Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Demando!

Expand Messages
  • Miguel
    Mi sxatus scii cxu ekzistas astronomian revuon en esperano. Dankon
    Message 1 of 12 , Jan 11, 2006
    • 0 Attachment
      Mi sxatus scii cxu ekzistas astronomian revuon en esperano. Dankon
    • marco.trevisan@estudiante.uam.es
      Saluton Miguel, ... Nu, teknike, AEKo havas revuon, kaj gxia nomo estas Astronomia Almanako . Eble estas/is aliaj pri astronomio, sed mi ne scias. Pri la
      Message 2 of 12 , Jan 11, 2006
      • 0 Attachment
        Saluton Miguel,

        > Mi sxatus scii cxu ekzistas astronomian revuon en esperano. Dankon

        Nu, teknike, AEKo havas revuon, kaj gxia nomo estas "Astronomia Almanako".
        Eble estas/is aliaj pri astronomio, sed mi ne scias. Pri la Astronomia
        Almanako mi diris "teknike", cxar fakte nur aperis du numeroj: tiu de
        2000, kaj tiu de 2002. Tiu de 2004 estis plenfarita, sed ial (mi tute ne
        scias kial), gxi ne aperis. Gxi temis pri historio de astronomio, kaj
        sxajnis tre interesa.

        Mi tre bedauxras, pro tio ke gxi ne estis realigita, kaj mi profitas la
        okazon por demandi al la aliaj AEKanoj, cxu ili scias ion, kaj cxu eblas
        revivigi tiun numeron.

        Gxisojn,
        Marco
        Trevisan
      • Antoni Clavell
        Bonvolu, eniru al: http://www.koshko.com/almanako/ Antoni ... From: Miguel To: aeko@yahoogroups.com Sent: Wednesday, January 11, 2006 9:53 AM Subject: [aeko]
        Message 3 of 12 , Jan 11, 2006
        • 0 Attachment
          Bonvolu, eniru al:

          http://www.koshko.com/almanako/

          Antoni
          ----- Original Message -----
          From: Miguel
          To: aeko@yahoogroups.com
          Sent: Wednesday, January 11, 2006 9:53 AM
          Subject: [aeko] Demando!


          Mi sxatus scii cxu ekzistas astronomian revuon en esperano. Dankon





          To Post a message, send it to: aeko@...
          To Unsubscribe, send a blank message to: aeko-unsubscribe@...



          SPONSORED LINKS Pri Astronomical telescope Kun
          Astronomical binoculars Astronomical binoculars


          ------------------------------------------------------------------------------
          YAHOO! GROUPS LINKS

          a.. Visit your group "aeko" on the web.

          b.. To unsubscribe from this group, send an email to:
          aeko-unsubscribe@yahoogroups.com

          c.. Your use of Yahoo! Groups is subject to the Yahoo! Terms of Service.


          ------------------------------------------------------------------------------




          ------------------------------------------------------------------------------


          No virus found in this incoming message.
          Checked by AVG Free Edition.
          Version: 7.1.371 / Virus Database: 267.14.15/223 - Release Date: 06/01/2006

          ----------

          No virus found in this outgoing message.
          Checked by AVG Free Edition.
          Version: 7.1.371 / Virus Database: 267.14.15/223 - Release Date: 06/01/2006



          [Non-text portions of this message have been removed]
        • Rapley
          Bone, almenau ni ricevis tri similajn demandojn pri (kaj evidente por) astronomia revuo. (Miguel, Marco Trevisan kaj Anton Clavell). Eble AEK revekig`as,
          Message 4 of 12 , Jan 13, 2006
          • 0 Attachment
            Bone, almenau ni ricevis tri similajn demandojn pri (kaj evidente
            por) astronomia revuo. (Miguel, Marco Trevisan kaj Anton Clavell). Eble
            AEK revekig`as, c`u?

            Lastatempe Alexander Mikishev lanc`is al elita listo la demandon:
            c`u AEK nun klopodu kolektive alig`i, kiel sekcio, al la Internacia Scienca
            Asocio Esperantista ISAE. Mi opinias tion tre bona ideo, sed krom mi nur
            Antonio Sanchez respondis pozitive. La organo de ISAE "SCIENCA REVUO" jam
            en la pasinteco aperigis artikolojn kiuj koncernis astronomion. Alex jam
            kunrastis plurajn artikolojn (intencitajn por la venonta Astronomia
            Almanako, kiu ne materialig`is) kiuj artikoloj certe taugus por SCIENCA
            REVUO.

            Do, nun mi demandas al C`IUJ AEKanoj c`u ni subtenu la proponon
            de Alex? Se ne, kial ne?

            Responde al la demando de Marco:-

            >Mi tre bedauxras, pro tio ke gxi ne estis realigita, kaj mi profitas la
            >okazon por demandi al la aliaj AEKanoj, cxu ili scias ion, kaj cxu eblas
            >revivigi tiun numeron.

            Mi scias ion, kio MALebligas revivigi tiun numeron. Ekzemple, ke
            por g`in publikigi necesas mono. Ekzemple, ke la nova kasisto (al kiu mi
            transdonis la funkcion) au forkuris kun la kaso au ne scias kiel g`in
            funkcii. C`ar li membras en tiu c`i listo, eble li bonvolos respondi al la
            evidenta demando.

            > Mi sxatus scii cxu ekzistas astronomian revuon en esperanto. Dankon
            >
            Ho ve! Kial tiu misa akuzativigo?
            >

            Plej kore salutas = Johano

            15 route de Steinseltz
            FR-67160 RIEDSELTZ

            Tel: [0033] (0)3.88.54.39.30
          • Alexander M
            Karaj AEkanoj, Unue, mi pardonpetas ke ne tuj reagas al la demando pri AA. La mesagxoj de AEKa novajxgrupo alvenas al mia retadreso, kiun mi kontrolas ne
            Message 5 of 12 , Jan 18, 2006
            • 0 Attachment
              Karaj AEkanoj,

              Unue, mi pardonpetas ke ne tuj reagas al la demando
              pri AA. La mesagxoj de AEKa novajxgrupo alvenas al mia
              retadreso, kiun mi kontrolas ne regule. Due, mi dankas
              Johanon, kiu klarigis la situacion. Jes, mi jam
              delonge petis al AEkanoj vekigxi kaj reveni al iu ajn
              agado, sed preskaux nenio. Grave, ke silentas nia
              kasisto Lars.
              Johano, tute pravas, kolekti kaj redakti la Almanakon
              estas nur komenco de la eldonado. Eldonejo pretas
              eldoni, sed la plej grava demando - la pago. Kiel vi
              scias AEK ne havas membrokotizon. Tamen kelkaj
              subtenaj mondonacoj kaj mono ricevita de vendado de
              pasintaj AAoj formas iun sumon, kiu kusxas en la kluba
              konto cxe UEA kaj de kiu UEA cxiujare prenas
              membrokotizon por AEKo estu faka asocio. Kiam Johano
              estis kasisto, tiam ni sukcesis eldoni du AAoj kaj mi
              cxiam scias kiu estas financa stato de la klubo. Tamen
              kiam Lars igxis kasisto ... nenio, silento. Li ne
              respondas al miaj leteroj.
              Mi lancxis privatan leteron al (eks-)aktivuloj de AEKo
              kun ideo transformigi AEKon en sekcio de ISAE. Mi
              preferus tion kaj pretas post via aprobo ekkontakti
              kun Prezidanto de ISAE. La ideo havas kaj pozitivan
              flankon, sed ankaux negativan. La negativa flanko, ke
              mi eble povus interkonsenti pri iu rabateto por
              AEKanoj igxi ISAEanoj kaj ricevi Sciencan Revuon, sed
              vi devas esti preta kotizi.
              Mi estus dankema al vi , se ni povus pridiskuti la
              demandon cxi-tie.
              La Alamako pri historio de astronomio trovigxas en mia
              komputilo kaj mi revas ke iam gxi aperu.
              Vi estas invitataj skribi al la AEKa novajxgrupo kaj
              kopie al mia privata retadreso: alexmikish@...
              Dankon.

              Sincere - Alex


              --- Rapley <janijagi@...> wrote:

              > Bone, almenau ni ricevis tri similajn demandojn
              > pri (kaj evidente
              > por) astronomia revuo. (Miguel, Marco Trevisan kaj
              > Anton Clavell). Eble
              > AEK revekig`as, c`u?
              >
              > Lastatempe Alexander Mikishev lanc`is al elita
              > listo la demandon:
              > c`u AEK nun klopodu kolektive alig`i, kiel sekcio,
              > al la Internacia Scienca
              > Asocio Esperantista ISAE. Mi opinias tion tre bona
              > ideo, sed krom mi nur
              > Antonio Sanchez respondis pozitive. La organo de
              > ISAE "SCIENCA REVUO" jam
              > en la pasinteco aperigis artikolojn kiuj koncernis
              > astronomion. Alex jam
              > kunrastis plurajn artikolojn (intencitajn por la
              > venonta Astronomia
              > Almanako, kiu ne materialig`is) kiuj artikoloj certe
              > taugus por SCIENCA
              > REVUO.
              >
              > Do, nun mi demandas al C`IUJ AEKanoj c`u ni
              > subtenu la proponon
              > de Alex? Se ne, kial ne?
              >
              > Responde al la demando de Marco:-
              >
              > >Mi tre bedauxras, pro tio ke gxi ne estis
              > realigita, kaj mi profitas la
              > >okazon por demandi al la aliaj AEKanoj, cxu ili
              > scias ion, kaj cxu eblas
              > >revivigi tiun numeron.
              >
              > Mi scias ion, kio MALebligas revivigi tiun numeron.
              > Ekzemple, ke
              > por g`in publikigi necesas mono. Ekzemple, ke la
              > nova kasisto (al kiu mi
              > transdonis la funkcion) au forkuris kun la kaso au
              > ne scias kiel g`in
              > funkcii. C`ar li membras en tiu c`i listo, eble li
              > bonvolos respondi al la
              > evidenta demando.
              >
              > > Mi sxatus scii cxu ekzistas astronomian revuon en
              > esperanto. Dankon
              > >
              > Ho ve! Kial tiu misa akuzativigo?
              > >
              >
              > Plej kore salutas = Johano
              >
              > 15 route de Steinseltz
              > FR-67160 RIEDSELTZ
              >
              > Tel: [0033] (0)3.88.54.39.30
              >
              >
              >
              >
              > To Post a message, send it to: aeko@...
              > To Unsubscribe, send a blank message to:
              > aeko-unsubscribe@...
              > Yahoo! Groups Links
              >
              >
              > aeko-unsubscribe@yahoogroups.com
              >
              >
              >
              >
              >


              __________________________________________________
              Do You Yahoo!?
              Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
              http://mail.yahoo.com
            • marco.trevisan@estudiante.uam.es
              Se ne temas pri troa kvanto (ekzemple 40 euroj jare aux pli), mi ja emus kotizi al AEKo (rekte aux per ISAE). Fakte, mi jam emis kontribui antaux kelkaj jaroj,
              Message 6 of 12 , Jan 23, 2006
              • 0 Attachment
                Se ne temas pri troa kvanto (ekzemple 40 euroj jare aux pli), mi ja emus
                kotizi al AEKo (rekte aux per ISAE). Fakte, mi jam emis kontribui antaux
                kelkaj jaroj, sed tiam Johano diris al mi, ke estis iom malfacile
                kontribui sen kreditkardo (kaj cetere, kiam mi parolis kun li pri tio cxi,
                ankoraux oni ne uzis euxrojn). Nun mi havas kreditkardon, kaj almenaux por
                mi eblus.

                Tamen, mi esperas, ke se oni faras tiel, tio tute ne forigu aliajn homojn,
                kiuj interesigxus pri astronomio en esperanto, sed por kiuj tiu kvanto
                estas troa (ekzemple cxar ili logxas en landoj, kie la vivnivelo estas
                malpli alta).

                Mi gratulas la kreinton de almanako.com! Gxi ne estas tre granda pagxo,
                sed ja belas, interesas kaj utilas.

                --
                Marco
                Trevisan
              • Rapley
                Marco Trevisan skribis 2006.01.23:- ... Gratulon ­ iom da progreso! Mi ne retrovas nian konversacion, sed mi suspektas, ke temis pri pago al la UEA-konto
                Message 7 of 12 , Jan 23, 2006
                • 0 Attachment
                  Marco Trevisan skribis 2006.01.23:-

                  >Se ne temas pri troa kvanto (ekzemple 40 euroj jare aux pli), mi ja emus
                  >kotizi al AEKo (rekte aux per ISAE). Fakte, mi jam emis kontribui antaux
                  >kelkaj jaroj, sed tiam Johano diris al mi, ke estis iom malfacile
                  >kontribui sen kreditkardo (kaj cetere, kiam mi parolis kun li pri tio cxi,
                  >ankoraux oni ne uzis euxrojn). Nun mi havas kreditkardon, kaj almenaux por
                  >mi eblus.

                  Gratulon ­ iom da progreso! Mi ne retrovas nian konversacion, sed
                  mi suspektas, ke temis pri pago al la UEA-konto aekl-i, ne al mi. La CO en
                  Roterdamo ja akceptas pagojn per kreditkartoj, sed tion mi mem ne povas
                  (nur francajn kaj britajn c`ekojn, au proprariske eurobiletojn en la
                  pos`to!). C`iukaze, ni devas suspendi c`iujn pagojn al aekl-i g`is ni
                  malkovros kio okazis en la kaso post julio 2003, kaj kiu rajtas regi la
                  konton.

                  Cetere, membreco en AEK estas senkotiza, senpaga. La AEKanoj
                  komunikadas inter si per c`i tiu retlisto. La demando estas: Kiom kostus
                  nova eldono de la Almanako kaj kiom da homoj (c`u AEKanoj au ne) g`in
                  ac`etus? Principe, dividi la koston per tiu nombro estas facile; aldoni
                  iom por afrankokostoj kaj jen la prezo.

                  Intertempe, ni esperu ricevi pli da reagoj. Vers`ajne LA PRAKTIKA
                  SOLVO estus, ke AEK alig`u al ISAE kiel sekcio. AEKanoj daurigos sian
                  korespondadon per la Reto kaj de tempo al tempo kontribuos artikolon (Alex
                  jam havas kelkajn) por la SCIENCA REVUO, kies abono estas nur 20 euroj
                  jare. Sed ni ankorau ne scias c`u ISAE akceptos nin!

                  Amike kaj tre danke = Johano

                  >
                  >
                  >
                  >
                  >To Post a message, send it to: aeko@...
                  >To Unsubscribe, send a blank message to: aeko-unsubscribe@...
                  >Yahoo! Groups Links
                  >
                  >
                  >
                  >


                  15 route de Steinseltz
                  FR-67160 RIEDSELTZ

                  Tel: [0033] (0)3.88.54.39.30
                • Bernard-Regis Larue
                  Saluton! Mi vidas nur unu malavantagxon en membreco en ISAE, anstatau rekte en UEA: ni tiam versxajne igxus malpli videblaj en la esperanto-mondo, ekzemple en
                  Message 8 of 12 , Jan 26, 2006
                  • 0 Attachment
                    Saluton!

                    Mi vidas nur unu malavantagxon en membreco en ISAE, anstatau rekte en UEA:
                    ni tiam versxajne igxus malpli videblaj en la esperanto-mondo, ekzemple en
                    la Jarlibro. Cxu ne?

                    Kiom kostas nia jara membreco en UEA?

                    Pagi kotizon kaj ricevi interesan revuon, mi volonte akceptas.

                    Fartu bone!
                    Bernard-Regis Larue

                    >From: Rapley <janijagi@...>
                    >Reply-To: aeko@yahoogroups.com
                    >To: aeko@yahoogroups.com
                    >Subject: Re: [aeko] Demando! ­ por c`iuj AEKanoj
                    >Date: Mon, 23 Jan 2006 15:42:59 +0100 (CET)
                    >
                    > Gratulon ­ iom da progreso!
                    >
                    > Cetere, membreco en AEK estas senkotiza, senpaga. La AEKanoj
                    >komunikadas inter si per c`i tiu retlisto. La demando estas: Kiom kostus
                    >nova eldono de la Almanako kaj kiom da homoj (c`u AEKanoj au ne) g`in
                    >ac`etus? Principe, dividi la koston per tiu nombro estas facile; aldoni
                    >iom por afrankokostoj kaj jen la prezo.
                    >
                    > Intertempe, ni esperu ricevi pli da reagoj. Vers`ajne LA PRAKTIKA
                    >SOLVO estus, ke AEK alig`u al ISAE kiel sekcio. AEKanoj daurigos sian
                    >korespondadon per la Reto kaj de tempo al tempo kontribuos artikolon (Alex
                    >jam havas kelkajn) por la SCIENCA REVUO, kies abono estas nur 20 euroj
                    >jare. Sed ni ankorau ne scias c`u ISAE akceptos nin!
                    >
                    > Amike kaj tre danke = Johano
                    >
                  • Rapley
                    Kara Bernard-Regis Larue [Belgio]; koran dankon pro via reago. Vi diris:- ... Konsentite, sed la Centra Oficejo faras al ni grandaniman komplezon listigante
                    Message 9 of 12 , Jan 27, 2006
                    • 0 Attachment
                      Kara Bernard-Regis Larue [Belgio]; koran dankon pro via reago.

                      Vi diris:-
                      >Mi vidas nur unu malavantagxon en membreco en ISAE, anstatau rekte en UEA:
                      >ni tiam versxajne igxus malpli videblaj en la esperanto-mondo, ekzemple en
                      >la Jarlibro.

                      Konsentite, sed la Centra Oficejo faras al ni grandaniman komplezon
                      listigante nin (g`is nun) kvazau ni estus lauregule alig`intaj kiel faka
                      asocio ‹ kvankam ni (almenau g`is julio 2003) pagis nenian kotizon por tion
                      atingi ! Ni ankau ne submetis la sopiritan Statuton de Faka Asocio. La
                      CO/Estraro de UEA faris c`ion eblan por nin kurag`igi.

                      >Kiom kostas nia jara membreco en UEA?

                      Kiam mi demandis pri tio c`. jaro 2001 la tiama direktoro respondis
                      (se mi bone memoras) okdek eurojn. Tion ni simple ne povis pagi ­ ec`
                      unufoje. Mi memorigas vin, ke en la konto restis nur 47 euroj en jul.2003.

                      >Pagi kotizon kaj ricevi interesan revuon, mi volonte akceptas.

                      La gazeto Scienca Revuo vere valoras sian 20-euran jarabonon (4
                      numeroj) kiu fakte inkluzivas kotizon ISAE; mi trovas c`iam plurajn
                      artikolojn ege interesaj, ec` se aliaj estas "super mia kapo"! Mi fakte
                      esperas, tamen, ke post iom da tempo ni povos kontribui al g`i per kelkaj
                      astronomiaj temoj.

                      >Fartu bone!

                      Simile ­ kun klaraj c`ieloj ­ ec` en Belgio !

                      Via = Johano


                      15 route de Steinseltz
                      FR-67160 RIEDSELTZ

                      Tel: [0033] (0)3.88.54.39.30
                    • Alexander M
                      Karaj AEKanoj, mi volas vin informi ke malgraux ne multaj reehxoj, tamen tiuj kiuj reagis al mia antaux letero, estis por AEK igxu sekcio de ISAE. Bona ideo.
                      Message 10 of 12 , Feb 12, 2006
                      • 0 Attachment
                        Karaj AEKanoj,

                        mi volas vin informi ke malgraux ne multaj reehxoj,
                        tamen tiuj kiuj reagis al mia antaux letero, estis por
                        AEK igxu sekcio de ISAE. Bona ideo. Antauxnelonge mi
                        sendis retmesagxon al la prezidanto de ISAE. La
                        respondo ne alvenis. Tio ne signifas ke li ignoris
                        gxin, tio signifas ke li ne uzas ( aux preskaux ne )
                        la retposxton. Mi skribos ordinaran leteron al li.
                        Alie, evidente mi partoprenos cxi-jaran UKon en
                        Italio. Dum gxi mi volus kaj renkontigxi kun ISAE-a
                        estraro kaj fintrakti la sekciigxon de AEK. Laux mi
                        tio povus esti ambauxflanka pozitiva evento.
                        Mi gxojus scii, cxu iu el sxatantoj de astronomio,
                        AEKanoj, venos al la Kongreso. Se ni havos iun grupon
                        tiam mi zorgos pri kunveno. Mi opinias ke organizi la
                        kunvenon dum UKo ne estos problemo, des pli ke
                        estrarano de UEA kiu zorgas pri faka agado estas nia
                        konata amiko - Amri Wandel.
                        Informu - kie vi planas sumerumi cxijare?

                        Gxise,
                        Alex Mikishev
                        kunordiganto de AEK
                        alex@...

                        __________________________________________________
                        Do You Yahoo!?
                        Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
                        http://mail.yahoo.com
                      • Rapley
                        Kara Alex, ... Brave! Sciu, ke mi subtenas tiun proponon kaj mi ne dubas, ke se ISAE postulus ian (modestan) kotizon por tio, ni malvers`ajne rifuzus
                        Message 11 of 12 , Feb 13, 2006
                        • 0 Attachment
                          Kara Alex,

                          >Mi volas vin informi ke malgraux [tio, ke venis] ne multaj reehxoj,
                          >tamen tiuj kiuj reagis al mia antauxa letero, estis por [tio, ke]
                          >AEK igxu sekcio de ISAE.

                          Brave! Sciu, ke mi subtenas tiun proponon kaj mi ne dubas, ke se
                          ISAE postulus ian (modestan) kotizon por tio, ni malvers`ajne rifuzus
                          kontribui por tio! En tiu subteno inkluzivu Helgan kaj s`ian filon Marko
                          Smith ... <mark.ma.smith@...> kiu lau mi estas la 102a el la
                          104 AEKanoj.
                          [Mi ripetas: <mark.ma.smith@...> c`ar mi scias, ke g`i aspektas
                          malg`usta] . Mi ne estas certa c`u licas au indas veki la apetiton de
                          d-ro Sachs per nia listo de pli ol 100 AEKanoj !?

                          Necesus, tamen, sciigi al UEA (Osmo Buller) ke pro manko de
                          envenintaj kotizoj AEK ne plu ambicias alig`i al UEA kiel Faka Asocio; eble
                          ni devos fermi la konton iekl-i.

                          >Alie, evidente mi partoprenos cxi-jaran UKon en
                          >Italio. Dum gxi mi volus kaj renkontigxi kun ISAE-a
                          >estraro kaj fintrakti la sekciigxon de AEK. Laux mi
                          >tio povus esti ambauxflanka pozitiva evento.
                          >Mi gxojus scii, cxu iu el sxatantoj de astronomio,
                          >AEKanoj, venos al la Kongreso.

                          Tiun demandon mi devas lasi al la aliaj AEKanoj, c`ar ni certe ne
                          povos c`eesti en Florenco malgrau deziro tion fari. Ni serc`as ion pli
                          proksiman.

                          >Se ni havos iun grupon tiam mi zorgos pri kunveno. Mi opinias ke organizi la
                          >kunvenon dum UKo ne estos problemo, des pli ke
                          >estrarano de UEA kiu zorgas pri faka agado estas nia
                          >konata amiko - Amri Wandel.
                          >Informu - kie vi planas sumerumi cxijare?

                          Vers`ajne hejme.

                          Kore vin kaj c`iujn salutas = Johano

                          15 route de Steinseltz
                          FR-67160 RIEDSELTZ

                          Tel: [0033] (0)3.88.54.39.30
                        • Bernard-Regis Larue
                          Alex, mi estos en Florenco. Bernard-Regis
                          Message 12 of 12 , Feb 16, 2006
                          • 0 Attachment
                            Alex,

                            mi estos en Florenco.

                            Bernard-Regis


                            >From: Alexander M <amik99_1999@...>
                            >Reply-To: aeko@yahoogroups.com
                            >To: aeko@yahoogroups.com
                            >Subject: [aeko] Cxi-jara AEKa kunveno, kial ne?
                            >Date: Sun, 12 Feb 2006 02:52:27 -0800 (PST)
                            >
                            >
                            >
                            >Karaj AEKanoj,
                            >
                            >Mi gxojus scii, cxu iu el sxatantoj de astronomio,
                            >AEKanoj, venos al la Kongreso. Se ni havos iun grupon
                            >tiam mi zorgos pri kunveno. Mi opinias ke organizi la
                            >kunvenon dum UKo ne estos problemo, des pli ke
                            >estrarano de UEA kiu zorgas pri faka agado estas nia
                            >konata amiko - Amri Wandel.
                            >Informu - kie vi planas sumerumi cxijare?
                            >
                            >Gxise,
                            >Alex Mikishev
                            >kunordiganto de AEK
                            >alex@...
                            >
                            >__________________________________________________
                            >Do You Yahoo!?
                            >Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
                            >http://mail.yahoo.com
                          Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.