Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Astronomia Almanako 2000

Expand Messages
  • Alex Mikishev
    Karaj AEKanoj, jen detala priskribo pri eldononta Astronomia Almanako 2000 de nia Atronomia E-Klubo. ==========================================
    Message 1 of 1 , May 1, 2000
    • 0 Attachment
      Karaj AEKanoj,

      jen detala priskribo pri eldononta "Astronomia Almanako 2000"
      de nia
      Atronomia E-Klubo.

      ==========================================
      ==========================

      "Astronomia Almanako 2000", AEKo, eldonejo: FEL, Antverpeno,
      2000
      Formato A5, vinkita, eldonkvanto: 300.

      Kontribuantoj: Amri Wandel(IL), Patrick Lagrange(F), Witold Cayzac
      (F),
      P.-P.Feyte(F), Hanna Cayzac(F), David Galadi-Enriquez
      (ESP),
      Helio J.R.Pinto(BR), Antonio Sanchez(ESP), Marco
      Trevisan
      (ESP),
      Alex Mikishev(IL)

      Kovrilpagxo: Marco Trevisan(ESP)
      Redaktoroj/korektantoj: Helga kaj Johano Rapley(F), Alex Mikishev
      (IL)

      Bildoj uzataj en artikoloj "Planedaj nebulozoj...", "Komentoj pri
      stelevoluo"
      kaj kovrilpagxe apartenas al NASA.
      Cxiuj aliaj bildoj, desegnajxoj kaj tekstoj en la libro estas
      proprajxo de
      AEKo.



      ENHAVO

      1. Konatigxu - AEKo! .......... Alex Mikishev
      2. Moderna astrofiziko ........ Amri Wandel
      3. Enkonduka astronomia kurso por laikoj..... Patrick Lagrange
      a. Kial interesigxi pri astronomio?
      b. Kiel elekti la observilon?
      c. Kiel distingi planedon de stelo?
      cx. Kiel promeni inter stelaro?
      d. Kiel sendangxere observi la Sunon?
      4. Lernu cxielon............... Witold Cayzac
      a. Vintraj konstelacioj
      b. Printempaj konstelacioj
      c. Someraj konstelacioj
      cx. Auxtunaj konstelacioj
      d. Kiel trovi Polusan Stelon en la Norda Stelfirmamento?
      5. Nia Observado - Plena Luna Eklipso ( 21.1.2000)
      Frosta eklipso.........P.-P.Feyte (Hanna Cayzac)
      6. El kluba biblioteko
      a. Aliaj mondoj: la malkovro de planedoj
      ekster la Sunsistemo .... David Galadi-Enriquez
      b. Cxu vi iam auxdis pri kvazauxsteloj? .... Helio J.R. Pinto
      c. Planedaj nebulozoj ne estas cxiuaspekte planetformaj...
      Helio J.R.Pinto
      cx. Kiel oni mezuras la agxon de stelo? ..... Helio J.R. Pinto
      d. Komentoj pri stelevoluo... Antonio Sanchez kaj Marco
      Trevisan
      7. Astronomia kalendaro. 2000 jaro. Dua duono.
      a. Skize pri kalendaro ....... Alex Mikishev
      b. Astronomia kalendaro de AEKo .... Patrick Lagrange
      8.Listo de konstelacioj

      ==========================================
      ============================

      Mi kore gratulas vin cxiujn okaze de la unua AEK-eldonajxo!
      Espereble
      gxi sukcesos en la libro-merkato kaj tiu Almanako ne estos la
      lasta, sed
      regula - cxiujara. Dankon al cxiu pro viaj kontribuoj kaj subtenoj
      de la
      projekto. Ne haltu - dauxrigu vian laboron por AEKo. Tio estas
      nur eko, starto.
      Jam pluraj novaj projektoj nin atendas.
      La gxusta prezo de la Almanako estos fiksata iom poste. Anticipe
      mi pensis
      pri cxirkaux 52-pagxa Almanako. Nun jam evidentigxas, ke gxi
      enhavos cxirkaux
      60-70 pagxojn kun trikolora kovrilpagxo. Mi ne emas
      plimallongigi gxin, cxar
      la enhavo sxajnas al mi tute konvena por la libro. Kelkaj personoj
      finance
      subtenis la projekton. Kiel mi jam skribis, cxiu el investintoj
      rericevos
      post forvendo de la libro sian sumon + 10 %. Se iu deziras aligxi
      al tiu grupo
      de investantoj bv. sendi vian monsumon al la UEA-konto de AEKo
      : aekl-i kaj
      apartan leteron al mi indikante la sumon.
      Cxiu AEKano ricevos rabaton por acxeti la Almanakon. Cxiu
      partopreninto en la
      projekto ricevos siajn 3 senpagajn ekzemplerojn.

      Ankorauxfoje dankon pro la kunlaboro!

      Via Alex
      astro_esp@...

      P.S. La Almanako ankoraux ne aperis, ni devas ankoraux fini
      redaktan laboron
      kaj aktive kunlabori kun FEL pri la eldonadprocezo.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.