Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Demando pri artikolo en neeldonita Astronomia Almanako

Expand Messages
  • Marco Trevisan
    Saluton Alex, mi ne tre bone scias, kiun mi devus demandi, sed se ne temas pri vi, vi ja povus helpi min trovi homon, kiu scias pri tio cxi. Do, cxu vi memoras
    Message 1 of 1 , May 16, 2008
    • 0 Attachment
      Saluton Alex,

      mi ne tre bone scias, kiun mi devus demandi, sed se ne temas pri vi,
      vi ja povus helpi min trovi homon, kiu scias pri tio cxi.

      Do, cxu vi memoras la artikolon pri la legxo de refrakto kaj Ibn Sahl,
      kiun mi redaktis por la malfelicxe neeldonita Astronomia Almanako
      2004? Mi volas gxin sendi al Kontakto, kaj mi volus scii cxu tio
      eblas. Mi ja tre preferus, ke gxi aperu en la Astronomia Almanako, sed
      se la Astronomia Almanako ne plu ekzistos, mi trovos por gxi alian
      lokon.

      Do, mi volas scii, kion fari pri tio cxi, cxar la venonta Kontakto
      versxajne temos pri Scienco kaj Tehxnologio (tamen, bedauxras, ke
      versxajne nun ecx Kontakto havas gravajn eldon-problemojn: estas majo,
      kaj ankoraux oni ne printis la ekzemplerojn de 2008:1).

      Mi sendas kopion al AEKo dissendolisto.

      Tutamikece,
      Marco Trevisan
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.