere volas koni kelkajn problemojn
          kun la teorio de Praeksplodo, mi sugestas vin sercxi
          librojn de Fred Hoyle, Narlikaar aux Arp.

          Via

          Helio

          __________________________________________________
          Do You Yahoo!?
          Yahoo! Photos -- now, 100 FREE prints!
          http://photos.yahoo.com
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.