Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

[aeko] Re: nomoj de satelitoj

Expand Messages
  • Francisco José Dávila Dorta
    Je la komenco, la monatoj estis nomigitaj numere: Spuroj el tio estas oktobro (oka-monato) novembro (naua-monato) kaj decembro (deka-monato), Do reiri al niaj
    Message 1 of 14 , Mar 9 8:39 AM
      Je la komenco, la monatoj estis nomigitaj numere: Spuroj el tio estas
      oktobro (oka-monato) novembro (naua-monato) kaj decembro (deka-monato), Do
      reiri al niaj fontoj povas esti interesa por retrovi nin mem. Pro tio la
      jaromonatoj devus komenci per unua-monato mallongigite "unuato" ghis la
      "dekduato".
      Sed ni devas esti ankau logikuloj, kaj chu ni devus akcepti unuaton anstatau
      Januaron?, au chu ni devus komenci la jaro astronomie, en la verna-punkto en
      kiu la ekliptiko tranchas la teran orbiton, kaj ekas printempo?.

      Eble tiu chi estus la plej bona solvo, sed ni ne devas forgesi ke oni ne
      bezonas komplikajhojn, kaj se chiuj okcidentaj landoj akceptas januaron kiel
      la unua monato de la jaro, kial do, ni ne povas akcepti tion?.

      Pri la semajnotagoj ni uzos la saman logikon. Tiel estas: kelkaj popoloj
      uzas la tagojn alimaniere ol ni, la "Kristanoj". Sed la Biblio diras "Dio
      laboris ses tagoj kaj la sepa tago Li restis". Do (religie) la afero estas
      ne diskutinda, ech na havas alian vojon: La sepa tago estas la tago por
      rememori la resto-tago de Dio, Dia-tago (Dominus=de la Sinjoro). Sed se ni
      estas nur logikuloj, ne religiuloj, ni devas akcepti ke persono devas labori
      kaj poste resti por reatingi perditajn fortojn. Normale do, estas labori dum
      6 tagoj kaj resti la sepan. Jam oni ne bezonas nomumi ilin kiel Lundo, Mardo
      ktp. Povas esti unutago dutago, tritago ktp. chiuj estas normalaj sed la
      sepa tago estas por resti, chu religie, chu "partie" politike au per iu ajn
      alian kialon.

      Tiu sistemo posedas la avantajhon de ke povas esti akceptita de aliaj
      personoj kiuj apartenas al aliaj religioj, ech ankau nekredantoj, char ni ne
      nomumas iun tagon nome de Dio, Saturno, Venuso au alia Dio, Mez-Dio, famulo,
      au simpla militistoj (Julio kaj Augusto), NI nomas nur lau la numera ordo,
      same la monatoj kiel la semajnotagoj, do chiuj povus tion akcepti.

      Ke ili ne akceptas tion? Ne gravas!. Ni daurigos kiel ghis nun. Januaro,
      Februaro.... lunde marde...

      Solvoj ekzistas por chiuj problemoj. Puraj mensoj povas esti pli maloftaj!.

      Sincere
      Francisco



      Monda interkompreno nur eblas per Esperanto
      ----- Original Message -----
      From: Donald J. HARLOW <don@...>
      To: <aeko@egroups.com>
      Sent: Saturday, April 01, 2000 12:06 AM
      Subject: [aeko] Re: nomoj de satelitoj


      Je 01:39 PM 3/9/00 +0000, Francisco José Dávila Dorta skribis

      >Eble la semajnaj tagoj devus esti nomumitaj tiamaniere
      >Unu-tago
      >Dua-tago
      >Tria-tago
      >Kvara-tago
      >Kvina-tago
      >Sesa-tago
      >Sepa-tago ech interkunsenti pri la lasta kiel la senlaboa tago (ni devus
      >labori ses tagoy kaj resti post la laboro, ne resti antau ghin!.
      >
      >Por la monaatoj la samo
      >
      >Unuato
      >duato
      >triato
      >kvarato
      >kvinato
      >sesato
      >sepato
      >okato
      >nauato
      >dekato
      >dekunuato
      >dekduato

      Ne temas pri tute nova propono -- gxi estas aparte populara en Azio, kie
      oni ja numeras tagojn kaj monatojn en la tieaj lingvoj -- kaj el nete
      lingva vidpunkto gxi estas tre sagxa kaj bone akordas kun la _spirito_ de
      Esperanto. La cxefa problemo estas: se oni donas _numerojn_ al la
      semajntagoj kaj al la jarmonatoj, tiam oni auxtomate implicas la ekziston
      de komencpunkto por la semajno kaj por la jaro. Sed ekzistas du aux tri
      malsamaj komencpunktoj por la semajno (ekz., por la judoj kaj por kelkaj
      kristanaj subreligioj sabato estas la sepa, ripoza tago, sed por aliaj
      kristanaj grupoj tiu estas dimancxo). Do, kiu tago estu Unua-tago? Same por
      la jaro. Mia novjarigxo okazis antaux tri monatoj, preskaux precize; sed
      tiu de la cxinoj okazis antaux malpli ol du monatoj (kaj cetere ne okazas
      samtempe en cxiu jaro), kaj se vi sekvas la Irano-liston en Esperanto, vi
      jam rimarkis, ke la novjarigxo en Irano okazis antaux nur iomete pli ol unu
      _semajno_ (gxi egalas pli-malpli kun la printempa ekvinokso). Do ... kiu
      monato estu "Unuato"?

      Pli-malpli nomi tagojn kaj monatojn havas la avantagxon, ke gxi ne faras
      tiajn implicojn...

      (Kaj tamen, se oni povus solvi tiun problemon -- ekzemple, decidi komenci
      la jaron pli-malpli je la dato de la naskigxo de Zamenhof, kio efektive
      kongruus kun la nuna euxropa/kristana jaro -- mi nepre subtenus tian
      proponon pri rebapti almenaux monatnomojn...)


      -- Don HARLOW
      http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

      Novaj fabeloj ¼us aperis:
      Neøulino, pri la belulino, la sendia duonpatrino, kaj la sep
      malgrandeguloj:

      http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/blua/negxulino.html
      Ljang Þanbo kaj Øju Jingtaj, pri la knabino, kiu devis maski sin kiel
      knabo por viziti lernejon:
      http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/liang.html


      ------------------------------------------------------------------------
      To Post a message, send it to: aeko@...
      To Unsubscribe, send a blank message to: aeko-unsubscribe@...

      ------------------------------------------------------------------------
      Kodak Advantix Camera w/ Bag and 2 Rolls of Film, 60% off with
      FREE Shipping and a 30 Day Money-Back Guarantee at
      screaminghotdeals.com
      http://click.egroups.com/1/2714/2/_/345297/_/954547510/

      -- Check out your group's private Chat room
      -- http://www.egroups.com/ChatPage?listName=aeko&m=1
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.