Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Florenca UKo - ebla vojturno de AEKo

Expand Messages
  • amik99_1999
    Saluton, gekaraj, finfine cxio klarigxis kaj mi post unu semajno forveturos partopreni la UKon en Florenco. Pro kialoj, kiuj ne dependas de mi mi venos la
    Message 1 of 1 , Jul 21, 2006
      Saluton, gekaraj,

      finfine cxio klarigxis kaj mi post unu semajno forveturos partopreni
      la UKon en Florenco. Pro kialoj, kiuj ne dependas de mi mi venos la
      kongresejon la 30an posttagmeze ( do, unu tagon post la eko ), tamen
      restos gxis la fino. La plej grava demando - estonteco de AEKo. Mi
      ankoraux foje mensciu, kiu estas celo - la celo estas fermi ( jes,
      ve! ) la nunan Astronomian Esperanto-Klubon kaj anstatauxe fondi
      astronomian sekcion de ISAE. Pro tio mi planas renkontigxi kun Prof.
      Sachs , nuna prezidanto de ISAE, kaj priparoli tiun temon. Havante
      porteblan komputilon mi estos enrete atingebla preskaux la tutan
      kongressemajnon.
      Mi esperas je via maldormigxo se ni igxos sekcio de tiu fama kaj
      estimata organizo, kiel ISAE. Iam "astronomoj" estis motoro de tiu
      organizo, sxajne la historio revenas ( nature - cxu? ).
      Mi sxatus renkonti dum la UKo aliajn AEKanojn, se ni estos suficxa
      grupeto - cxu ni renkontigxos en iu kafejo ... Cxiuokaze, estus
      akcepti de vi iun reehxon al tiu mesagxo.

      Cxion bonan kaj pacan (estas regionoj kie tio ege mankas nun)
      semajnfinon! Klaran cxielon ( en cxiuj vortsencoj )!

      Sincere,
      ankoraux kunordiganto de AEK - Alex Mikishev
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.