Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Lumvortico

Expand Messages
  • Donald J. HARLOW
    LUMVORTICO -- PROVO SENPERE RIGARDI ALISUNAJN PLANEDOJN. Nova luma meĥanismo povus permesi al astronomoj senpere rigardi alisunajn planedojn sen la ĝena
    Message 1 of 2 , Nov 23, 2005
      LUMVORTICO -- PROVO SENPERE RIGARDI ALISUNAJN PLANEDOJN. Nova luma
      meĥanismo povus permesi al astronomoj senpere rigardi alisunajn
      planedojn sen la ĝena brilo de la patrina stelo. Tion ĝi farus
      "nuligante" la lumon de la patrina stelo, ekspluatante ĝian ondan
      naturon, lasante la reflektitan lumon de la apuda planedo observeblan en
      eksterplanedaj detektiloj. Antaŭ proksimume dek jaroj oni unue deduktis
      la ekziston de planedoj ĉe steloj aliaj ol nia suno per la osciletado en
      la lumspektro de la stelo trudita de la reciproka tirado inter la stelo
      kaj ties satelito. Depost tiam, oni tiel detektis pli ol 100 alisunajn
      planedojn. Ankaŭ, kelkfoje oni observis la malpliigeton de la stela
      radiado pro la transiro de la planedo antaŭ la stelo.

      Multaj astronomoj tamen volus senpere rigardi la planedon, kio estas
      malfacila. Vidi planedon apud ĝia brila stelo estas komparebla kun la
      problemo, distingi, de cent metroj, la lumo de alumeta tenata apud la
      brilego de aŭta lampo. La procedo provata de Grover Swartzlander kaj
      liaj kolegoj ĉe la Universitato de Arizono estas, forigi la stelan
      lumon, sendante ĝin tra speciala helicoforma ŝirmilo, speco de lenso
      kies geometrio similas tiun de spirala ŝtuparo faligita sur sian
      flankon. La procedo funkcias jene: lumo, trairanta la pli dikan kaj
      centran parton de la ŝirmilo, estas malrapidigata. Pro la laŭgrada formo
      de la vitraĵo, kreiĝas "lumvortico": la lumo venanta laŭ la akso de la
      ŝirmilo estas efektive forturnata de la bildo. Ĝi estas nuligita, kvazaŭ
      oni estus metinta netravideblan ŝirmilon antaŭ la bildo de la stelo,
      lasante tamen la lumon de la apud planedo netuŝita.

      La ideo de lumvortico ekzistas jam multajn jarojn, sed oni neniam antaŭe
      aplikis ĝin al astronomio. En laboratoriaj provoj de la lumvortica
      ŝirmilo, lumo de imitaj steloj estas malpliigita je faktoroj inter 100
      kaj 1 000, dum lumo de apuda "planedo" restis netuŝita (vidu
      http://www.aip.org/png/2005/241.htm ). Ligante la ilon al teleskopo sur
      Monto Lemon ekster Tucson, Arizono, la esploristoj fotis Saturnon kaj
      ties apudaj ringoj por montri la facilecon kunigi la ŝirmilon kun
      teleskopa bildiga sistemo. Laŭ Swartzlander, tio estas pli praktika
      metodo ol simple kovri la bildon de stelo, kion oni faras per
      koronografoj, iloj por observi la koronon de nia stelo forŝirmante la
      diskon de la suno. Ĝi povus plene pruvi sin en projekto kiel la Tera
      Planeda Trovilo, proponita orbita teleskopo disvolvigota dum la estonta
      jardeko, kies celo estis bildigi alisunajn planedojn. (Foo k.c., Optics
      Letters, 15 decembro 2005; anglalingvaj abstraktaĵoj de artikoloj
      traktantaj lumvorticon ĉe http://www.u.arizona.edu/~grovers )

      (El Physics News Update 755)

      --
      -- Don HARLOW
      http://donh.best.vwh.net/
      http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Tarzan/
      http://www.harlows.org/don/
    • Rapley
      Kara Don Harlow, Dankon pro la termino ALISUNAJ PLANEDOJ. MI delonge serc`is taugan esprimon. Vian artikolon pri Lumvortico mi arkivas por pli longa tago.
      Message 2 of 2 , Nov 24, 2005
        Kara Don Harlow,

        Dankon pro la termino ALISUNAJ PLANEDOJ. MI delonge serc`is taugan
        esprimon.

        Vian artikolon pri Lumvortico mi arkivas por pli longa tago.
        Interesa temo. Kun iom da trankvileco mi eble komprenos g`in.

        Vivu AEK ! Kore salutas = Johano R.


        15 route de Steinseltz
        FR-67160 RIEDSELTZ

        Tel: [0033] (0)3.88.54.39.30
      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.