Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

spacveturado

Expand Messages
  • Vilhelmo Lutermano
    Karaj amikoj, Sxajnas, ke la situo de raketlancxejo gravegas por la kostoj: ju pli proksima de la ekvatoro, des pli kontribuas la terturnigxo al la lancxado,
    Message 1 of 1 , Dec 25, 2005
    • 0 Attachment
      Karaj amikoj,

      Sxajnas, ke la situo de raketlancxejo gravegas por la kostoj: ju pli proksima
      de la ekvatoro, des pli kontribuas la terturnigxo al la lancxado, kaj cxiu
      metro da alteco sxparas jam la necesan energion por la raketo.

      Do, necesas sercxi kiom eble plej proksiman lokon cxe la ekvatoro kaj, en la
      ekvatora regiono, kiom eble plej altan.

      Inter la barata, cxina, europa, japana, rusa, usona raketlancxejoj elstaras la
      europa, cxar gxi estas, en franca Gujano, plej prokisma de la ekvatoro... sed
      praktike sur marnivelo.

      Por havi pli taugan lokon, necesas esti ecx pli proksime de la ekvatoro kaj
      trovi pli altan lokon. Altaj lokoj cxe la ekvatoro trovigxas

      en Afriko: Kilimanĝaro (Tanzanio, 5.895 m), Kenjo (Kenjo, 5.199 m), cxe kio
      Kenjo estas tre proksima de la ekvatoro, sed malpli alta),
      en Sudameriko: Cayambe (Ekvadoro, 5.790 m), Cimborazo (6.267 m) kaj Cotopaxi
      (5.897 m), cxe kio la Cayambe estas praktike sur la ekvatoro, sed proksimume
      100 metrojn pli malalta ol la Cotopaxi, kiu tamen trovigxas tre proksima de
      la ekvatoro (proks. 50 km) kaj pli ol 250 m pli malalta ol la Cimborazo, kiu
      estas tamen ankorau proksima de la ekvatoro (proks. 200 km).

      Kiel oni povas kalkuli la energisxparon per m da alteco kaj tiun per km da
      proksimeco cxe ekvatoro, kaj per tiaj kalkuloj difini la taugecon de unu el
      la altejoj?

      Krome, la sxparo de alteco ne nur simple aldonigxas al la ekvatora situo, sed
      la "ekvatora efiko", do la komenca rapideco, estas ankau pli granda cxe
      ekvatora alteco. Â

      Kompreneble, en la kalkulon venas aliaj kriterioj: tiuj de la ekzistanta au
      kreota infrastrukturo, tiuj de la geologia strukturo, do de facileco au
      malfacileco por fari alirvojojn, arangxi la ejon mem, tiuj de eblaj
      kontraktoj kaj sekureco, kaj certe ankorau aliaj. Sed por scii la pure
      geografian taugecon, necesus fari tiajn kalkulojn (kiuj certe estas faritaj
      jam en la epoko de Ziolkovski...).

      Se oni vidas la altajn kostojn por cxiu metro da levigxo de peza raketo, oni
      miras ke oni daure lancxas ilin el preskau marnivelo, dum oni povus sxpari
      almenau 5.000 metrojn kaj krome gajni naturdonacan rapidecon, se oni unue
      investus iom por arangxi bonan vojon spirale cxirkau alta monto. Krome,
      sxajnas al mi ke la unuaj kvin mil metroj da raketlevigxo estas la plej
      multekostaj, pli ol la sekvaj (sed kiom pli?).

      Koran saluton de
      Vilhelmo Lutermano.

      --
      Vilhelmo Lutermano aktivas en:
      Le Monde diplomatique en Esperanto - la "Diplo"
      http://eo.mondediplo.com

      kaj

      Monda Asembleo Socia (MAS)
      http://mas-eo.org
      ---
      Esperanto - Linukso de la lingvoj;
      Linukso - Esperanto de la komputiloj.
      -vl.


      --
      Vilhelmo Lutermano aktivas en:
      Le Monde diplomatique en Esperanto
      http://eo.mondediplo.com
      kaj
      Monda Asembleo Socia (MAS)
      http://mas-eo.org
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.